Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 12a de januaro 2018    =>


vendredo




ĈI-TAGA VORTO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  … kaj la honton de Sia popolo Li (la Eternulo) forigos de la tuta tero.

el Jes 25,8



ĈI-TAGA INSTRUO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  (Estu) en espero ĝojaj, en aflikto paciencaj, en preĝado persistaj.
Rom 12,12





ĈI-TAGA STROFO

(° = laŭ la germana «Tria Teksto» el Herrnhut)

  (°)Donu al Dio la honoron
plej altan, ĉar nin amas Li.
Bonecon Lian kaj favoron
en kant-solen' aklamas ni.
Memoru, Di-popol' sur tero,
ke Li kompatas, grac' post grac'.
Proklamu do, ke Lia vero
nin gvidos al eterna pac'.

Clément Marot, ADORU 764.1



ETA PREĜO

de Jelly Koopmans-Schotanus

  Dio de la lumo, lumigu mian spiriton.
Pribrilu ĉiujn mallumajn angulojn de mia koro kaj faru min infano de la lumo, por ke mi povu transdoni tion al aliaj.
Mi malamu miajn malbonajn sopirojn.
Kreu al mi puran koron.



supren al la komenco de la paĝo