Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 13a de novembro 2017    =>


lundo




ĈI-TAGA VORTO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  La suferoj de mia koro estas grandaj;
el mia premateco elkonduku min.

Psa 25,17



ĈI-TAGA INSTRUO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  Kaj la paco de Dio, kiu superas ĉian intelekton, gardos viajn korojn kaj pensojn en Kristo Jesuo.

Flp 4,7



ĈI-TAGA STROFO

(° = laŭ la germana «Tria Teksto» el Herrnhut)

  Benu nin, Sinjor',
ke ni ne forgesu,
kies anoj ni;
Vin do ni konfesu!
Ne plu en izol'
ni, la Viaj, sidas:
ridon, ploron vidas
bene Via vol'.

Dieter Trautwein, ADORU 906.1



ETA PREĜO

de Jelly Koopmans-Schotanus

  Ĉiela Patro, ĉio estas malfermita antaŭ Vi.
Rigardu min en kompato kaj pardonu al mi ĉiujn miajn malbonajn farojn.
Faru min sincera, tiel ke mi konfesu miajn pekojn.
Mi malamu miajn pekojn.



supren al la komenco de la paĝo