Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Sabato ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 31a Ordinara Semajno > Sabato


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Sabato

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 1 Mak 9, 1-22


El la unua libro de la Makabeoj

Demetrio aŭdis, ke falis Nikanor kaj ke malvenkis lia armeo, kaj li decidis denove sendi Bakĥidon kaj Alkimon al Judujo, kun la dekstra alo de la armeo. Ili prenis la vojon al Galileo kaj sieĝis Mesaloton en la regiono de Arbela; la urbon ili konkeris kaj mortigis multe da loĝantoj. La unuan monaton de la jaro cent kvindek du ili starigis sian tendaron apud Jerusalem. De tie ili retiriĝis kaj iris al Berea kun dudek mil piedirantoj kaj du mil rajdistoj. Kun tri mil elektitaj soldatoj Judas havis sian tendaron en Elasa.

Kiam ili vidis, kiel granda estas la alia armeo, ili tre ektimis, kaj multaj el ili kaŝe foriris el la tendaro, tiel ke restis ne pli ol okcent soldatoj. Judas vidis, ke lia armeo forfuĝas tuj antaŭ la neevitebla batalo, kaj li tre ektimis, ĉar mankis la tempo denove kunigi ilin. Plena je malespero li diris al la restantoj: Ek, ni ekiru kontraŭ la malamikoj; eble ni povos rezisti ilin. Sed ili provis malhelpi tion, dirante: Ni ne povos, sed prefere ni nun savu la vivon. Poste ni revenos kun niaj fratoj por batali kontraŭ ili. Nun ni estas tro malmultaj. Sed Judas respondis: Neniam tion ni faru, ke ni fuĝus antaŭ ili. Se venis nia horo, ni brave mortu por niaj fratoj, sed ni ne ĵetu makulon sur nian gloron!

La armeo eliris el la tendaro kaj stariĝis kontraŭ ili. La rajdistaro estis dividita en du partojn; la ŝtonĵetistoj kaj arkpafistoj antaŭiris antaŭ la armeo; ĉiuj same fortikaj soldatoj. Bakĥido troviĝis je la dekstra flanko. Dum trumpetado ambaŭflanke aperis la trupoj. Ankaŭ la soldatoj de Judas blovis la trumpetojn. La tero tremis pro la terura bruego de ambaŭ armeoj, kaj la batalo komenciĝis; ĝi daŭris de mateno ĝis vespero.

Kiam Judas rimarkis, ke Bakĥido kaj la plej forta parto de la armeo troviĝas je la dekstra flanko, li prenis kun si la plej bravajn soldatojn, kaj disbatis tiun flankon. Li persekutis ilin ĝis la montoj de Aŝdod. Sed kiam la soldatoj de la maldekstra flanko vidis, ke la dekstra flanko estas venkita, ili turniĝis kaj de malantaŭe atakis Judason kaj ties kunbatalantojn. La batalo fariĝis furioza; ambaŭflanke falis multege da homoj. Falis ankaŭ Judas, kaj la ceteraj fuĝis.

Jonatan kaj Simon kunprenis la korpon de sia frato Judas kaj entombigis lin en la tombo de liaj patroj, en Modin. La tuta popolo de Izrael priploris lin, funebris kaj lamentis plurajn tagojn; oni diris: Kial falis la heroo, la savinto de Izrael!

La tuta cetera historio de Judas, kaj la heroaĵoj, kiujn li faris en bataloj, kaj lia gloro kaj grandeco, ne estas priskribitaj ĉi tie, ĉar estis tro multe.

Unua Responsorio


Ne timu la kontraŭulojn, kiam ili atakos. Memoru, kiel saviĝis niaj patroj. Nun ni alvoku la ĉielon: Nia Dio estos al ni favora.

Ne timu la kontraŭulojn, kiam ili atakos. Memoru, kiel saviĝis niaj patroj. Nun ni alvoku la ĉielon: Nia Dio estos al ni favora.

Memoru, kiujn mirindaĵojn Li faris ĉe la Ruĝa Maro kontraŭ Faraono kaj ties armeo.

Nun ni alvoku la ĉielon: Nia Dio estos al ni favora.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ne timu la kontraŭulojn, kiam ili atakos. Memoru, kiel saviĝis niaj patroj. Nun ni alvoku la ĉielon: Nia Dio estos al ni favora. – kp. 1 Mak 4, 8-10

Dua Legaĵo – Ambrozio el Milano


El la traktato de la sankta episkopo Ambrozio el Milano pri la bono de la morto

Mortificationem Christi circumferamus.

Ait Apostolus: Mihi mundus crucifixus est, et ego mundo. Denique ut sciamus quia est mors in hac vita et bona mors, hortatur nos ut mortem Iesu in corpore nostro circumferamus; qui enim habuerit in se mortem Iesu, is et vitam Domini Iesu in corpore suo habebit.

Operetur igitur mors in nobis, ut operetur et vita; bona vita post mortem, hoc est bona vita post victoriam, bona vita absoluto certamine, ut iam lex carnis legi mentis repugnare non noverit, ut iam nobis nulla sit cum corpore mortis contentio, sed sit in corpore mortis victoria. Atque haud scio ipse an maioris virtutis mors ista quam vita sit. Certe Apostoli moveor auctoritate dicentis: Ergo mors in nobis operatur, vita autem in vobis. Unius mors quantorum populorum vitam aedificabat! Itaque docet et istam mortem in hac vita positis expetendam, ut mors Christi in corpore nostro eluceat, et illam beatam, qua corrumpitur exterior ut renovetur interior homo noster, et terrestris domus nostra dissolvatur ut habitaculum nobis caeleste reseretur.

Imitatur igitur mortem qui se a communione carnis huius abducit atque illis vinculis solvit, de quibus dicit tibi Dominus per Isaiam: Sed solve omnem colligationem iniustitiae, dissolve obligationes violentarum commutationum, dimitte confractos in remissionem et omnem circumscriptionem iniquam disrumpe.

Passus est igitur Dominus subintrare mortem, ut culpa cessaret; sed ne iterum naturae finis esset in morte, data est resurrectio mortuorum, ut per mortem culpa deficeret, per resurrectionem autem perpetuaretur natura.

Ideoque mors haec transitus universorum est. Opus est ut constanter transeas: transitus autem a corruptione ad incorruptionem, a mortalitate ad immortalitatem, a perturbationibus ad tranquillitatem. Non igitur te nomen mortis offendat, sed boni transitus beneficia delectent. Quid est enim mors nisi sepultura vitiorum, virtutum suscitatio? Unde et ille ait: Moriatur anima mea in animis iustorum, id est consepeliatur, ut sua vitia deponat, iustorum assumat gratiam, qui mortificationem Christi in corpore suo atque anima circumferunt.


Originala teksto: Ambrosius Mediolanensis († 397): De bono mortis, Cap. 3, 9; 4, 15; en: CSEL 32, 710.716-717

Dua Responsorio


Fidinda estas la diro: Se ni mortis kun li, ni ankaŭ vivos kun li. Se ni suferas, ni ankaŭ reĝos kun li.

Fidinda estas la diro: Se ni mortis kun li, ni ankaŭ vivos kun li. Se ni suferas, ni ankaŭ reĝos kun li.

Pacienculo atendas la konvenan momenton, sed tiam li ricevos sian ĝojon.

Se ni suferas, ni ankaŭ reĝos kun li.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Fidinda estas la diro: Se ni mortis kun li, ni ankaŭ vivos kun li. Se ni suferas, ni ankaŭ reĝos kun li. – el 2 Tim 2, 11-12; Sir 1, 23

Preĝo


Ĉiopova kaj kompatema Dio,
Vi sola povas ebligi nin servi dece kaj merite al Vi;
tiel faru, ni petas, ke ni atingu sen malhelpoj Viajn promesojn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo