Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Sabato ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 23a Ordinara Semajno > Sabato


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Sabato

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Lam 5, 1-22


El la libro Lamentado (Plorkantoj)

Rememoru, ho Eternulo, kio fariĝis al ni;
Rigardu kaj vidu nian malhonoron!

Nia heredaĵo transiris al fremduloj,
Niaj domoj al aligentuloj.

Ni fariĝis orfoj senpatraj,
Niaj patrinoj estas kiel vidvinoj.

Nian akvon ni trinkas pro mono;
Nian lignon ni ricevas nur pro pago.

Oni pelas nin je nia kolo;
Ni laciĝis, sed oni ne permesas al ni ripozi.

Al Egiptujo ni etendis la manon,
Al Asirio, por satiĝi per pano.

Niaj patroj pekis, sed ili jam ne ekzistas;
Kaj ni devas suferi pro iliaj malbonagoj.

Sklavoj regas super ni;
Kaj neniu liberigas nin el iliaj manoj.

Kun danĝero por nia vivo ni akiras nian panon,
Pro la glavo en la dezerto.

Nia haŭto varmegiĝis kiel forno,
Pro la kruela malsato.

La virinojn en Cion ili senhonorigis,
La virgulinojn en la urboj de Judujo.

La princoj estas pendigitaj je siaj manoj;
La maljunulojn oni ne respektis.

La junuloj devas porti muelŝtonojn;
La knaboj falas sub la lignoŝarĝoj.

La maljunuloj jam ne sidas ĉe la pordegoj,
La junuloj jam ne kantas.

Malaperis la gajeco de nia koro;
Niaj dancrondoj aliformiĝis en funebron.

Defalis la krono de nia kapo;
Ho ve al ni, ke ni pekis!

Pro tio senfortiĝis nia koro,
Pro tio senlumiĝis niaj okuloj:

Pro la monto Cion, ke ĝi fariĝis dezerta,
Ke vulpoj vagas sur ĝi.

Sed Vi, ho Eternulo, kiu restas eterne
Kaj kies trono staras de generacio al generacio,

Kial Vi forgesis nin kvazaŭ por eterne,
Forlasis nin por longa tempo?

Reirigu nin, ho Eternulo, al Vi, ke ni revenu;
Renovigu niajn tagojn kiel en la tempo antaŭa.

Ĉar ĉu Vi nin tute forpuŝis?
Vi tre forte ekkoleris kontraŭ ni.

Unua Responsorio


Sed Vi, ho Eternulo, kiu restas eterne; kial Vi forgesis nin kvazaŭ por ĉiam? Reirigu nin, ho Eternulo, al Vi, ke ni revenu.

Sed Vi, ho Eternulo, kiu restas eterne; kial Vi forgesis nin kvazaŭ por ĉiam? Reirigu nin, ho Eternulo, al Vi, ke ni revenu.

Sinjoro, savu; ni pereas.

Reirigu nin, ho Eternulo, al Vi, ke ni revenu.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Sed Vi, ho Eternulo, kiu restas eterne; kial Vi forgesis nin kvazaŭ por ĉiam? Reirigu nin, ho Eternulo, al Vi, ke ni revenu. – el Lam 5, 19-21; el Mat 8, 25

Dua Legaĵo – Atanazio


El la parolado de la sankta episkopo Atanazio pri la enkarniĝo de la Vorto

Innova dies nostros sicut a principio.

Optimi Patris Deus Verbum in corruptionem abeuntem hominum naturam non dereliquit: sed mortem, in quam illi incurrerant, proprio oblato corpore, delevit, illorumque neglegentiam sua doctrina emendavit, et omnia, quae hominum erant, sua virtute ac potentia instauravit.

Haec autem theologorum Salvatoris discipulorum auctoritate confirmare poterit quisquis illorum scripta legerit, ubi aiunt: Caritas enim Christi urget nos, aestimantes hoc, quoniam si unus pro omnibus mortuus est, ergo omnes mortui sunt: et pro omnibus mortuus est, ut nos non amplius nobis vivamus, sed ei qui pro nobis mortuus est et e mortuis resurrexit, Domino nostro Iesu Christo. Et iterum: Eum autem, qui modico quam angeli minoratus est, videmus Iesum, propter passionem mortis, gloria et honore coronatum, ut gratia Dei pro omnibus gustaret mortem. Postea idem rationem affert cur non oportuerit alium, quam Deum Verbum, hominem fieri: Decebat enim eum, inquit, propter quem omnia et per quem omnia, qui multos filios in gloriam addŭerat, auctorem salutis eorum per passionem consummare. Quibus quidem verbis significat non alterius fuisse homines ab exorta corruptione revocare, quam Dei Verbi, a quo ab initio creati erant.

Quod autem idcirco ipsum Verbum sibi corpus accepit, ut victima pro similibus corporibus fieret, iidem quoque hoc modo declarant: Quia ergo pueri communicaverunt carni et sanguini, et ipse similiter participavit eisdem, ut per mortem destrueret eum qui habebat mortis imperium, id est diabolum, et liberaret eos, qui timore mortis per totam vitam obnoxii erant servituti. Siquidem proprium corpus immolando, legi adversum nos latae finem imposuit, et vitae principium, spe resurgendi data, nobis innovavit.

Quia enim mors ex hominibus vires in homines acceperat, hinc per Deum Verbum hominibus factum, mortis solutio et vitae resurrectio facta est, uti vir Christo plenus ait: Quoniam enim per hominem mors, et per hominem resurrectio mortuorum. Nam, sicut in Adam omnes moriuntur, ita et in Christo omnes vivificabuntur, et cetera quae sequuntur. Non enim iam damnandi morimur, sed tamquam a mortuis excitandi communem omnium resurrectionem exspectamus, quam nimirum propriis temporibus eius auctor et largitor Deus exhibiturus est.


Originala teksto: Athanasius († 373): Oratio de incarnatione Verbi, 10; en: Patrologia Græca 25, 111-114

Dua Responsorio


Ĉiuj pekis kaj maltrafis la gloron de Dio; pravigite donace de Lia graco, per la elaĉeto, kiu estas en Kristo Jesuo; kiun Dio antaŭdifinis kiel repacigilon per fido en lia sango.

Ĉiuj pekis kaj maltrafis la gloron de Dio; pravigite donace de Lia graco, per la elaĉeto, kiu estas en Kristo Jesuo; kiun Dio antaŭdifinis kiel repacigilon per fido en lia sango.

Kiel en Adam ĉiuj mortas, tiel same ankaŭ en Kristo ĉiuj estos vivigitaj;

kiun Dio antaŭdifinis kiel repacigilon per fido en lia sango.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ĉiuj pekis kaj maltrafis la gloron de Dio; pravigite donace de Lia graco, per la elaĉeto, kiu estas en Kristo Jesuo; kiun Dio antaŭdifinis kiel repacigilon per fido en lia sango. – el Rom 3, 23-25; 1 Kor 15, 22

Preĝo


Dio, kiu elaĉetis la homojn kaj proponis al ili fariĝi adoptaj gefiloj,
rigardu korfavore tiun familion, kiu fidas je Kristo,
kaj donu al ĝi la veran liberecon en la ĉiela regno.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo