Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 19a de majo 2017    =>


vendredo




ĈI-TAGA VORTO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  La Eternulo faras justecon al la prematoj,
donas panon al la malsataj.

laŭ Psa 146,7



ĈI-TAGA INSTRUO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  Kaj ili diris al li: Ni nenion havas ĉi tie, krom kvin panoj kaj du fiŝoj. Kaj li diris: Alportu ilin ĉi tien al mi.

Mat 14,17-18



ĈI-TAGA STROFO

(° = laŭ la germana «Tria Teksto» el Herrnhut)

  Nutru nin viv-done fiŝ' kaj pan';
dum sep tutaj tagoj Vi satigas
nin el Via kor-fontan'.

Willem Barnard, ADORU 792.4



ETA PREĜO

de Jelly Koopmans-Schotanus

  Ho Sinjoro, estu kun la orfoj de la tuta mondo, la orfoj pro la militoj, pro la akcidentoj kaj pro la malsanecoj.
Pardonu al ni niajn ŝuldojn.



supren al la komenco de la paĝo