Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Lundo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 32a Ordinara Semajno > Lundo


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Lundo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Dan 2, 26-47


El la libro Daniel

Tiam ekparolis la reĝo, kaj diris al Daniel, kies nomo estis nun Beltŝacar: Ĉu vi povas sciigi al mi la sonĝon, kiun mi vidis, kaj ĝian signifon?

Daniel respondis al la reĝo kaj diris:

La kaŝitaĵon, pri kiu la reĝo demandas, ne povas malkaŝi al la reĝo la saĝuloj, nek la sorĉistoj, nek la astrologoj, nek la divenistoj; sed en la ĉielo ekzistas Dio, kiu malkaŝas kaŝitaĵon; Li malkaŝis al la reĝo Nebukadnecar tion, kio estos en tempo estonta.

Via sonĝo kaj la vizioj de via kapo sur via lito estis jenaj:

Vi, ho reĝo, meditis sur via lito pri tio, kio estos poste; kaj la Malkaŝanto de kaŝitaĵoj montris al vi, kio estos. Kaj al mi tiu kaŝitaĵo malkaŝiĝis ne pro tio, ke mi kvazaŭ estus pli saĝa ol ĉiuj vivantoj, sed por tio, ke la reĝo ricevu klarigon kaj ke vi eksciu la pensojn de via koro.

Vi, ho reĝo, havis vizion: jen staris granda statuo; grandega statuo tio estis; en eksterordinara brilo ĝi staris antaŭ vi, kaj ĝia aspekto estis terura. La kapo de tiu statuo estis el pura oro; ĝiaj brusto kaj manoj estis el arĝento, la ventro kaj femuroj el kupro; ĝiaj kruroj estis el fero, ĝiaj piedoj estis parte el fero, parte el argilo. Vi vidis poste, ke ŝtono deŝiriĝis sen ago de ia mano, frapis la statuon, ĝiajn ferajn kaj argilajn piedojn, kaj frakasis ilin. Tiam ĉio kune frakasiĝis: la fero, argilo, kupro, arĝento, kaj oro fariĝis kiel grenventumaĵo sur somera draŝejo, kaj la vento ilin forportis, kaj ne restis postesigno post ili; sed la ŝtono, kiu frakasis la statuon, fariĝis granda monto kaj plenigis la tutan teron.

Tio estas la sonĝo. Nun mi diros al la reĝo la signifon.

Vi, ho reĝo, estas reĝo super reĝoj, al kiu Dio de la ĉielo donis regnon, potencon, forton, kaj gloron; kaj ĉie, kie ajn loĝas homoj, Li transdonis en viajn manojn la bestojn de la kampo kaj la birdojn de la ĉielo, kaj faris vin reganto super ili ĉiuj. Vi estas la ora kapo. Post vi aperos nova regno, malpli alta ol via, kaj ankoraŭ tria regno, kupra, kiu regos super la tuta tero. La kvara regno estos malmola, kiel fero; ĉar kiel fero disbatas kaj frakasas ĉion, tiel ankaŭ ĝi, simile al ĉiofrakasanta fero, disbatados kaj frakasados. Kaj ke vi vidis la piedojn kaj la fingrojn parte el potargilo kaj parte el fero – tio estos regno de miksita konsisto, kaj ĝi enhavos parte la malmolecon de fero, ĉar vi vidis feron miksitan kun potargilo. Sed kiel la fingroj de la piedoj estis parte el fero, parte el argilo, tiel ankaŭ la regno estos parte fortika, parte rompebla. Kaj ke vi vidis feron, miksitan kun potargilo, tio signifas, ke ili estos kunigitaj per forto homa, sed ne kunfandiĝos inter si, kiel fero ne kunfandiĝas kun argilo. Sed en la tempo de tiuj reĝoj Dio de la ĉielo starigos regnon, kiu neniam detruiĝos, kaj ĝia reĝado ne transiros al alia popolo; ĝi frakasos kaj detruos ĉiujn regnojn, sed ĝi mem staros eterne. Vi vidis, ke ŝtono sen ia mano deŝiriĝis de monto, kaj frakasis feron, kupron, argilon, arĝenton, kaj oron; la granda Dio montris al la reĝo, kio estos poste. Tia estas precize la sonĝo kaj ĝia ĝusta klarigo.

Tiam la reĝo Nebukadnecar ĵetis sin vizaĝaltere kaj adorkliniĝis al Daniel kaj ordonis alporti al li donacojn kaj bonodorajn incensojn. La reĝo ekparolis al Daniel, kaj diris: Vere, via Dio estas Dio de la dioj kaj Reganto de la reĝoj, malkaŝanta kaŝitaĵojn, kaj tial vi povis malkaŝi tiun kaŝitaĵon.

