Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 13a de oktobro 2017    =>


vendredo




ĈI-TAGA VORTO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  Mi forte ĝojas pri la Eternulo, mia animo ĝojas pri mia Dio; ĉar Li vestis min per vestoj de savo, per mantelo de justeco Li min kovris.

el Jes 61,10



ĈI-TAGA INSTRUO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  Feliĉaj estas vi, kiuj nun malsatas, ĉar vi satiĝos. Feliĉaj estas vi, kiuj nun ploras, ĉar vi ridos.

Luk 6,21



ĈI-TAGA STROFO

(° = laŭ la germana «Tria Teksto» el Herrnhut)

  Kia feliĉ' vivi kun moder'!
Kia feliĉ' plori pri konsol'!
Kia feliĉ' resti en humil'!
Kia feliĉ' strebi la justec'!
Kia feliĉ' helpi kun kompat'!
Kia feliĉ' puri en la kor'!
Kia feliĉ' zorgi pri la pac'!
Kia feliĉ', eĉ en persekut'!

Friedrich Karl Barth, Peter Horst, ADORU 080



ETA PREĜO

de Jelly Koopmans-Schotanus

  Ho kompatema Dio, instruu al mi la veran kompaton.
Mi sentu la ĉagrenon kaj la seniluziigon de miaj gefratoj, kaj mi trovu la ĝustajn vortojn por levi ilin al la ĝojo kaj espero kaj kredo, al la fido kaj kuraĝo kaj amo.



supren al la komenco de la paĝo