Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Dimanĉo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 32a Ordinara Semajno > Dimanĉo


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Dimanĉo

Propraj:


► VESPERA LAŬDO (1)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Prudentaj virgulinoj, ordigu viajn lampojn:
Jen la fianĉo!
Eliru al li renkonte. – kp. Mat 25, 6.7

Ciklo B

¶ Jesuo, sidante kontraŭ la monkesto, rimarkis,
kiel malriĉa vidvino enĵetis du leptojn,
ĉion, kion ŝi havis. – kp. Mar 12, 41-44

Ciklo C

¶ Tiuj, kiuj estas juĝitaj indaj atingi la releviĝon el la mortintoj,
tiuj estas egalaj kun la anĝeloj,
kaj estas filoj de Dio. – kp. Luk 20, 35-36

Preĝo


Ĉiopova kaj korfavora Dio,
forigu de ni la obstaklojn, kiuj malhelpas nian iradon:
tiel ke, trankvilaj en la korpo kaj en la spirito,
ni povu dediĉi entute nin por servi al Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Dan 1, 1-21


Komenciĝas la libro Daniel.

En la tria jaro de la reĝado de Jehojakim, reĝo de Judujo, venis Nebukadnecar, reĝo de Babel, al Jerusalem, kaj eksieĝis ĝin. Kaj la Sinjoro transdonis en lian manon Jehojakimon, reĝon de Judujo, kaj parton de la vazoj de la domo de Dio; kaj li venigis ilin en la landon Ŝinar, en la domon de sia dio, kaj la vazojn li metis en la trezorejon de sia dio.

Kaj la reĝo diris al Aŝpenaz, la estro de liaj korteganoj, ke el la Izraelidoj, el la reĝa idaro kaj el la nobelaro, li venigu knabojn sendifektajn, belaspektajn, komprenemajn por ĉiu saĝaĵo, klerajn, scienckomprenantajn, kaj kapablajn servi en la palaco de la reĝo, kaj ke oni lernigu al ili la skribadon kaj la lingvon Ĥaldean. Kaj la reĝo destinis por ili por ĉiu tago manĝaĵojn de la reĝa tablo, kaj vinon el tiu, kiun li mem trinkadis, kaj li ordonis eduki ilin dum tri jaroj, post kies finiĝo ili estis komencontaj la servadon antaŭ la reĝo.

El la idoj de Jehuda estis inter ili Daniel, Ĥananja, Miŝael, kaj Azarja. La estro de la korteganoj donis al ili aliajn nomojn; kaj li donis al Daniel la nomon Beltŝacar; al Ĥananja, Ŝadraĥ; al Miŝael, Meŝaĥ; kaj al Azarja, Abed-Nego. Daniel metis en sian koron, ke li ne malpurigos sin per la manĝaĵoj de la reĝo, nek per la vino, kiun ĉi tiu trinkas; tial li petis la korteganestron, ke al li estu permesate ne malpurigi sin. Dio donis al Daniel favoron kaj simpation ĉe la korteganestro. Kaj la korteganestro diris al Daniel: Mi timas mian sinjoron, la reĝon, kiu mem destinis por vi, kion vi devas manĝi kaj trinki; se li vidos, ke viaj vizaĝoj estas malpli grasaj, ol ĉe aliaj knaboj, viaj samaĝuloj, tiam vi farus mian kapon kulpa antaŭ la reĝo.

Tiam Daniel diris al la inspektisto, al kiu la korteganestro komisiis Danielon, Ĥananjan, Miŝaelon, kaj Azarjan: Faru, mi petas, provon kun viaj servantoj dum dek tagoj; oni donadu al ni por manĝi legomojn, kaj por trinki akvon; poste montriĝu al vi nia aspekto, kaj la aspekto de la knaboj, kiuj manĝas la manĝaĵon de la reĝo; kaj poste agu kun viaj servantoj laŭ tio, kion vi vidos. Li obeis ilin en tio kaj faris kun ili provon dum dek tagoj. Post paso de la dek tagoj montriĝis, ke ili estas pli bonaspektaj kaj pli bonkorpaj, ol ĉiuj knaboj, kiuj manĝis la manĝaĵon de la reĝo. Tial la inspektisto forportadis ilian manĝaĵon, kaj la vinon, kiu estis destinita al ili por trinki, kaj donadis al ili legomojn. Kaj al tiuj kvar knaboj Dio donis kapablojn kaj komprenemecon pri ĉiuj libroj kaj saĝaĵo, kaj Daniel estis ankaŭ kompetenta pri ĉiaj vizioj kaj sonĝoj.

Kiam pasis la tempo, kiun la reĝo difinis por ilia venigo, la korteganestro prezentis ilin al Nebukadnecar. La reĝo parolis kun ili, kaj el ili ĉiuj troviĝis neniu egala al Daniel, Ĥananja, Miŝael, kaj Azarja. Kaj ili komencis servadi antaŭ la reĝo. Kaj koncerne ĉiujn aferojn de saĝo kaj scio, pri kiuj la reĝo ilin demandis, li trovis ilin dekoble pli saĝaj, ol ĉiuj astrologoj kaj magiistoj, kiuj estis en lia tuta regno. Daniel estis tie ĝis la unua jaro de la reĝo Ciro.

Unua Responsorio


Dio donis al ili kapablojn kaj komprenemecon. Li firmigis en ili la gracon de Lia spirito. Per inteligenteco Dio plenigis ilin.

Dio donis al ili kapablojn kaj komprenemecon. Li firmigis en ili la gracon de Lia spirito. Per inteligenteco Dio plenigis ilin.

