Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Sabato ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 26a Ordinara Semajno > Sabato


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Sabato

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Flp 4, 10-23


El la letero al la Filipianoj

Sed mi forte ĝojas en la Sinjoro, ke vi jam nun revivigis vian zorgon pri mi; vi ja estis zorgemaj, sed mankis al vi oportuna tempo. Tamen mi ne parolas rilate bezonon; ĉar mi lernis, en kia ajn stato mi estas, en tio esti kontenta. Mi scias humiliĝi, kaj mi scias ankaŭ esti en abundeco; ĉie kaj ĉiel mi lernis la sekreton pleniĝi kaj malsati, havi abundon kaj havi mankon. Mi ĉion povas fari en tiu, kiu min fortikigas.

Tamen vi bone agis, partoprenante kun mi en mia suferado. Kaj vi mem, Filipianoj, ankaŭ scias, ke en la komenco de la evangelio, kiam mi foriris el Makedonujo, neniu eklezio komunikiĝis kun mi rilate donadon kaj ricevadon, krom vi solaj; ĉar eĉ en Tesaloniko vi pli ol unufoje sendis ion por mia bezono. Mi ne deziras la donacon; sed mi deziras la frukton, kiu plimultiĝos por via profito. Sed mi havas ĉion, kaj estas en abundeco; mi jam pleniĝis, ricevinte per Epafrodito vian senditaĵon, agrablan odoraĵon, oferon akceptindan, kiu plaĉas al Dio. Kaj mia Dio satigos ĉian vian bezonon, laŭ Sia riĉo en gloro en Kristo Jesuo. Nun al nia Dio kaj Patro estu gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.

Salutu ĉiun sanktulon en Kristo Jesuo. La fratoj, kiuj estas kun mi, vin salutas. Ĉiuj sanktuloj vin salutas, precipe tiuj, kiuj estas el la domanaro de Cezaro.

La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo estu kun via spirito.

Unua Responsorio


Mi scias humiliĝi, kaj mi scias ankaŭ esti en abundeco; ĉie kaj ĉiel mi lernis la sekreton pleniĝi kaj malsati, havi abundon kaj havi mankon. Mi ĉion povas fari en tiu, kiu min fortikigas.

Mi scias humiliĝi, kaj mi scias ankaŭ esti en abundeco; ĉie kaj ĉiel mi lernis la sekreton pleniĝi kaj malsati, havi abundon kaj havi mankon. Mi ĉion povas fari en tiu, kiu min fortikigas.

Mi do plezuron havas en malfortaĵoj kaj en persekutoj, pro Kristo.

Mi ĉion povas fari en tiu, kiu min fortikigas.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi scias humiliĝi, kaj mi scias ankaŭ esti en abundeco; ĉie kaj ĉiel mi lernis la sekreton pleniĝi kaj malsati, havi abundon kaj havi mankon. Mi ĉion povas fari en tiu, kiu min fortikigas. – Flp 4, 12-13; el 2 Kor 12, 10

Dua Legaĵo – Gregorio el Nyssa


El la libro de la sankta episkopo Gregorio el Nyssa pri la kristana destino

Certa bonum certamen fidei

Si quae in Christo nova creatura, vetera transierunt. Ceterum novam creaturam appellavit Spiritus sancti inhabitationem, in puro et inculpato corde omnique malitia atque improbitate ac dedecore libero. Nam quando animus peccatum odio prosecutus fuerit ac se pro viribus virtutis administrationi tradiderit atque cum vita commutatus Spiritus in se gratiam acceperit, novus effectus est totus et reparatus atque instauratus. Quin etiam istud: Expurgate vetus fermentum, ut sitis nova conspersio. Et hoc quoque: Epulemur, non in fermento veteri, sed in azymis sinceritatis et veritatis. Haec, inquam, cum iis, quae de nova creatura dicta sunt, consonant.

Enimvero multos tentator animae nostrae laqueos tendit; infirmior autem est per se humana natura quam ut victoriam ex illo reportare possit. Idcirco etiam Apostolus armare nos iubet membra armis caelestibus: Induite, inquit, loricam iustitiae, et calceate pedes in praeparatione Evangelii pacis, et state succincti lumbos vestros in veritate. Videsne quot salutis modos Apostolus tibi subindicarit, qui ad unam vitam eandemque metam tendunt; in quibus facile vitae curriculum quod ad mandatorum Dei apicem spectat, expletur. In alio loco ipse Apostolus dicit: Per patientiam curramus ad propositum nobis certamen, aspicientes in auctorem fidei et consummatorem Iesum.

Quocirca opus est eum qui huius vitae res praeclaras plane despicit, et omnem mundanam gloriam abnegat, etiam cum vita animam propriam abnegare. Animae vero abnegatio est, voluntatem suam nusquam quaerere, sed Dei voluntatem, eaque veluti bona gubernatrice uti; deinde nihil nisi id quod commune est possidere. Sic namque expeditius erit, quod a praepositis iniunctum erit, cum iucunditate et spe alacriter perficere, ut servum Christi, et ad communem fratrum usum redemptum. Hoc enim vult etiam Dominus cum ait: Qui vult inter vos primus et magnus esse, omnium sit postremus et omnium servus.

Verum eiusmodi servitutem apud homines gratuitam esse oportet, et qui talis est, omnibus debet subici, ac veluti usurae debitor fratribus inservire. Etenim decet in praefectura constitutos, maiorem quidem quam alii laborem suscipere, submissius vero quam subditi se gerere, ac pro servi imagine exemplove vitam suam aliis exhibere, dum illud reputant depositum esse Dei, qui fidei suae commissi sunt.

Sic igitur praepositos oportet fratrum curam habere, ut probi tenerorum educatores puerorum, qui ipsis a parentibus traditi sunt. Si ita invicem affecti fueritis, cum subiecti, tum magistri, illi quidem cum gaudio iussis ac mandatis obtemperantes, hi vero cum voluptate fratres ad perfectum statum provehentes: et si honoribus invicem praeveniatis, angelorum in terris vitam degetis.


Originala teksto: Gregorius Nyssenus († post 394), De Instituto christiano; en: Patrologia Græca 46, 295-298

Dua Responsorio


Vi, fratoj, estas vokitaj al libereco; tamen ne uzu vian liberecon kiel pretekston por la karno, sed per amo servu unu la alian.

Vi, fratoj, estas vokitaj al libereco; tamen ne uzu vian liberecon kiel pretekston por la karno, sed per amo servu unu la alian.

Ne metu faligilon, ĉu por Judoj, aŭ por Grekoj, aŭ por la eklezio de Dio,

sed per amo servu unu la alian.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Vi, fratoj, estas vokitaj al libereco; tamen ne uzu vian liberecon kiel pretekston por la karno, sed per amo servu unu la alian. – Gal 5, 13; 1 Kor 10, 32

Preĝo


Vi montras, Dio, vian ĉiopovon precipe per via pardono kaj kompato:
surverŝu senĉese nin per via mizerikordo,
por ke ni, celante Viajn promesojn, atingu la eternan feliĉon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo