Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Merkredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 29a Ordinara Semajno > Merkredo


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Merkredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Est 4, 17ĝ-17t


El la libro Ester

Kaj tuta Izrael je tuta forto kriadis, ĉar sian morton ili vidis tuj antaŭ si.

Ankaŭ reĝino Ester en sia mortotimo rifuĝis al la Sinjoro. Siajn reĝajn vestaĵojn ŝi demetis kaj vestis sin per la vestaĵoj de funebro kaj malĝojo. Anstataŭ la multekostajn odoraĵojn nun cindron kaj fekaĵon ŝi metis al si sur la kapon. Ŝi severe punbatis sin mem, kaj ĉie, kie antaŭe ŝi portis riĉan abundon da juveloj, ŝi nun lasis pendi siajn nezorgitajn harojn. Kaj ŝi preĝis al la Sinjoro, la Dio de Izrael:

Mia Sinjoro, nia reĝo, Vi estas la sola. Helpu min, ĉar mi estas sola, kaj mi havas neniun helpanton krom Vin, ĉar mi aliras grandan danĝeron. De mia naskiĝo en la tribo, el kiu mi devenas, mi aŭdis, ke Vi, Sinjoro, elektis el inter ĉiuj popoloj Izraelon, kaj el inter ĉiuj iliaj prapatroj niajn patrojn, kiel eternan heredaĵon, kaj ke ĉion Vi faris por ili, kion Vi promesis. Sed ni pekis kontraŭ Vi, kaj Vi transdonis nin al niaj malamikoj, ĉar iliajn diojn ni adoris. Vi estas justa, Sinjoro. Sed nun nia amara sklaveco ne plu sufiĉas, sed antaŭ siaj dioj ili ĵuris malebligi la promeson de Via buŝo, neniigi Vian heredaĵon, fermi la buŝon al tiuj, kiuj Vin laŭdas, estingi la brilon de Via domo kaj Via altaro, malfermi la buŝon de la nacianoj por laŭdi la falsajn diojn kaj eldevigi eternan respekton por reĝo pereema. Sinjoro, ne donu Vian sceptron al tiuj, kiuj ne ekzistas, kaj ne lasu ilin ridi pri nia sorto. Turnu ilian planon kontraŭ ili mem, kaj faru ekzemplon el la viro, kiu komencis ataki nin. Memoru nin, Sinjoro, konigu Vin en la horo de nia mizero, kaj kuraĝigu min, ho Vi, reĝo de la dioj kaj reganto super ĉiu regado. Metu feliĉan vorton en mian buŝon, kiam mi staros kontraŭ la leono; ŝanĝu lian koron kaj kolerigu lin kontraŭ nia atakanto, por ke pereu li mem kaj liaj kunuloj! Savu nin per Via mano, helpu min, ĉar mi estas sola kaj neniun alian mi havas krom Vin, Sinjoro! Ĉion Vi scias kaj Vi ankaŭ scias, ke mi malamas la honoron de la senleĝuloj, kaj la liton de necirkumciditoj kaj de ĉiuj fremduloj mi abomenas. Vi scias, ke mi ne povas agi alie, kaj ke mi abomenas la signon de mia rango, kiun sur la kapo mi portas en la tagoj, kiam mi devas montri min. Ĝi naŭzas min kvazaŭ tuko plena je menstrua sango, kaj neniam mi ĝin portas en la tagoj de mia kvieto. Via servantino ne manĝis de la tablo de Haman, kaj neniun festenon de la reĝo mi ĝuis nek trinkis el la oferata vino. De la tago, kiam oni kondukis min ĉi tien, ĝis hodiaŭ Via servantino trovis sian ĝojon nur en Vi, Sinjoro, Dio de Abraham. Ho Dio, Vi kiu havas povon super ĉio, aŭskultu la voĉon de la senesperuloj, savu nin el la mano de krimuloj, kaj savu min el mia timo.

Unua Responsorio


Kuraĝigu min, ho Vi, reĝo de la dioj kaj reganto super ĉiu regado. Metu feliĉan vorton en mian buŝon.

Kuraĝigu min, ho Vi, reĝo de la dioj kaj reganto super ĉiu regado. Metu feliĉan vorton en mian buŝon.

Donu al ni spacon de pentofaro. Ne silentigu la buŝon de tiuj, kiuj vin prikantas.

Metu feliĉan vorton en mian buŝon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kuraĝigu min, ho Vi, reĝo de la dioj kaj reganto super ĉiu regado. Metu feliĉan vorton en mian buŝon. – el Est 4, 17m-n; laŭ teksto el la Vulgato

Dua Legaĵo – Aŭgusteno


El la letero de la sankta episkopo Aŭgusteno al Proba

Nihil invenies quod in ista dominica non contineatur oratione.

Qui dicit, verbi gratia: Clarificare in omnibus gentibus, sicut clarificatus es in nobis, et: Prophetae tui fideles inveniantur, quid aliud dicit quam: Sanctificetur nomen tuum?

Qui dicit: Deus virtutum, converte nos, et ostende faciem tuam, et salvi erimus, quid aliud dicit quam: Veniat regnum tuum?

Qui dicit: Itinera mea dirige secundum verbum tuum, et ne dominetur mihi omnis iniquitas, quid aliud dicit quam: Fiat voluntas tua sicut in caelo et in terra?

Qui dicit: Paupertatem et divitias ne dederis mihi, quid aliud dicit quam: Panem nostrum cotidianum da nobis hodie?

Qui dicit: Memento, Domine, David et omnis mansuetudinis eius, aut: Domine, si feci istud, si est iniquitas in manibus meis, si reddidi retribuentibus mihi mala, quid aliud dicit quam: Dimitte nobis debita nostra, sicut et nos dimittimus debitoribus nostris?

Qui dicit: Erue me ab inimicis meis, Deus, et ab insurgentibus super me libera me, quid aliud dicit quam: Libera nos a malo?

Et si per omnia precationum sanctarum verba discurras, quantum existimo, nihil invenies quod in ista dominica non contineatur et concludat oratio. Unde liberum est aliis atque aliis verbis, eadem tamen in orando dicere, sed non esse debet liberum alia dicere.

Haec et pro nobis, et pro nostris, et pro alienis, atque ipsis inimicis sine fluctu dubitationis oranda sunt; quamvis alius pro isto, alius pro illo, sicut se habent propinquitates vel longinquitates necessitudinum, in corde orantis oriatur aut extollat affectus.

Habes, quantum arbitror, non solum qualis ores, verum etiam quid ores; non me docente, sed illo qui omnes nos docere dignatus est.

Beata vita quaerenda est, haec a Domino Deo petenda. Quid sit beatum esse, a multis multa sunt disputata; sed nos ad multos et ad multa ut quid imus? Breviter in Scriptura Dei veraciterque dictum est: Beatus populus cuius est Dominus Deus ipsius. In ipso populo ut simus atque ad eum contemplandum et cum eo sine fine vivendum pervenire possimus, finis praecepti est caritas de corde puro et conscientia bona et fide non ficta.

In eisdem tribus pro conscientia bona spes posita est. Fides ergo et spes et caritas ad Deum perducunt orantem, hoc est credentem, sperantem, desiderantem et quae petat a Domino in dominica oratione considerantem.


Originala teksto: Augustinus († 430): Epistola ad Probam, Ep. 130, 12, 22 - 13, 24; en: CSEL 44, 65-68

Dua Responsorio


Ho Eternulo, aŭskultu mian preĝon; kaj mia krio venu al Vi. Vi ne forpuŝos la petegon de la forlasitoj.

Ho Eternulo, aŭskultu mian preĝon; kaj mia krio venu al Vi. Vi ne forpuŝos la petegon de la forlasitoj.

Viaj oreloj atentu la voĉon de mia petego.

Vi ne forpuŝos la petegon de la forlasitoj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ho Eternulo, aŭskultu mian preĝon; kaj mia krio venu al Vi. Vi ne forpuŝos la petegon de la forlasitoj. – Psa 102, 2. kp. 18; el Psa 130,2

Preĝo


Ĉiopova, eterna Dio,
donu al ni sindonan kaj fidelan koron,
por ke ni povu servi al Vi kun fila kaj sincera spirito.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo