Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 14a de oktobro 2017    =>


sabato




ĈI-TAGA VORTO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  Sed tre proksime de vi estas la afero: en via buŝo kaj en via koro, por plenumi ĝin.

Rea 30,14



ĈI-TAGA INSTRUO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  Kaj la homamasoj lin (Johanon) demandis, dirante: Kion do ni faru? Kaj responde li diris al ili: Kiu havas du tunikojn, tiu donu al la nehavanto; kaj kiu havas manĝaĵon, tiu faru tiel same.

Luk 3,10-11



ĈI-TAGA STROFO

(° = laŭ la germana «Tria Teksto» el Herrnhut)

  Ho, aŭskultu do,
aŭskultu, Izraelo.
Via Dio estas unu.
Lin vi amu
per tuta via koro, via animo, viaj fortoj.
La proksimulon same kiel vin.
versoj:
Tiujn vortojn, kiujn mi ordonas,
vi en via koro tenu.
Tiujn vortojn, kiujn mi ordonas,
vi al viaj idoj diru.

Helga Poppe, ADORU 781.1



ETA PREĜO

de Jelly Koopmans-Schotanus

  Kuraĝiga Patro, nur en Vi mi trovas la kuraĝon vivi sen armiloj kaj sen perforto.
Helpu min konvinki la homojn por forĵeti la armilojn kaj kredi nur en Via potenco, por fondi tiel la regnon de la paco, justeco, amo kaj fido.
En reciproka kompreno ni homoj laboru por Via Regno.



supren al la komenco de la paĝo