Ĉiujn aferojn de saĝo kaj scio, pri kiuj la reĝo ilin demandis, li trovis en ili.

Per inteligenteco Dio plenigis ilin.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Dio donis al ili kapablojn kaj komprenemecon. Li firmigis en ili la gracon de Lia spirito. Per inteligenteco Dio plenigis ilin. – kp. Dan 1, 17.20

Dua Legaĵo – Anonimulo


Komenciĝas la prediko de anonima verkinto el la 2a jarcento.

Christus servare voluit pereuntia.

Fratres, ita sentire nos oportet de Iesu Christo, tamquam de Deo, tamquam de iudice vivorum et mortuorum; nec decet nos humilia sentire de salute nostra. Dum enim humiliter sentimus de illo, parva etiam nos accepturos speramus; quique haec quasi tenuia audiunt, peccant et nos peccamus nescientes unde vocati simus et a quo et in quem locum et quanta sustinuerit Iesus Christus pati propter nos.

Quam igitur nos ei dabimus remunerationem aut quem fructum dignum illo, quem nobis ipse dedit? Quanta vero ei debemus beneficia? Nam lucem nobis largitus est, tamquam Pater filios nos appellavit, pereuntes nos servavit. Qualem igitur laudem ipsi tribuemus aut mercedem remunerationis, qua compensemus quae accepimus? qui mente eramus debiles, adorantes lapides et ligna, aurum et argentum et aes, opera hominum; et tota vita nostra nihil aliud erat quam mors. Obscuritate igitur circumdati et visum tali caligine plenum habentes, oculos recuperavimus, eam nebulam, qua cingebamur, illius voluntate deponentes.

Nam miseratus est nos et visceribus commotus salvos fecit, cum spectasset in nobis multum errorem atque interitum, nec ullam nos habere spem salutis nisi eam, quae ab ipso est. Vocavit enim nos, qui non eramus, et voluit e nihilo esse nos.

Laetare sterilis, quae non paris; erumpe et clama, quae non parturis; quoniam multi filii desertae magis quam eius quae habet virum. Quod dixit: Laetare sterilis, quae non paris, nos indicat; sterilis enim erat Ecclesia nostra, antequam ei dati essent filii. Quod vero dixit: Clama, quae non parturis, hoc dicit: preces nostras plane ad Deum referamus, non (parturientium instar) deficientes. Quod autem dixit: Quia multi filii desertae magis quam eius quae habet virum; id dixit, quoniam populus noster desertus esse videbatur et Deo orbatus; nunc vero, cum credimus, plures facti sumus iis, qui Deum habere censebantur.

Alia quoque Scriptura ait: Non veni vocare iustos, sed peccatores. Hoc dicit, quod debeat pereuntes servare. Id enim magnum et admirabile est: fulcire non quae stant, sed quae cadunt. Sic et Christus servare voluit pereuntia et multos servavit, veniens vocansque nos iam pereuntes.


Originala teksto: Auctor anonimus saeculi secundi, Cap. 1, 1-2.7; en: Funk 1, 145-149

Dua Responsorio


Dio nin destinis ne al kolero, sed al la ricevo de savado per nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu mortis por ni, por ke ni vivu kune kun li.

Dio nin destinis ne al kolero, sed al la ricevo de savado per nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu mortis por ni, por ke ni vivu kune kun li.

Li liberigis nin el la potenco de mallumo, kaj transportis nin en la regnon de la Filo de Sia amo;

por ke ni vivu kune kun li.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Dio nin destinis ne al kolero, sed al la ricevo de savado per nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu mortis por ni, por ke ni vivu kune kun li. – 1 Tes 5, 9-10; Kol 1, 13

Preĝo


Ni preĝu.
Ĉiopova kaj korfavora Dio,
forigu de ni la obstaklojn, kiuj malhelpas nian iradon:
tiel ke, trankvilaj en la korpo kaj en la spirito,
ni povu dediĉi entute nin por servi al Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

► MATENA LAŬDO


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


Ciklo A

¶ Je la noktomezo estis ekkrio:
Jen la fianĉo!
Eliru al li renkonte. – Mat 25, 6

Ciklo B

¶ Vere mi diras al vi,
ke tiu malriĉa vidvino enĵetis pli ol ĉiuj ĵetantoj en la monkeston. – el Mar 12, 43

Ciklo C

¶ Ke la mortintoj leviĝas, Moseo mem montris en la arbetaĵo,
kiam li nomis la Eternulon la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob.
Li estas Dio ne de mortintoj, sed de la vivantoj. – el Luk 20, 37-38

Preĝo


Ĉiopova kaj korfavora Dio,
forigu de ni la obstaklojn, kiuj malhelpas nian iradon:
tiel ke, trankvilaj en la korpo kaj en la spirito,
ni povu dediĉi entute nin por servi al Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

► VESPERA LAŬDO (2)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Vere mi diras al vi:
Viglu, ĉar vi ne scias la tagon nek la horon. – el Mat 25, 12-13

Ciklo B

¶ Vere mi diras al vi,
ke tiu malriĉa vidvino enĵetis pli ol ĉiuj ĵetantoj en la monkeston,
sian tutan vivrimedon. – el Mar 12, 43-44

Ciklo C

¶ Li estas Dio ne de mortintoj, sed de la vivantoj,
ĉar ĉiuj vivas al Li. – Luk 20, 38

Preĝo


Ĉiopova kaj korfavora Dio,
forigu de ni la obstaklojn, kiuj malhelpas nian iradon:
tiel ke, trankvilaj en la korpo kaj en la spirito,
ni povu dediĉi entute nin por servi al Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo