Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 12a de septembro 2017    =>


mardo




ĈI-TAGA VORTO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  Ne timu, ĉar Mi vin savos; Mi vokos vin laŭ via nomo, vi estas Mia.

el Jes 43,1



ĈI-TAGA INSTRUO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  Ricevinte do la helpon, kiu estas de Dio, mi staras ĝis la nuna tago.

Ago 26,22



ĈI-TAGA STROFO

(° = laŭ la germana «Tria Teksto» el Herrnhut)

  Mi staras sub la Dia man'
kaj plu mi tie staros.
Nek tera ĝoj' nek uragan'
min de l' Sinjor' forbaros.
Eĉ se disfalus tuta ter',
ne falos tiu ĉi esper',
ĉar Li ŝirmejon faros.

Philipp Spitta, ADORU 517.1



ETA PREĜO

de Jelly Koopmans-Schotanus

  Potenca Dio, fortigu mian kredon, mian esperon kaj mian amon.
Mi kuraĝe promenu sur Via vojo.
Mi apartenu al tiuj, kiuj ankaŭ amas Vin kaj konas sian vokiĝon kaj celon.
Sed mi egale amu aliajn, kiuj ne konas Vin.



supren al la komenco de la paĝo