Lundo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 24a Ordinara Semajno > Lundo


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Lundo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Jeĥ 2, 8 - 3, 11.16-21


El la libro Jeĥezkel

La Eternulo diris al mi:

Kaj vi, ho filo de homo, aŭskultu tion, kion Mi diras al vi; ne estu malobeema, kiel la malobeema domo; malfermu vian buŝon, kaj manĝu tion, kion Mi donos al vi. Kaj mi ekvidis, jen mano estas etendita al mi, kaj en ĝi estas skribrulaĵo. Kaj Li disvolvis ĝin antaŭ mi, kaj ĝi estis skribkovrita interne kaj ekstere, kaj sur ĝi estis skribitaj lamentoj, ĝemoj, kaj veoj.

Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, manĝu tion, kion vi trovas, manĝu ĉi tiun skribrulaĵon, kaj iru kaj parolu al la domo de Izrael. Kaj mi malfermis mian buŝon, kaj Li manĝigis al mi tiun skribrulaĵon. Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, en vian ventron manĝu, kaj vian internaĵon plenigu per ĉi tiu skribrulaĵo, kiun Mi donas al vi. Kaj mi manĝis, kaj en mia buŝo ĝi estis dolĉa, kiel mielo.

Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, iru al la domo de Izrael, kaj parolu al ili per Miaj vortoj. Ĉar ne al popolo kun nekomprenebla lingvo kaj malfacila parolado vi estas sendata, sed al la domo de Izrael; ne al multaj popoloj kun nekomprenebla lingvo kaj malfacila parolado, kies vortojn vi ne komprenas; cetere, se eĉ al ili Mi sendus vin, eĉ ili aŭskultus vin. Sed la domo de Izrael ne volos aŭskulti vin, ĉar ili ne volas aŭskulti Min; ĉar la tuta domo de Izrael havas malmolan frunton kaj obstinan koron. Jen Mi faris vian vizaĝon forta kontraŭ iliaj vizaĝoj kaj vian frunton forta kontraŭ iliaj fruntoj. Mi faris vian frunton kiel diamanto pli forta ol siliko; ne timu ilin, kaj ne sentu teruron antaŭ ili, ĉar ili estas domo malobeema.

Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, ĉiujn Miajn vortojn, kiujn Mi parolos al vi, prenu en vian koron kaj aŭskultu per viaj oreloj. Kaj iru al la elpelitoj, al la filoj de via popolo, kaj parolu al ili, kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo – tute egale, ĉu ili aŭskultos aŭ ne aŭskultos.

Post paso de la sep tagoj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:Ho filo de homo! Mi starigis vin kiel observiston super la domo de Izrael; kaj kiam vi aŭdos vorton el Mia buŝo, tiam instruu ilin de Mi. Kiam Mi diros al la malpiulo: Vi devas morti, kaj vi ne admonos lin, kaj vi ne parolos, por averti malpiulon kontraŭ lia malbona vojo, por konservi al li la vivon – tiam li, malpiulo, mortos pro sia malpieco, sed lian sangon Mi repostulos el via mano. Sed se vi avertis malpiulon, kaj li ne returnis sin de sia malpieco kaj de sia malbona vojo, tiam li mortos pro sia malpieco, kaj vi estos savinta vian animon. Kaj se virtulo deturnos sin de sia virteco kaj agos malbone, tiam Mi metos antaŭ lin falpuŝilon, kaj li mortos; ĉar vi lin ne avertis, li mortos pro sia peko, kaj ne estos rememorataj la bonaj agoj, kiujn li faris; sed lian sangon Mi repostulos el via mano. Sed se vi avertos virtulon, ke la virtulo ne peku, kaj li ne pekos, tiam li restos vivanta pro tio, ke li akceptis averton, kaj vi estos savinta vian animon.

Unua Responsorio


Mi starigis vin kiel observiston super la domo de Izrael; kaj kiam vi aŭdos vorton el Mia buŝo, tiam instruu ilin de Mi. Ne timu ilin, kaj ne estu malobeema.

