Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 14a de aŭgusto 2017    =>


lundo




ĈI-TAGA VORTO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  Sed forte penu ami la Eternulon, vian Dion, kaj iri laŭ ĉiuj Liaj vojoj.

el Jos 22,5



ĈI-TAGA INSTRUO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  Kaj mi preĝas, ke via amo abundu ankoraŭ plie kaj plie, en scio kaj ĉia saĝo, por ke vi aprobu la plej bonajn aferojn kaj estu sinceraj kaj senofendaj ĝis la tago de Kristo.

Flp 1,9-10



ĈI-TAGA STROFO

(° = laŭ la germana «Tria Teksto» el Herrnhut)

  Ho, aŭskultu do,
aŭskultu, Izraelo.
Via Dio estas unu.
Lin vi amu
per tuta via koro, via animo, viaj fortoj.
La proksimulon same kiel vin.

el Rea 6, ADORU 781.refreno



ETA PREĜO

de Jelly Koopmans-Schotanus

  Potenca Dio, mi dankas Vin, ke Vi volas donaci al mi Vian komunecon kaj kunecon.
Parolu al mi, kiam mi ne parolas al Vi; venu al mi, kiam mi estas malproksima de Vi.
Mi spertu Vian gracon, kiam mi ne atendas ĝin.



supren al la komenco de la paĝo