Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Dimanĉo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 31a Ordinara Semajno > Dimanĉo


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Dimanĉo

Propraj:


► VESPERA LAŬDO (1)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Vi ĉiuj estas fratoj.
Kaj unu estas via Patro,
Li, kiu estas en la ĉielo. – kp. Mat 23, 8-9

Ciklo B

¶ Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro.
Kaj amu vian proksimulon kiel vin mem.
Pli granda ol ĉi tiuj ne estas alia ordono. – el Mar 12, 30-31

Ciklo C

¶ Zakĥeo, rapide malsupreniru,
ĉar hodiaŭ mi devas loĝi en via domo.
Kaj li rapide malsupreniris,
kaj akceptis lin ĝoje. – el Luk 19, 5-6

Preĝo


Ĉiopova kaj kompatema Dio,
Vi sola povas ebligi nin servi dece kaj merite al Vi;
tiel faru, ni petas, ke ni atingu sen malhelpoj Viajn promesojn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 1 Mak 1, 1-24


Komenciĝas la unua libro de la Makabeoj.

Okazis ke, ekreginte super Grekujo, Aleksandro la Macedona, filo de Filipo, elirinte el la lando de la Kitidoj, venkis ankaŭ Darion, la reĝon de Persoj kaj Medoj, kaj fariĝis reĝo anstataŭ li. Li entreprenis multe da bataloj, konkeris multajn fortikaĵojn kaj mortigis multe da reĝoj. Li penetris ĝis la ekstremaj limoj de la tero kaj kaptis predon de multaj nacioj. La tero antaŭ li silentiĝis, kaj lia koro pleniĝis de orgojlo. Li kunigis tre potencan armeon kaj regis super landoj, nacioj kaj reĝoj, kaj ĉiuj devis al li pagi tributon. Post tio ĉi li grave malsaniĝis kaj konsciiĝis, ke alproksimiĝas la morto. Tiam li alvokis siajn plej honoratajn servantojn, kun kiuj li de la infanaĝo estis edukita, kaj li dividis inter ili la regnon, dum li ankoraŭ vivis. Dek du jarojn Aleksandro estis reĝo, kaj tiam li mortis. La regadon transprenis liaj servintoj, ĉiu en sia loko. Post lia morto, ili ĉiuj surmetis diademon, kaj same iliaj filoj post ili, dum multaj jaroj, kaj ili faris multe da malbono sur la tero.

Devenis de ili markoto pekema, Antioĥo Epifanes, filo de reĝo Antioĥo, kiu estis ostaĝo en Romo. Li fariĝis reĝo en la jaro cent tridek sep de la regado de la Grekoj. En tiuj tagoj ekstaris en Izrael senleĝuloj, kiuj konvinkis multajn homojn, dirante: Ni faru interligon kun la popoloj ĉirkaŭ ni, ĉar ekde la momento de nia apartiĝo de ili, trafis nin multe da malbono. Tiuj ĉi vortoj estis favore akceptitaj, kaj kelkaj el la popolo fariĝis tre entuziasmaj kaj iris al la reĝo, kiu permesis al ili enkonduki la morojn de la nacianoj. Ili konstruis en Jerusalem sportejon laŭ la kutimoj de la nacianoj, kaj farigis al si prepuciojn, kaj forlasis la sanktan interligon, por pli kaj pli interfratiĝi kun la nacianoj, kaj ili vendis sin mem por fari malbonon.

Kiam Antioĥo plifirmigis sian regadon, li planis fariĝi reĝo de Egiptujo, por regi super du regnoj. Li eniris Egiptujon kun granda armeo, kun batalĉaroj, elefantoj, rajdistoj kaj potenca floto. Li komencis militon kontraŭ Ptolemeo, reĝo de Egiptujo; tiu retiriĝis antaŭ li kaj fuĝis. Falis multe da mortvunditoj. Antioĥo konkeris la fortikigitajn Egiptajn urbojn kaj kaptis multan predon. Post la venko super Egiptujo en la jaro cent kvardek tri Antioĥo retroiris. Li iris al Izrael kaj atingis Jerusalemon kun granda armeo. En sia aŭdaco li eniris en la sanktejon kaj rabis la oran altaron kaj la kandelabron kun ĉiuj ĝiaj apartenaĵoj, la tablon de la panoj de propono, la pelvojn, la kalikojn, la orajn incensilojn, la kurtenon, la kronojn kaj la orajn ornamaĵojn de la fasado de la sanktejo, kaj ĉion li senigis je la ora kovraĵo. Li rabis la arĝenton, la oron kaj la valorajn objektojn kaj li prirabis ankaŭ la kaŝitajn trezorejojn, kiujn li trovis. Li forprenis ĉion al sia propra lando. Sed antaŭe li okazigis masakron kaj parolis tre insulte.

Unua Responsorio


Eĉ se la vivanta Dio por nelonge koleriĝis, por puni kaj eduki nin, tamen Li denove repaciĝos kun Siaj servantoj.

Eĉ se la vivanta Dio por nelonge koleriĝis, por puni kaj eduki nin, tamen Li denove repaciĝos kun Siaj servantoj.

Ĉiu puno portempe ŝajnas esti ne ĝoja, sed malĝoja; sed poste ĝi donas la pacplenan frukton de justeco.

Li denove repaciĝos kun Siaj servantoj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Eĉ se la vivanta Dio por nelonge koleriĝis, por puni kaj eduki nin, tamen Li denove repaciĝos kun Siaj servantoj. – 2 Mak 7, 33; Heb 12, 11

Dua Legaĵo – 2a Vatikana Koncilio


El la konstitucio «Gaudium et spes» de la 2a Vatikana Koncilio pri la eklezio en la hodiaŭa mondo

De pace fovenda

Pax non est mera absentia belli, neque ad solum adversarum virium aequilibrium stabiliendum reducitur neque ex imperioso dominatu oritur, sed recte proprieque dicitur opus iustitiae. Fructus exsistit ordinis, humanae societati a divino suo fundatore insiti et ab hominibus perfectiorem semper iustitiam sitientibus in actum deducendi. Cum enim generis humani bonum commune primaria quidem sua ratione lege aeterna regatur, sed, quoad id quod concrete exigit, progrediente tempore incessantibus mutationibus subiciatur, numquam pax pro semper acquisita est, sed perpetuo aedificanda. Cum insuper labilis sit humana voluntas necnon peccato sauciata, procuratio pacis constantem uniuscuiusque exposcit passionum dominationem et legitimae auctoritatis invigilantiam.

Hoc tamen non sufficit. Pax haec in terris obtineri non potest nisi bonum personarum in tuto collocetur et homines cum fiducia divitias sui animi atque ingenii inter se sponte communicent. Firma voluntas alios homines et populos eorumque dignitatem reverendi studiosumque fraternitatis exercitium ad pacem construendam omnino necessaria sunt. Ita pax fructus etiam amoris exsistit, qui ultra ea progreditur quae iustitia praestare valet. Pax autem terrena, quae ex dilectione proximi oritur, figura et effectus est pacis Christi, a Deo Patre promanantis. Ipse enim Filius incarnatus, princeps pacis, per crucem suam omnes homines Deo reconciliavit ac, restituens omnium unitatem in uno populo et uno corpore, in propria sua carne occidit odium et, resurrectione exaltatus, Spiritum caritatis in corda hominum diffudit.

Quapropter omnes christiani enixe evocantur ut, veritatem facientes in caritate, cum hominibus vere pacificis sese uniant ad pacem implorandam et instaurandam. Eodem spiritu moti, non possumus non laudare eos, qui in iuribus vindicandis actioni violentae renuntiantes, ad media defensionis recurrunt quae ceteroquin etiam debilioribus praesto sunt, dummodo hoc sine laesione iurium et obligationum aliorum vel communitatis fieri possit.


Originala teksto: Constitutio pastoralis Gaudium et spes Concilii Vaticani secundi de Ecclesia in mundo huius temporis n. 78

Dua Responsorio


Al Vi, ho Eternulo, apartenas la potenco kaj la reĝado. Vi regas super ĉio. Donu pacon en niaj tagoj.

Al Vi, ho Eternulo, apartenas la potenco kaj la reĝado. Vi regas super ĉio. Donu pacon en niaj tagoj.

Sinjoro, ho Sinjoro nia Dio, kreinto de ĉio, timinda, potenca, justa kaj kompatema:

Donu pacon en niaj tagoj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Al Vi, ho Eternulo, apartenas la potenco kaj la reĝado. Vi regas super ĉio. Donu pacon en niaj tagoj. – el 1 Kro 29, 11-12; kp. Sir 50, 23; el 2 Mak 1, 24

Preĝo


Ĉiopova kaj kompatema Dio,
Vi sola povas ebligi nin servi dece kaj merite al Vi;
tiel faru, ni petas, ke ni atingu sen malhelpoj Viajn promesojn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


Ciklo A

¶ Unu estas via edukanto,
la Kristo. – kp. Mat 23, 10

Ciklo B

¶ Dio estas unu,
kaj ne ekzistas alia krom Li.
Lin vi amu per via tuta koro. – kp. Mar 12, 32-33

Ciklo C

¶ Hodiaŭ venis savo al ĉi tiu domo,
ĉar li ankaŭ estas filo de Abraham. – el Luk 19, 9

Preĝo


Ĉiopova kaj kompatema Dio,
Vi sola povas ebligi nin servi dece kaj merite al Vi;
tiel faru, ni petas, ke ni atingu sen malhelpoj Viajn promesojn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ La pli granda el vi estos via servanto.
Kiu sin plialtigos, tiu estos humiligita;
kaj kiu sin humiligos, tiu estos plialtigita. – Mat 23, 11-12

Ciklo B

¶ Jesuo, vidante, ke la skribisto respondis prudente, diris al li:
Vi ne estas malproksime de la regno de Dio. – el Mar 12, 34

Ciklo C

¶ La Filo de homo venis,
por serĉi kaj savi la perditaĵon. – Luk 19, 10

Preĝo


Ĉiopova kaj kompatema Dio,
Vi sola povas ebligi nin servi dece kaj merite al Vi;
tiel faru, ni petas, ke ni atingu sen malhelpoj Viajn promesojn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo