Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 13a de aŭgusto 2017    =>


dimanĉo




ĈI-TAGA VORTO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  Proksima estas la Eternulo al tiuj, kies koro estas rompita,
kaj la spirite suferantajn Li helpas.

Psa 34,19



ĈI-TAGA INSTRUO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  Kaj Ananias ekiris, kaj eniris en la domon, kaj metinte sur lin la manojn, diris: Frato Saŭlo, min sendis la Sinjoro Jesuo, kiu aperis al vi en la vojo, laŭ kiu vi venis, por ke vi ricevu vidpovon kaj pleniĝu de la Sankta Spirito.

Ago 9,17



ĈI-TAGA STROFO

(° = laŭ la germana «Tria Teksto» el Herrnhut)

  °Amon Li al ni ordonas,
amon tra la tuta ter'.
Mortaj koroj ĝin bezonas
por vekiĝi el mizer'.
Amo-torĉon ekbruligu,
fratoj de la granda mond'!
Nigrajn ombrojn ĝi forigu,
ligu nin en sankta rond'.

Nikolaus Ludwig von Zinzendorf, ADORU 593.4



ETA PREĜO

de Jelly Koopmans-Schotanus

  Mia Majstro, sanktigu miajn lipojn, por ke ĉio, kion mi diros, estu dolĉa kaj saĝa kaj refreŝigos miajn kunhomojn.



supren al la komenco de la paĝo