Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Merkredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 31a Ordinara Semajno > Merkredo


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Merkredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 1 Mak 3, 1-26


El la unua libro de la Makabeoj

Ekstaris la filo de Matatias, Judas, kiun oni kromnomis Makabeo, en lia loko. Lin apogis ĉiuj liaj fratoj kaj ĉiuj, kiuj batalis je la flanko de lia patro. Kaj ĝoje ili batalis por Izrael.

Li diskonigis la famon de sia popolo,
kvazaŭ giganto sin vestis kirase,
armis sin per bataliloj,
perglave ŝirmante la armeon.
En siaj faroj li similis al leono,
al leonido, kiu muĝante sin ĵetas sur predon.
Li sekvis la senleĝulojn kaj elspuris ilin
kaj neniigis ĉiujn, kiuj konfuzis la popolon.
Timtremis la senleĝuloj antaŭ li,
kaj konfuziĝis ĉiuj, kiuj agis kontraŭ la ordonoj,
kaj per lia mano estis farita la vojo al savo.
Li vekis koleron de multaj reĝoj,
sed gajigis Jakobon per siaj faroj.
Lia nomo estu benata por ĉiam.
Li trairis la urbojn de Judujo,
neniigis la malpiulojn kaj deturnis la koleron de sur Izrael.
Lin oni mencias ĝis la fino de la tero:
li kunigis tiujn, kiuj estis perditaj.

Intertempe Apolonio amasigis la nacianojn kaj ankaŭ grandan armeon el Samario por ataki Izraelon. Tion Judas eksciis; li ekmarŝis kontraŭ li, venkis kaj mortigis lin. Falis multaj mortvunditoj, la ceteraj fuĝis. Ili kaptis la predon, sed la glavon de Apolonio prenis Judas. Kaj de tiam li ĉiam batalis per ĝi. Seron, la generalo de la Siria armeo, eksciis, ke Judas amasigis homojn kaj arigis ĉirkaŭ si fidelulojn, kiuj kun li militiris. Li diris: Mi akiros famon kaj mi estos glora en la tuta regno: mi batalos kontraŭ Judas kaj liaj kunbatalantoj, kiuj malobeis la ordonon de la reĝo. Tiel do li ekmarŝis kaj kun li estis potenca armeo de malpiuloj, por helpi lin puni la Izraelidojn.

Kiam li alproksimiĝis al la krutaĵo de la urbo Bet-Ĥoron, renkonte al li eliris Judas kun areto da homoj. Kiam la armeon ili vidis veni pli proksimen, ili diris al Judas: Kiel malmultaj ni estas! Kion ni povos fari en batalo kontraŭ tiel granda amaso? Krom tio ni estas malfortaj, ĉar hodiaŭ ni ankoraŭ nenion manĝis. Judas respondis: Facile povas okazi, ke malgranda areto venkas plimulton. Por la ĉielo estas tute egale, ĉu Li savas pere de multaj aŭ per nur malmultaj homoj. Ĉar en batalo la venko ne dependas de la multnombreco de la armeo, sed de la potenco de la ĉielo. Ili venas al ni plenaj je orgojlo kaj malvirto, por neniigi nin, niajn edzinojn kaj niajn infanojn, kaj por prirabi nin. Sed ni, ni batalas por nia vivo kaj por niaj leĝoj. Do Li mem forviŝos ilin de antaŭ niaj okuloj. Vi ne timu ilin.

Kiam li ĉesigis siajn vortojn, neatendite li atakis ilin. Seron kaj lia armeo estis frakasitaj. Ili postkuris lin sur la deklivoj de Bet-Ĥoron ĝis la ebenaĵo. Falis el ili ĉirkaŭ okcent homoj; la ceteraj fuĝis al la lando de la Filiŝtoj. Depost tiam oni timis Judason kaj liajn fratojn. La ĉirkaŭajn popolojn tre skuis la timo. La nomo de Judas penetris ĝis la reĝo, kaj la nacianoj rakontis pri liaj bataloj.

Unua Responsorio


Ili venas al ni plenaj je orgojlo kaj malvirto. Vi ne timu ilin. Ĉar en batalo la venko ne dependas de la multnombreco de la armeo, sed de la potenco de la ĉielo.

Ili venas al ni plenaj je orgojlo kaj malvirto. Vi ne timu ilin. Ĉar en batalo la venko ne dependas de la multnombreco de la armeo, sed de la potenco de la ĉielo.

