Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Mardo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 24a Ordinara Semajno > Mardo


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Mardo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Jeĥ 8, 1-6. 16 - 9, 11


El la libro Jeĥezkel

En la sesa jaro, en la kvina tago de la sesa monato, mi sidis en mia domo, kaj la plejaĝuloj de Jehuda sidis antaŭ mi; kaj falis sur min la mano de la Sinjoro, la Eternulo. Kaj mi vidis, jen estas bildo, kiu aspektas kiel fajro; de la bildo de liaj lumboj malsupren estis fajro, kaj supre de liaj lumboj estis hela brilo, tre hela lumo. Kaj li etendis la bildon de mano, kaj kaptis min je la bukloj de mia kapo; kaj la spirito ekportis min inter la tero kaj la ĉielo, kaj venigis min en Dia vizio en Jerusalemon, al la enirejo de la interna pordego, turnita al nordo, kie staris statuo de koleriga ĵaluzo. Kaj jen tie estas la majesto de Dio de Izrael, simile al la vizio, kiun mi vidis en la valo. Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, levu viajn okulojn en la direkto al nordo! Kaj mi levis miajn okulojn en la direkto al nordo, kaj jen norde de la pordego de la altaro, ĉe la enirejo, staras tiu statuo de ĵaluzo. Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, ĉu vi vidas, kion ili faras? la grandajn abomenindaĵojn, kiujn la domo de Izrael faras ĉi tie, por malproksimigi Min de Mia sanktejo? sed vi ankoraŭ denove vidos grandajn abomenindaĵojn.

Kaj Li venigis min en la internan korton de la domo de la Eternulo, kaj jen ĉe la enirejo de la templo de la Eternulo, inter la portiko kaj la altaro, staras ĉirkaŭ dudek kvin homoj, kun la dorso al la templo de la Eternulo kaj kun la vizaĝo al la oriento, kaj adorkliniĝas orienten, al la suno. Kaj Li diris al mi: Ĉu vi vidas, ho filo de homo? ĉu ne sufiĉas al la domo de Jehuda, ke ili faras la abomenindaĵojn, kiujn ili faras ĉi tie? ili ankoraŭ plenigis la landon per perforteco, kaj ripete kolerigas Min; kaj jen ili direktas la vergon al sia vizaĝo. Tial Mi ankaŭ agos en kolero; ne indulgos Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; eĉ se ili krios al Miaj oreloj per laŭta voĉo, Mi ne aŭskultos ilin.

Kaj Li vokis al miaj oreloj per laŭta voĉo, dirante: Alproksimiĝu la punantoj de la urbo, kaj ĉiu havu en sia mano sian pereigilon. Kaj jen ses homoj venis per la vojo de la supra pordego, kiu estas turnita norden, kaj ĉiu havis en la mano sian detruilon, kaj inter ili estis unu vestita per tolo, kaj li havis skribilon ĉe siaj lumboj. Ili venis, kaj stariĝis apud la kupra altaro. Kaj la majesto de Dio de Izrael leviĝis de la kerubo, sur kiu ĝi estis, al la sojlo de la domo. Kaj Li alvokis la homon, kiu estis vestita per tolo kaj havis skribilon ĉe siaj lumboj. Kaj la Eternulo diris al li: Trairu la urbon Jerusalem, kaj marku per litero Tav la fruntojn de tiuj homoj, kiuj ĝemas kaj malĝojas pri ĉiuj abomenindaĵoj, kiuj estas farataj en la urbo. Kaj al la aliaj Li diris tiel, ke mi povis aŭdi: Iru tra la urbo post li, kaj frapu; via okulo ne indulgu, kaj vi ne kompatu. Maljunulon, junulon, junulinon, infanojn, kaj virinojn eksterme mortigu; sed ĉiun homon, sur kiu estas la litero Tav, ne tuŝu; kaj komencu de Mia sanktejo. Kaj ili komencis de la maljunaj homoj, kiuj estis antaŭ la domo. Kaj Li diris al ili: Malpurigu la domon, kaj plenigu la kortojn per mortigitoj; eliru! Kaj ili eliris, kaj komencis frapadi en la urbo.

Kiam ili finis la mortigadon kaj mi restis, tiam mi ĵetis min vizaĝaltere, ekkriis, kaj diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo! ĉu Vi ekstermos la tutan restaĵon de Izrael, elverŝante Vian koleron sur Jerusalemon? Kaj Li diris al mi: La malpieco de la domo de Izrael kaj de Jehuda estas tre, tre granda, kaj la lando estas plena de sango, kaj la urbo estas plena de maljusteco; ĉar ili diras: La Eternulo forlasis la landon, kaj la Eternulo ne vidas. Tial ankaŭ Miaflanke Mia okulo ne indulgos, kaj Mi ne kompatos; ilian agadon Mi metos sur ilian kapon. Kaj jen la viro, kiu estis vestita per tolo kaj havis skribilon ĉe siaj lumboj, alportis respondon, dirante: Mi faris tion, kion Vi ordonis al mi.

