Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 21a de aprilo 2017    =>


vendredo




ĈI-TAGA VORTO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  Dan 6,17 Tiam la reĝo ordonis, kaj oni alkondukis Danielon, kaj ĵetis lin en kavon de leonoj. Sed la reĝo diris al Daniel: Via Dio, al kiu vi senĉese servas, savu vin!





ĈI-TAGA INSTRUO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  (Ni estas) persekutataj, sed ne forlasataj; faligataj, sed ne detruataj.

2 Kor 4,9



ĈI-TAGA STROFO

(° = laŭ la germana «Tria Teksto» el Herrnhut)

  Tial ni sen teruro
rigardu al futuro.
La ombroj fuĝas,
aŭroro ruĝas.

Adolf Burkhardt, ADORU 318.3



ETA PREĜO

de Jelly Koopmans-Schotanus

  Sankta Patro, mi trovu ripozon ĉe Vi.
Mi tiel volonte perdas la rapidegemon kaj eniras Vian plenan pacon.
Forprenu bonvole ĉian ĝenon kaj malindan zorgemecon.



supren al la komenco de la paĝo