Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 21a de majo 2017    =>


dimanĉo




ĈI-TAGA VORTO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  La Eternulo aperis al Salomono nokte en sonĝo, kaj Dio diris: Petu, kion Mi donu al vi. Kaj Salomono diris: Donu al Via servanto koron, kiu povoscius regi Vian popolon, distingi inter bono kaj malbono.

el 1 Reĝ 3,5.6.9



ĈI-TAGA INSTRUO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  Sed se al iu el vi mankas saĝeco, li petu Dion, kiu donacas al ĉiuj malavare kaj ne riproĉas, kaj ĝi estos al li donata.

Jak 1,5



ĈI-TAGA STROFO

(° = laŭ la germana «Tria Teksto» el Herrnhut)

  Flugilojn Viajn tenu,
Jesuo, super mi,
ke havu mi ripozon
en ĉia sort' ĉe Vi.
Vi estu por mi ĉio,
saĝeco kaj honor',
kaj ĉiam do dependu
mi nur de Di-favor'.

Lina Sandell-Berg, ADORU 166.1



ETA PREĜO

de Jelly Koopmans-Schotanus

  Graca Spirito, kompatu la patrinojn de ĉi tiu mondo, tiujn, kiuj ne havas nutraĵon por siaj infanoj, kiuj ne havas energion por eduki ilin kaj kiuj ne povas doni al siaj infanoj patron.
Estu Vi ilia Patro.
Helpu la virinojn, kiuj ne povas kaj kuraĝas havi infanon kaj tiam abortigas la komencitan frukton.



supren al la komenco de la paĝo