Unua Responsorio


La Dio de la ĉielo starigos regnon, kiu neniam detruiĝos. Ĝi frakasos kaj detruos ĉiujn regnojn. La regno de Dio staros eterne.

La Dio de la ĉielo starigos regnon, kiu neniam detruiĝos. Ĝi frakasos kaj detruos ĉiujn regnojn. La regno de Dio staros eterne.

La ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, fariĝis ŝtono bazangula. Ĉiu, sur kiun ĝi falos, tiun ĝi polvigos.

La regno de Dio staros eterne.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Dio de la ĉielo starigos regnon, kiu neniam detruiĝos. Ĝi frakasos kaj detruos ĉiujn regnojn. La regno de Dio staros eterne. – el Dan 2, 44; kp. Luk 20, 17-18

Dua Legaĵo – Anonimulo


El la prediko de anonima verkinto el la 2a jarcento

In operibus Deum confiteamur.

Cum tantam misericordiam erga nos Dominus fecerit: primo quidem, quod nos, qui vivimus, diis mortuis non sacrificamus nec adoramus eos, sed per Christum cognovimus Patrem veritatis; quaenam est cognitio ad eum perducens, nisi ut non negemus illum, per quem eum cognovimus? Ait vero etiam ipse: Qui me confessus fuerit, confitebor eum coram Patre. Haec est itaque merces nostra, si eum confitemur, per quem servati sumus. In quonam autem illum confitebimur? Faciendo quae dicit et mandata illius non spernendo, nec solum labiis eum honorando, sed ex toto corde et ex tota mente. Dicit enim in Isaia: Populus iste labiis me honorat, cor autem eorum longe abest a me.

Non solum igitur ipsum vocemus Dominum; id enim non salvabit nos. Dicit enim: Non omnis qui dicit mihi: Domine Domine, salvabitur, sed qui facit iustitiam. Itaque, fratres, in operibus ipsum confiteamur, in diligendo alterutrum, in non adulterando neque obtrectando invicem neque aemulando, sed vivendo in continentia, misericordia, bonitate; et compassione mutua duci debemus, non pecuniae cupiditate. In his operibus confiteamur eum, non autem in contrariis; nec timendi nobis sunt homines, sed Deus. Idcirco vobis haec facientibus dixit Dominus: Si fueritis mecum congregati in sinu meo et non feceritis mandata mea, abiciam vos et dicam vobis: Discedite a me, nescio vos unde sitis, operarii iniquitatis.

Quocirca, fratres mei, certemus, scientes prae manibus esse certamen et ad corruptibilia certamina multos appellere, sed non omnes coronari, nisi qui plurimum laboraverint et praeclare certarint. Nos igitur certemus, ut omnes coronemur. Itaque curramus viam rectam, certamen incorruptibile, et multi ad ipsum navigemus atque certemus, ut et coronemur; et si non possumus omnes coronari, saltem prope coronam simus. Scire autem nos oportet, quod qui certamen corruptibile certat, si inveniatur corrumpens, flagellatus aufertur et extra stadium proicitur.

Quid vobis videtur? Qui incorruptionis certamen corruperit, quid patietur? De iis enim, qui sigillum non servaverint, ait: Vermis eorum non morietur, et ignis eorum non exstinguetur, et erunt in visionem omni carni.


Originala teksto: Auctor anonimus saeculi secundi, Cap. 3, 1 - 4, 5; 7, 1-6; en: Funk 1, 149-153

Dua Responsorio


Vi vin turnis al Dio for de idoloj, por servi la vivantan kaj veran Dion, kaj atendi Lian Filon el la ĉielo, la Filon, kiun Li levis el la mortintoj, Jesuon, kiu nin savas de la estonta kolerego.

Vi vin turnis al Dio for de idoloj, por servi la vivantan kaj veran Dion, kaj atendi Lian Filon el la ĉielo, la Filon, kiun Li levis el la mortintoj, Jesuon, kiu nin savas de la estonta kolerego.

Kaj nun, infanetoj, restu en li; por ke, se li elmontriĝos, ni havu kuraĝon, kaj ne hontu antaŭ li ĉe la alveno de li,

kiu nin savas de la estonta kolerego.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Vi vin turnis al Dio for de idoloj, por servi la vivantan kaj veran Dion, kaj atendi Lian Filon el la ĉielo, la Filon, kiun Li levis el la mortintoj, Jesuon, kiu nin savas de la estonta kolerego. – el 1 Tes 1, 9-10; 1 Joh 2, 28

Preĝo


Ĉiopova kaj korfavora Dio,
forigu de ni la obstaklojn, kiuj malhelpas nian iradon:
tiel ke, trankvilaj en la korpo kaj en la spirito,
ni povu dediĉi entute nin por servi al Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo