Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 21a de marto 2017    =>


mardo




ĈI-TAGA VORTO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  Li estis malestimata kaj evitata de homoj, viro suferanta kaj malsana.
el Jes 53,3





ĈI-TAGA INSTRUO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  Kaj li (Pilato) liberigis tiun, kiu pro ribelado kaj mortigo estis ĵetita en malliberejon, kaj kiun ili postulis; sed Jesuon li transdonis al ilia volo.

Luk 23,25



ĈI-TAGA STROFO

(° = laŭ la germana «Tria Teksto» el Herrnhut)

  Jesu amata, kion do Vi krimis,
ke la juĝisto puni Vin ne timis?
Pro kiu kulpo devis Vi suferi,
batojn toleri?

Johann Heermann, ADORU 286.1



ETA PREĜO

de Jelly Koopmans-Schotanus

  Mia Savanto, faru min infano de la lumo.
Gardu min kontraŭ plendoj kaj ploroj.
Mi neniam fariĝu infano de la nokto kaj de la tristeco.
Plenigu min kun amo kaj ĝojo; kaj mi petas, ke ankaŭ aliaj ĉerpu el mia ĝoja certeco novan kuraĝon.



supren al la komenco de la paĝo