Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Sabato ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 34a Ordinara Semajno > Sabato


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Sabato

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Alternativa Himno:
⇒ Dies iræ (1)

Unua Legaĵo – Jud 1-8.12-13.17-25


El la letero de Judaso

Judas, servisto de Jesuo Kristo kaj frato de Jakobo, al la alvokitoj, amataj en Dio, la Patro, kaj konservitaj por Jesuo Kristo: Kompato al vi kaj paco kaj amo pligrandiĝu.

Amataj, kiam mi faris ĉian diligentecon, por skribi al vi pri nia komuna savo, mi deviĝis skribi al vi, por kuraĝigi vin batali por la kredo, jam per unu fojo transdonita al la sanktuloj. Ĉar enŝteliĝis iuj homoj, jam antaŭ longe destinitaj por ĉi tiu kondamno, malpiuloj, ŝanĝante la gracon de Dio en diboĉecon, kaj malkonfesante la solan Estron kaj nian Sinjoron Jesuo Kristo.

Mi do volas rememorigi vin, kvankam vi jam per unu fojo sciiĝis pri ĉio, ke la Sinjoro, savinte popolon el la Egipta lando, poste pereigis la nekredantojn. Kaj anĝelojn, kiuj ne konservis sian regadon, sed forlasis sian propran loĝejon, Li rezervis sub mallumo en katenoj ĉiamaj ĝis la juĝo en la granda tago. Kiel ankaŭ Sodom kaj Gomora kaj la ĉirkaŭaj urboj tiel same, kiel ĉi tiuj, malĉastiĝinte kaj foririnte post fremdan karnon, estas elmontritaj kiel ekzemplo, suferante la punon de eterna fajro.

Tamen tiel same ankaŭ ĉi tiuj en siaj sonĝadoj malpurigas la karnon, malestimas aŭtoritaton, kaj insultas honorojn.

Ili estas la subakvaj rokoj en viaj agapoj, kun vi kunfestenante, sentime sin paŝtante; nuboj senakvaj, per vento disportataj; aŭtunaj arboj senfruktaj, dufoje mortintaj, elradikigitaj; sovaĝaj marondoj, elŝaŭmantaj siajn hontindaĵojn; steloj vagantaj, por kiuj la nigreco de mallumo por eterne estas rezervata.

Sed vi, amataj, memoru la dirojn antaŭe parolitajn de la apostoloj de nia Sinjoro Jesuo Kristo; nome, ke ili diris al vi: En la lasta tempo estos mokemuloj, irantaj laŭ siaj propraj voluptoj malpiaj. Tiuj estas la apartigantoj, laŭsentaj, ne havantaj la Spiriton. Sed vi, amataj, konstruante vin sur via plej sankta fido, preĝante en la Sankta Spirito, konservu vin en la amo al Dio, atendante la kompaton de nia Sinjoro Jesuo Kristo por eterna vivo. Kaj unujn, kiuj ŝanceliĝas, indulgu; kaj unujn savu, eltirante ilin el la fajro; kaj aliajn kompatu kun timo; malamante eĉ la veston makulitan de la karno. Kaj al Tiu, kiu povas vin gardi senfalaj, kaj starigi vin senriproĉaj antaŭ Sia gloro en granda ĝojo, al la sola Dio, nia Savanto, per Jesuo Kristo, nia Sinjoro, estu gloro, majesto, potenco, kaj aŭtoritato, antaŭ ĉiu mondaĝo, kaj nun, kaj ĝis la eterneco. Amen.

Unua Responsorio


Ni vivadu sobre, juste, kaj pie en la nuna mondo, atendantaj la feliĉan esperon kaj la malkaŝon de la gloro de nia granda Dio kaj Savanto, Jesuo Kristo.

Ni vivadu sobre, juste, kaj pie en la nuna mondo, atendantaj la feliĉan esperon kaj la malkaŝon de la gloro de nia granda Dio kaj Savanto, Jesuo Kristo.

Ni pripensu unu la alian, por instigi al amo kaj bonaj faroj,

atendantaj la feliĉan esperon kaj la malkaŝon de la gloro de nia granda Dio kaj Savanto, Jesuo Kristo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ni vivadu sobre, juste, kaj pie en la nuna mondo, atendantaj la feliĉan esperon kaj la malkaŝon de la gloro de nia granda Dio kaj Savanto, Jesuo Kristo. – el Tit 2, 12-13; Heb 10, 24

Dua Legaĵo – Aŭgusteno


El la predikoj de la sankta episkopo Aŭgusteno

Cantemus Alleluia Deo bono, qui liberat nos a malo.

Hic cantemus Alleluia adhuc solliciti, ut illic possimus aliquando cantare securi. Quare hic solliciti? Non vis ut sim sollicitus, quando lego: Numquid non tentatio est vita humana super terram? Non vis ut sim sollicitus, quando mihi adhuc dicitur: Vigilate et orate, ne intretis in tentationem? Non vis ut sim sollicitus, ubi sic abundat tentatio, ut nobis ipsa praescribat oratio, quando dicimus: Dimitte nobis debita nostra, sicut et nos dimittimus debitoribus nostris? Cotidie petitores, cotidie debitores. Vis ut sim securus, ubi cotidie peto indulgentiam pro peccatis, adiutorium pro periculis? Cum enim dixero propter praeterita peccata: Dimitte nobis debita nostra, sicut et nos dimittimus debitoribus nostris, continuo propter futura pericula addo et adiungo: Ne nos inferas in tentationem. Quomodo est autem populus in bono, quando mecum clamat: Libera nos a malo? Et tamen, fratres, in isto adhuc malo cantemus Alleluia Deo bono, qui nos liberat a malo.

Etiam hic inter pericula, inter tentationes, et ab aliis et a nobis cantetur Alleluia. Fidelis enim Deus, qui non permittet, inquit, vos tentari supra id quod potestis. Ergo et hic cantemus Alleluia. Adhuc est homo reus, sed fidelis est Deus. Non ait: Non permittet vos tentari; sed: Non permittet vos tentari supra id quod potestis; sed faciet cum tentatione etiam exitum, ut possitis sustinere. Intrasti in tentationem; sed faciet Deus etiam exitum, ne pereas in tentatione; ut, quomodo vas figuli, formeris praedicatione, coquaris tribulatione. Sed quando intras, exitum cogita; quia fidelis est Deus: custodiet Dominus introitum tuum et exitum tuum.

Porro autem, cum factum corpus hoc immortale et incorruptibile, quando perierit tota tentatio; quia corpus quidem mortuum est; quare mortuum est? propter peccatum. Spiritus autem vita est; quare? propter iustitiam. Remittimus ergo mortuum corpus? Non, sed audi: Si autem Spiritus eius qui suscitavit Christum a mortuis habitat in vobis, qui suscitavit Christum a mortuis vivificabit et mortalia corpora vestra. Modo enim corpus animale, tunc spiritale.

O felix illic Alleluia! o secura! o sine adversario! ubi nemo erit inimicus, nemo perit amicus. Ibi laudes Deo, et hic laudes Deo; sed hic a sollicitis, ibi a securis; hic a morituris, ibi a semper victuris; hic in spe, ibi in re; hic in via, illic in patria.

Modo ergo, fratres mei, cantemus, non ad delectationem quietis, sed ad solacium laboris. Quomodo solent cantare viatores: canta, sed ambula; laborem consolare cantando, pigritiam noli amare; canta et ambula. Quid est, ambula? Profice, in bono profice. Sunt enim, secundum Apostolum, quidam proficientes in peius. Tu, si proficis, ambulas; sed in bono profice, in recta fide profice, in bonis moribus profice; canta et ambula.


Originala teksto: Augustinus († 430): Sermo 256, 1-3; en: Patrologia Latina 38, 1191-1193

Dua Responsorio


Viaj stratoj, ho Jerusalemo, estos pura oro. Kantoj de ĝojo kantiĝos en vi. En ĉiuj viaj kvartaloj sonos: Haleluja!

Viaj stratoj, ho Jerusalemo, estos pura oro. Kantoj de ĝojo kantiĝos en vi. En ĉiuj viaj kvartaloj sonos: Haleluja!

Vi brilos en splenda lumo. Popoloj de fore venus al vi.

En ĉiuj viaj kvartaloj sonos: Haleluja!

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Viaj stratoj, ho Jerusalemo, estos pura oro. Kantoj de ĝojo kantiĝos en vi. En ĉiuj viaj kvartaloj sonos: Haleluja! – kp. Apo 21, 21; Tob 13, 18

Preĝo


Veku, Dio, la volon de Viaj fideluloj,
por ke ni, kiuj fervore deziras la frukton de Via savo,
pli kaj pli abunde ricevu Vian helpon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo