Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 19a de junio 2017    =>


lundo




ĈI-TAGA VORTO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  Jen ili (la saĝuloj) forrifuzis la vorton de la Eternulo, kian do saĝecon ili havas?

el Jer 8,9



ĈI-TAGA INSTRUO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  Via fido estu ne laŭ la saĝeco de homoj, sed laŭ la potenco de Dio.

laŭ 1 Kor 2,5



ĈI-TAGA STROFO

(° = laŭ la germana «Tria Teksto» el Herrnhut)

  Ne saĝuloj mondaj sciis
pri l' mirinda Konsilist'.
Kristo venis, disradiis
pacon, veron, en persist'.
Veron al fidelaj koroj,
pacon al pentema vol',
jen por tero lum', konsol'.

Johan Olof Wallin, ADORU 432.2



ETA PREĜO

de Jelly Koopmans-Schotanus

  Ho Dio, mi amu ĉiam pli tion, kio estas bona kaj nobla.
Forprenu de mi la skvamojn de miaj okuloj, por ke mi vidu la aferojn tiel, kiel Vi vidas ilin.



supren al la komenco de la paĝo