Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Mardo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 33a Ordinara Semajno > Mardo


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Mardo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Zeĥ 9, 1 - 10, 2


El la libro Zeĥarja

Profeta vorto de la Eternulo pri la lando Ĥadraĥ kaj pri ĝia ripozejo Damasko (ĉar la Eternulo rigardas ĉiujn homojn, kiel ĉiujn tribojn de Izrael), kaj pri Ĥamat, kiu havas sian limon apud ĝi, pri Tiro kaj Cidon, kiuj pensas, ke ili estas tre saĝaj.

Tiro konstruis al si fortikaĵon, kaj kolektis arĝenton kiel polvon, kaj oron kiel stratan koton; sed jen la Sinjoro faros ĝin malriĉa kaj ĵetos en la maron ĝian remparon, kaj ĝi mem estos ekstermita de fajro. Aŝkelon tion vidos kaj ektimos, Gaza forte ektremos, ankaŭ Ekron, ĉar ĝia fido kovriĝos per honto; pereos la reĝo de Gaza, kaj Aŝkelon ne plu estos loĝata. En Aŝdod loĝos fremduloj, kaj Mi ekstermos la fierecon de Filiŝtujo. Mi forigos la sangon el ĝia buŝo kaj la abomenindan manĝaĵon el ĝiaj dentoj, kaj ĝi mem fariĝos apartenaĵo de nia Dio, kaj ĝi estos distrikto de Judujo, kaj Ekron fariĝos kiel la Jebusidoj. Mi gardos Mian domon kontraŭ la militistoj, por ke neniu trairu tien kaj reen, kaj ne plu venos al ĝi premanto; ĉar Mi rigardas ĝin nun per Miaj okuloj.

Ĝoju forte, ho filino de Cion,
triumfu, ho filino de Jerusalem;
jen via reĝo iras al vi;
justa kaj helpema li estas,
humila kaj rajdanta sur azeno,
sur ido de azenino.

Ĉar Mi ekstermos ĉarojn ĉe Efraim kaj ĉevalojn en Jerusalem, kaj ekstermita estos milita pafarko; li proklamos pacon al la nacioj, kaj lia regado estos de maro ĝis maro, de la Rivero ĝis la finoj de la tero.

Kaj pro la sango de via interligo Mi eligos viajn malliberulojn el la senakva kavo. Reiru al la fortikaĵo, vi, ligitaj de espero! ĉar hodiaŭ Mi sciigas, ke Mi redonos al vi duoble. Mi streĉos al Mi Judujon kiel pafarkon, Mi armos Efraimon, Mi levos viajn filojn, ho Cion, kontraŭ viajn filojn, ho Grekujo, kaj Mi faros vin kiel glavo de heroo. La Eternulo aperos super ili, Lia sago elflugos kiel fulmo, la Sinjoro, la Eternulo, ekblovos per trumpeto kaj paŝos en suda ventego. La Eternulo Cebaot defendos ilin, kaj ili ekstermos, kaj ili piedpremos la ŝtonojn de la ŝtonĵetiloj; ili trinkos, kaj bruos kvazaŭ de vino; ili pleniĝos kiel porofera kaliko, kiel la anguloj de la altaro.

Kaj savos ilin la Eternulo, ilia Dio, en tiu tempo, kiel la ŝafojn de Sia popolo; ĉar kiel ŝtonoj de krono ili brilos sur Lia tero. Ĉar kiel granda estas Lia boneco, kaj kiel granda estas Lia beleco! Pano vigligos la junulojn, kaj mosto la junulinojn. Petu de la Eternulo pluvon printempan; la Eternulo faros fulmojn, kaj donos abundan pluvon por ĉiuj kreskaĵoj sur la kampo. La domaj dioj parolas sensencaĵon, la antaŭdiristoj havas malverajn viziojn, rakontas mensogajn sonĝojn, kaj konsolas per vantaĵo; tial ili diskuras kiel ŝafoj, suferas pro tio, ke ili ne havas paŝtiston.

Unua Responsorio


Ĝoju forte, ho filino de Cion, triumfu, ho filino de Jerusalem: Jen via reĝo iras al vi; justa kaj helpema li estas, humila kaj rajdanta sur azeno, sur ido de azenino.

