Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 14a de februaro 2018    =>


merkredo




ĈI-TAGA VORTO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  Aŭskultu Mian voĉon, kaj Mi estos via Dio, kaj vi estos Mia popolo.

el Jer 7,23



ĈI-TAGA INSTRUO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  Jesuo diris: Se vi restos en mia vorto, vi estas vere miaj disĉiploj; kaj vi scios la veron, kaj la vero vin liberigos.

el Joh 8,31



ĈI-TAGA STROFO

(° = laŭ la germana «Tria Teksto» el Herrnhut)

  Kreint' favora, aŭdu nin.
Al Vi ni preĝas kun plorad'
en tiu ĉi karesma temp',
la kvardek tagoj de abstin'.
Ho Esplorant' de nia kor',
malfortas tiom nia fort'.
Revenas pente ni al Vi.
Pardonu nin per Via grac'.

gregoria, KANTU 59




ETA PREĜO

de Jelly Koopmans-Schotanus

  Mia Patro, mi dankas Vin pro ĉiuj bonfaroj kaj bonfartoj de ĉi tiu vivo.
Helpu min, ke mi vere vidas ilin kaj nombras ilin, por ke mia vivo fariĝu seninterrompa laŭdokanto.



supren al la komenco de la paĝo