Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 14a de novembro 2017    =>


mardo




ĈI-TAGA VORTO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  Nun ili stariĝu, la mezurantoj de la ĉielo, la esplorantoj de la steloj, la antaŭdiristoj laŭ la luno, kaj ili savu vin kontraŭ tio, kio trafos vin. Jen, ili fariĝos kiel pajlo; la fajro forbruligos ilin.

el Jes 47,13-14



ĈI-TAGA INSTRUO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  Pli grandan ĝojon mi ne havas, ol aŭdi pri miaj infanoj iradantaj en la vero.

3 Joh 4



ĈI-TAGA STROFO

(° = laŭ la germana «Tria Teksto» el Herrnhut)

  °Homidoj ni fieraj,
pekuloj nur, mizeraj,
ne multon scias ni.
Ni teksas iluziojn
kaj serĉas multajn sciojn
kaj devojiĝas pli kaj pli.
Ho Di', nin lasu vidi
la Savon, ne plu fidi
vantaĵojn de l' pasem'!
Nin faru simpl-animaj,
infane Dio-timaj
en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!

Matthias Claudius, ADORU 148.4.5



ETA PREĜO

de Jelly Koopmans-Schotanus

  Amanta Dio, forprenu de mi la malkontenton, la plendemon, la malamon, la malsinceron.
Forprenu ĉian malbonon kaj helpu min disdoni la bonon de Vi.



supren al la komenco de la paĝo