Ĝoju forte, ho filino de Cion, triumfu, ho filino de Jerusalem: Jen via reĝo iras al vi; justa kaj helpema li estas, humila kaj rajdanta sur azeno, sur ido de azenino.

Jesuo, trovinte junan azenon, sidis sur ĝi, kiel estas skribite.

Jen via reĝo iras al vi; justa kaj helpema li estas, humila kaj rajdanta sur azeno, sur ido de azenino.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ĝoju forte, ho filino de Cion, triumfu, ho filino de Jerusalem: Jen via reĝo iras al vi; justa kaj helpema li estas, humila kaj rajdanta sur azeno, sur ido de azenino. – Zeĥ 9, 9; Joh 12, 14

Dua Legaĵo – Andreo el Kreto


El la predikoj de la sankta episkopo Andreo el Kreto

Ecce rex tuus venit tibi iustus et salvator.

Dicamus et nos Christo, dicamus: Benedictus qui venit in nomine Domini, rex Israel. Intendamus in eum ceu ramos palmarum, supremos in cruce sermones. Fauste prosequamur non olivarum ramis, sed eleemosynae in nos invicem gloriationibus. Substernamus vestimentorum instar eius pedibus cordis desideria, ut gressum in nobis ponens totus intra nos fiat, totosque nos in se ipso, seque in nobis totum exhibeat. Dicamus Sioni eam prophetae acclamationem: Confide, filia Sion, ne timueris: Ecce rex tuus venit tibi mansuetus, ac sedens supra pullum, filium subiugalis.

Venit, qui est in omni loco praesens, et implet omnia, ut omnium in te operetur salutem. Venit is, qui non venit vocare iustos, sed peccatores ad paenitentiam, ut peccato errones revocet. Ne ergo timueris. Est Deus in medio tui, nec commoveberis.

Suscipe eum supinis manibus qui tua moenia in suis ipse manibus depinxit. Eum suscipe qui fundamenta tua in suis palmis fundavit. Eum suscipe, qui in se nostra omnia, uno dempto peccato, suis ipse nostra absumpturus recepit. Laetare, mater civitas Sion: ne timeas: Celebra festivitates tuas. Eum glorifica super misericordia, qui ad nos venit in te. Sed et ipsa gaude vehementer, filia Ierusalem, decanta, tripudia. Illuminare, illuminare (in hunc acclamamus modum cum Isaia, sacra illa tuba), quia venit tibi lumen, et gloria Domini super te orta est.

Quodnam illud lumen? Nempe quod illuminat omnem hominem venientem in mundum. Lumen, inquam, sempiternum, lumen sine tempore et in tempore exhibitum, lumen carne manifestatum et natura occultum, lumen quod circumfulsit pastores, et Magis dŭ viae fuit. Lumen quod erat in mundo a principio, per quod factus est mundus, nec mundus ipsum cognovit. Lumen quod venit in propria, et sui illud non receperunt.

Gloria Domini, quaenam illa? Utique crŭ, in qua Christus glorificatus est: ille, inquam, paternae gloriae splendor, quemadmodum ipse, cum passio immineret, dixit: Nunc glorificatus est Filius hominis, et Deus glorificatus est in eo, et continuo glorificabit eum. Gloriam hoc loco appellans suam ipsius in cruce exaltationem. Crŭ enim Christi gloria est, eiusque utique exaltatio. Quippe ait: Ego cum exaltatus fuero, omnes traham ad meipsum.


Originala teksto: Andreas Cretensis († ĉ. 740): Oratio 9, in ramos palmarum; en: Patrologia Græca 97, 1002

Dua Responsorio


Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo! La Eternulo estas Dio, kaj Li lumas al ni.

Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo! La Eternulo estas Dio, kaj Li lumas al ni.

De la Eternulo ĉi tio fariĝis, ĝi estas miraklo en niaj okuloj.

La Eternulo estas Dio, kaj Li lumas al ni.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo! La Eternulo estas Dio, kaj Li lumas al ni. – el Psa 118, 26-27.23

Preĝo


Dio, fonto de ĉiu bono,
donu al ni, ke ni estu ĉiam fidelaj por nia servado al Vi,
ĉar nur per tiu sindona agado ni povas atingi nian plenan kaj daŭran feliĉon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo