Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 15a de februaro 2018    =>


ĵaŭdo




ĈI-TAGA VORTO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  Mi scias, ho mia Dio, ke Vi esploras la koron kaj ke sincereco plaĉas al Vi.

el 1 Kro 29,17



ĈI-TAGA INSTRUO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  … sed parolante la veron en amo, ni ĉiel kreskadu en tiun, kiu estas la kapo, Kristo.

Efe 4,15



ĈI-TAGA STROFO

(° = laŭ la germana «Tria Teksto» el Herrnhut)

  °Spirito de la vero,
alvenu inter ni,
kaj cedos atmosfero
de tromp' kaj iluzi'.
Elverŝu fajron sanktan.
El lipoj kaj el kor'
fluigu pli konstantan
fid-kanton al Sinjor'.

Philipp Spitta, ADORU 350.1



ETA PREĜO

de Jelly Koopmans-Schotanus

  Ho Dio, mia Patro, liberigu nin de la maltrankvileco de tiu ĉi mondo kaj plenigu niajn korojn per amo kaj respekto je Vi.
Ni ne havu kontraŭajn sopirojn.
Donu ke ni nur malsatu kaj sopiru al Vi.



supren al la komenco de la paĝo