Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 13a de junio 2018    =>


merkredo




ĈI-TAGA VORTO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  Per Siaj plumoj Li ŝirmos vin,
kaj sub Liaj flugiloj vi rifuĝos.

el Psa 91,4



ĈI-TAGA INSTRUO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  Kion do ni diru pri ĉi tio? Se Dio estas por ni, kiu estas kontraŭ ni?

el Rom 8,31



ĈI-TAGA STROFO

(° = laŭ la germana «Tria Teksto» el Herrnhut)

  (°)Nin ni metas je dispono
de l' Savanto sen rezerv';
preĝas vere kun sindono:
Tenu firme nin por serv';
apartenu ni al Vi,
al Vi sole, glora Di'!

Heinrich Albert, ADORU 125.3



ETA PREĜO

de Jelly Koopmans-Schotanus

  Estu kun la juna generacio, ho kara Patro, helpu ilin en la klopodoj plibonigi la vivon de tiuj, kiuj suferas kaj malsatas.
Iliaj klopodoj ne estu vanaj kaj la pli aĝuloj komprenu kaj subtenu ilin per agoj kaj preĝoj.



supren al la komenco de la paĝo