Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 13a de septembro 2017    =>


merkredo




ĈI-TAGA VORTO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  Mi (Dio) prudentigos vin, kaj montros al vi la vojon, kiun vi devas iri.

el Psa 32,8



ĈI-TAGA INSTRUO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  Jesuo do diris al la Judoj, kiuj kredis al li: Se vi restos en mia vorto, vi estas vere miaj disĉiploj; kaj vi scios la veron, kaj la vero vin liberigos.

Joh 8,31



ĈI-TAGA STROFO

(° = laŭ la germana «Tria Teksto» el Herrnhut)

  Dio, juĝante Vi nin liberigu!
Via absolvo gvidas al liber'
por la popoloj, rasoj, homoj, kien
Via kompata am' etendas sin.
Amo de Dio estas kiel strando,
vento kaj vasto, kaj eterna hejm'.

Christa Weiss-Werner, ADORU 537.4



ETA PREĜO

de Jelly Koopmans-Schotanus

  Mia Patro, forprenu de mi ĉiujn egoismajn pensojn kaj dezirojn.
Faru mian koron plena de amo kaj tiel larĝa, ke ĉiuj miaj geamikoj trovos lokon en ĝi.



supren al la komenco de la paĝo