Sed ni, ni batalas por nia vivo kaj por niaj leĝoj. Do Li mem forviŝos ilin de antaŭ niaj okuloj.

Ĉar en batalo la venko ne dependas de la multnombreco de la armeo, sed de la potenco de la ĉielo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ili venas al ni plenaj je orgojlo kaj malvirto. Vi ne timu ilin. Ĉar en batalo la venko ne dependas de la multnombreco de la armeo, sed de la potenco de la ĉielo. – el 1 Mak 3, 19-22

Dua Legaĵo – Cirilo el Jerusalemo


El la kateĥizoj de la sankta episkopo Cirilo el Jerusalemo

Fidei virtus super humanas vires operatur.

Fidei nomen appellatione unum est, bifariam vero dividitur. Est enim unum genus fidei quod ad dogmata pertinet, quod ascensionem et approbationem animae de re quadam includit; et ad animae utilitatem pertinet, sicut ait Dominus: Qui audit verba mea et credit ei qui misit me, habet vitam aeternam et in iudicium non venit; et rursus: Qui credit in Filium, non iudicatur, sed transiit de morte ad vitam.

O magnam Dei in homines bonitatem! Iusti siquidem multorum annorum labore Deo placuerunt. Quod autem illi, per annorum plurimorum acceptum Deo servitium strenue se gerentes, consecuti sunt, id tibi Iesus unius horae compendio largitur. Si enim credideris quod Dominus est Iesus Christus, et quod Deus suscitavit illum a mortuis, salvus eris et transfereris in paradisum ab eo qui latronem illo introdŭit. Neque diffidas utrum id fieri possit, nam qui latronem post unius horae fidem in hoc sancto Golgotha salvum effecit, idem te quoque cum credideris salvum efficiet.

Alterum vero genus est fidei, quod gratiae cuiusdam loco a Christo donatur. Alii enim per Spiritum datur sermo sapientiae, alii sermo scientiae secundum eundem Spiritum; alteri vero fides in eodem Spiritu, alteri vero curationum dona.

Haec igitur gratiae loco a Spiritu collata fides, non solum dogmatica est, verum etiam rerum humanas vires excedentium efficiens. Qui enim habuerit fidem hanc, dicet monti huic: Transi hinc illuc; et transibit. Quando enim per fidem hoc ipsum dixerit quispiam, credens ita futurum, nec haesitaverit in corde suo, tunc illam accipit gratiam.

Et de hac fide dicitur: Si habueritis fidem sicut granum sinapis. Quemadmodum enim granum sinapis, exiguum quidem est mole, sed ignea praeditum efficientia; et in angusta loci portione seminatum magnos circumfert ramos, quod postquam creverit, potest etiam caeli volucres opacare; ita et fides in anima velocissimo momento maxima peragit. De Deo namque imaginatur et Deum intuetur quantum capere potest, fidei lumine perfusa. Mundi extrema circumit; et ante huius saeculi consummationem, iudicium iam videt, et promissarum mercedum exsolutionem.

Habeas itaque eam fidem quae a te pendet, et in illum fertur; ut etiam ab illo accipias eam, quae super humanas vires operatur.


Originala teksto: Cyrillus Hierosolymitanus († 386): Catechesis 5, De fide et symbolo, 10-11; en: Patrologia Græca 33, 518-519

Dua Responsorio


Sciante, ke praviĝas homo ne per faroj de la leĝo, sed nur per fido al Jesuo Kristo, ni mem en Kristo Jesuo kredis, por ke ni praviĝu per fido al Kristo.

Sciante, ke praviĝas homo ne per faroj de la leĝo, sed nur per fido al Jesuo Kristo, ni mem en Kristo Jesuo kredis, por ke ni praviĝu per fido al Kristo,

kiun Dio antaŭdifinis kiel repacigilon per fido en lia sango.

Ni mem en Kristo Jesuo kredis, por ke ni praviĝu per fido al Kristo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Sciante, ke praviĝas homo ne per faroj de la leĝo, sed nur per fido al Jesuo Kristo, ni mem en Kristo Jesuo kredis, por ke ni praviĝu per fido al Kristo. – el Gal 3, 16; el Rom 3, 25

Preĝo


Ĉiopova kaj kompatema Dio,
Vi sola povas ebligi nin servi dece kaj merite al Vi;
tiel faru, ni petas, ke ni atingu sen malhelpoj Viajn promesojn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo