Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 13a de februaro 2018    =>


mardo




ĈI-TAGA VORTO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  La timo antaŭ la Eternulo estas la komenco de sciado.

el Sen 1,7



ĈI-TAGA INSTRUO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  Tial ni ne ĉesas preĝi kaj peti por vi, ke vi pleniĝu per la scio de Lia volo en ĉia spirita saĝo kaj prudento.

el Kol 1,9



ĈI-TAGA STROFO

(° = laŭ la germana «Tria Teksto» el Herrnhut)

  Haleluja. Kantu ni al Dio,
laŭdu Lin, benu nin, gloru Lin.
Haleluja. Kantu ni al Dio,
ĉar Li savis nin.
Krist' surkruce mortis
por ni, sed pli fortis
la potenc' de l' Glor'.
Haleluja. Kantu ni al Dio,
laŭdu Lin, benu nin, gloru Lin.
Haleluja. Kantu ni al Dio,
ĉar Li savis nin.

Albrecht Kronenberger, el KANTU 80



ETA PREĜO

de Jelly Koopmans-Schotanus

  Ĉiela Patro, riĉigu min per la kono de Via vero, por ke mi povu riĉigi aliajn.
Ĉiun tagon mi ĉerpu novan forton el Via Vorto.
Gardu min kontraŭ malicaj pensoj, kiuj malvalorigas la vivon.



supren al la komenco de la paĝo