Unua Responsorio


Kiam do vi vidos la abomenindaĵon de dezerteco starantan sur la sankta loko, tiam estos granda aflikto. Kaj se tiuj tagoj ne estus mallongigitaj, neniu karno estus savita. Sed pro la elektitoj tiuj tagoj estos mallongigitaj.

Kiam do vi vidos la abomenindaĵon de dezerteco starantan sur la sankta loko, tiam estos granda aflikto. Kaj se tiuj tagoj ne estus mallongigitaj, neniu karno estus savita. Sed pro la elektitoj tiuj tagoj estos mallongigitaj.

Ne difektu la teron, nek la maron, nek la arbojn, antaŭ ol ni sigelos sur iliaj fruntoj la servistojn de nia Dio.

Pro la elektitoj tiuj tagoj estos mallongigitaj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kiam do vi vidos la abomenindaĵon de dezerteco starantan sur la sankta loko, tiam estos granda aflikto. Kaj se tiuj tagoj ne estus mallongigitaj, neniu karno estus savita. Sed pro la elektitoj tiuj tagoj estos mallongigitaj. – el Mat 24, 15.21-22; 8, 10; el Luk 1, 30-31

Dua Legaĵo – Aŭgusteno


El la prediko de la sankta episkopo Aŭgusteno pri la paŝtistoj

Exemplum Pauli

Cum esset Paulus quodam tempore in magna indigentia, vinctus in confessione veritatis, missum est illi a fratribus unde necessitati et indigentiae eius ministraretur. Respondit autem illis gratias agens et dicit: Bene fecistis communicare necessitatibus meis. Ego enim didici in quibus sum sufficiens esse. Scio et abundare, novi et penuriam pati. Omnia possum in eo qui me confortat. Verumtamen vos bene fecistis usibus meis mittere.

Sed ut ostenderet, in eo quod illi bene fecerunt, quid ipse quaereret, ne inter illos esset, qui se ipsos pascunt non oves, non tam suae gaudet subventum esse necessitati, quam illorum gratulatur fecunditati. Quid ergo ibi quaerebat? Non quia quaero, inquit, datum, sed requiro fructum. Non ut ego, inquit, explear, sed ne vos inanes remaneatis.

Qui ergo non possunt facere quod Paulus, ut manibus suis se transigant, accipiant de lacte ovium, sustentent suam necessitatem, sed non neglegant ovium infirmitatem. Non hoc ibi quaerant tamquam commodum suum, ut ex necessitate penuriae suae videantur annuntiare Evangelium, sed hominibus illuminandis parent lucem verbi veritatis. Sunt enim tamquam lucernae, sicut dictum est: Sint lumbi vestri accincti et lucernae ardentes; et: Nemo accendit lucernam et ponit eam sub modio, sed super candelabrum, ut luceat omnibus qui in domo sunt: sic luceat lumen vestrum coram hominibus, ut videant bona opera vestra, et glorificent Patrem vestrum qui in caelis est.

Si ergo tibi lucerna accenderetur in domo, nonne adiceres oleum, ne exstingueretur? Porro si lucerna, accepto oleo, non luceret, non erat plane digna quae in candelabro poneretur, sed quae continuo frangeretur. Unde ergo vivitur, est necessitatis accipere, est caritatis praebere. Non tamquam venale sit Evangelium, ut illud sit pretium eius quod sumunt qui annuntiant unde vivant. Si enim sic vendunt, magnam rem vili vendunt. Accipiant sustentationem necessitatis a populo, mercedem dispensationis a Domino. Non enim est idoneus populus reddere mercedem illis, qui sibi in caritate Evangelii serviunt. Non exspectant illi mercedem, nisi unde et isti salutem.

Quid autem istis increpatur, unde arguuntur? Quia cum lac sumerent et lanis se tegerent, oves neglegebant. Sua ergo tantum quaerebant, non quae Iesu Christi.


Originala teksto: Augustinus († 430): De pastoribus, Sermo 46, 4-5; en: CCL 41, 531-533

Dua Responsorio


Mi celas ne viajn, sed vin; ĉar devus provizi ne la idoj por la gepatroj, sed la gepatroj por la idoj. Plej ĝoje mi elspezos, kaj mi elspeziĝos por viaj animoj.

Mi celas ne viajn, sed vin; ĉar devus provizi ne la idoj por la gepatroj, sed la gepatroj por la idoj. Plej ĝoje mi elspezos, kaj mi elspeziĝos por viaj animoj.

Eĉ se mi estas elverŝata sur la oferon kaj servon de via fido, mi ĝojas,

kaj mi elspeziĝos por viaj animoj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi celas ne viajn, sed vin; ĉar devus provizi ne la idoj por la gepatroj, sed la gepatroj por la idoj. Plej ĝoje mi elspezos, kaj mi elspeziĝos por viaj animoj. – el 2 Kor 12, 14-15; el Flp 2, 17

Preĝo


Dio, kiu ĉion kreis kaj regas,
donu al ni la gracon, ke ni spertu la efikon de via mizerikordo,
kaj ke ni plene dediĉu nin por servo al Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo