Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 20a de marto 2017    =>


lundo




ĈI-TAGA VORTO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  Loto agrabla trafis min,
ĉarma estas mia heredo.

Psa 16,6



ĈI-TAGA INSTRUO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  Kaj Dio povas abundigi ĉe vi ĉian gracon, por ke vi, havante ĉiam en ĉio ĉian sufiĉecon, abunde rilatu al ĉia bona faro.

2 Kor 9,8



ĈI-TAGA STROFO

(° = laŭ la germana «Tria Teksto» el Herrnhut)

  °De mi, Sinjor', Vi prenu for
ĉion, kio malhelpas al mi
sur mia voj', sur mia vojo al Vi.
Al mi, ho Di', donacu Vi
ĉion, kio utilas al mi
por mia cel', por mia cel': al Vi.
Min prenu for de mi, Sinjor'.
Donu, donu min tute al Vi,
por ke propraĵo Via estu mi.

Frato Nikolao, KRISTANAJ FONTOJ > Kristanaj Kantoj



ETA PREĜO

de Jelly Koopmans-Schotanus

  Sankta Spirito, donu ke mi ĉiam pli submetiĝu je plena ofero.
Via graco senlime laboru en mi.
Via Regno venu al mi, kaj per mi al aliaj.



supren al la komenco de la paĝo