Mi starigis vin kiel observiston super la domo de Izrael; kaj kiam vi aŭdos vorton el Mia buŝo, tiam instruu ilin de Mi. Ne timu ilin, kaj ne estu malobeema.

Jen Mi faris vian vizaĝon forta kontraŭ iliaj vizaĝoj kaj vian frunton forta kontraŭ iliaj fruntoj.

Ne timu ilin, kaj ne estu malobeema.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi starigis vin kiel observiston super la domo de Izrael; kaj kiam vi aŭdos vorton el Mia buŝo, tiam instruu ilin de Mi. Ne timu ilin, kaj ne estu malobeema. – el Jeĥ 3, 17; 2, 6.8; 3, 8

Dua Legaĵo – Aŭgusteno


El la prediko de la sankta episkopo Aŭgusteno pri la paŝtistoj

Pastores se ipsos pascentes

Videamus ergo quid alloquatur pastores se ipsos pascentes, non oves, sermo divinus neminem palpans. Ecce lac consumitis, et lanis vos tegitis, et quod crassum est interficitis, et oves meas non pascitis. Quod infirmatum est, non confortastis; et quod aegrotat, non corroborastis; et quod contribulatum est, non colligastis; et quod errabat, non revocastis; et quod periit, non inquisistis; et quod forte fuit, confecistis; et dispersae sunt oves meae, eo quod non sit pastor.

Dicitur in pastores pascentes seipsos, non oves, quid diligant, quid neglegant. Quid ergo diligunt? Lac consumitis, et lanis vos tegitis. Propter quod Apostolus dicit: Quis plantat vineam, et de fructu eius non sumit? Quis pascit gregem, et de lacte gregis non percipit? Invenimus ergo esse lac gregis quidquid a plebe Dei tribuitur praepositis ad sustentandum victum temporalem. Inde enim loquebatur Apostolus, cum haec diceret quae commemoravi.

Equidem Apostolus, quamquam elegerit manibus suis transigi et nec ipsum lac quaerere ab ovibus, tamen lactis percipiendi potestatem habere se dixit et sic Dominum disposuisse, ut qui Evangelium annuntiant, de Evangelio vivant. Et dicit alios coapostolos suos usos fuisse hac potestate, non usurpata sed data. Plus ille fecit, ut nec quod debebatur acciperet. Ipse ergo donavit et debitum, sed alius non exegit indebitum: ille plus fecit. Fortassis enim ipsum significabat, qui aegrum cum adduceret ad stabulum dixit: Si quid amplius erogaveris, in redeundo reddam tibi.

De his ergo, qui non indigent lacte gregis, quid plura dicamus? Misericordiores sunt, vel potius ipsius misericordiae officium largius impendunt. Possunt et, quod possunt, faciunt. Laudentur hi, nec damnentur illi. Nam et ipse Apostolus datum non quaerebat. Fructuosas tamen oves esse cupiebat, non steriles sine lactis ubertate.


Originala teksto: Augustinus († 430): De pastoribus, Sermo 46, 3-4; en: CCL 41, 530-531

Dua Responsorio


Mi paŝtos Miajn ŝafojn, kaj Mi ripozigos ilin, diras la Sinjoro, la Eternulo. La ŝafon perdiĝintan Mi elserĉos, la forpelitan Mi revenigos.

Mi paŝtos Miajn ŝafojn, kaj Mi ripozigos ilin, diras la Sinjoro, la Eternulo. La ŝafon perdiĝintan Mi elserĉos, la forpelitan Mi revenigos.

La vunditan Mi bandaĝos, la malsanan Mi fortigos, kaj la grasan kaj fortan Mi gardos.

La ŝafon perdiĝintan Mi elserĉos, la forpelitan Mi revenigos.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi paŝtos Miajn ŝafojn, kaj Mi ripozigos ilin, diras la Sinjoro, la Eternulo. La ŝafon perdiĝintan Mi elserĉos, la forpelitan Mi revenigos. – Jeĥ 34, 15-16 Vg

Preĝo


Dio, kiu ĉion kreis kaj regas,
donu al ni la gracon, ke ni spertu la efikon de via mizerikordo,
kaj ke ni plene dediĉu nin por servo al Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.