Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 12a de aŭgusto 2017    =>


sabato




ĈI-TAGA VORTO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  Ho Eternulo, Vi estas Dio, kaj Viaj vortoj estas veraj.

el 2 Sam 7,28



ĈI-TAGA INSTRUO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  La ĉielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.

Luk 21,33



ĈI-TAGA STROFO

(° = laŭ la germana «Tria Teksto» el Herrnhut)

  La vorto, Di', ne dronos,
ĝi staros ĝis la fin',
ĉielon ĝi trasonos,
sen ĉes' movantan sin.
Eterne restos Via ver',
simile al la fundo
de Via bona ter'.

Cornelius Becker, ADORU 703.3



ETA PREĜO

de Jelly Koopmans-Schotanus

  Ho granda Dio, Via kreitaĵo plenigas min kun amo kaj respekto.
La naturo anoncas Vian gloron.
Mi elkore dankas Vin, ke mi povas ĝui ĝin.
Helpu nin agadi kontraŭ la detruo de ĝi.



supren al la komenco de la paĝo