Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Vendredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 23a Ordinara Semajno > Vendredo


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Vendredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Lam 3, 1-33


El la libro Lamentado (Plorkantoj)

(Alef) Mi estas la viro, kiu spertis suferon sub la vergo de Lia kolero.
Min Li kondukis kaj irigis en mallumon, ne en lumon.
Nur sur min Li turnas Sian manon ĉiutage denove.

(Bet) Li maljunigis mian karnon kaj haŭton, rompis miajn ostojn.
Li konstruis ĉirkaŭ mi, ĉirkaŭis min per maldolĉaĵoj kaj malfacilaĵoj.
En mallumon Li lokis min, kiel porĉiamajn mortintojn.

(Gimel) Li ĉirkaŭbaris min, ke mi ne povu eliri; Li ligis min per pezaj ĉenoj.
Kvankam mi krias kaj vokas, Li kovras Siajn orelojn antaŭ mia preĝo.
Li baris miajn vojojn per hakitaj ŝtonoj; Li kurbigis miajn vojetojn.

(Dalet) Li estas por mi kiel urso en embusko, kiel leono en kaŝita loko.
Li depuŝis min de miaj vojoj, kaj disŝiris min; Li faris min objekto de teruro.
Li streĉis Sian pafarkon, kaj starigis min kiel celon por Siaj sagoj.

(He) En miajn renojn Li pafis la filojn de Sia sagujo.
Mi fariĝis mokataĵo por mia tuta popolo, ilia ĉiutaga rekantaĵo.
Li satigis min per maldolĉaĵo, trinkoplenigis min per vermuto.

(Vav) Li disrompis miajn dentojn en malgrandajn pecojn, Li enpuŝis min en cindron.
Mia animo estas forpuŝita for de paco; bonstaton mi forgesis.
Kaj mi diris: Pereis mia forto kaj mia espero al la Eternulo.

(Zain) La memoro pri mia mizero kaj miaj suferoj estas vermuto kaj galo.
Konstante rememorante tion, senfortiĝas en mi mia animo.
Sed tion mi respondas al mia koro, kaj tial mi esperas:

(Ĥet) Ĝi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; ĉar Lia kompatemeco ne finiĝis,
Sed ĉiumatene ĝi renoviĝas; granda estas Via fideleco.
Mia parto estas la Eternulo, diras mia animo; tial mi esperas al Li.

(Tet) La Eternulo estas bona por tiuj, kiuj esperas al Li, por la animo, kiu serĉas Lin.
Bone estas esperi pacience helpon de la Eternulo.
Bone estas al la homo, kiu portas jugon en sia juneco;

(Jod) Li sidas solece kaj silentas, kiam li estas ŝarĝita;
Li metas sian buŝon en polvon, kredante, ke ekzistas espero;
Li donas sian vangon al tiu, kiu lin batas; li satigas sin per malhonoro.

(Kaf) Ĉar ne por eterne forlasas la Sinjoro;
Se Li iun suferigas, Li ankaŭ kompatas pro Sia granda favorkoreco;
Ĉar ne el Sia koro Li sendas mizeron kaj suferon al la homoj.

Unua Responsorio


Senkaŭze ĉasas min kiel birdon miaj malamikoj, kaj mi diris: Mi tute pereis. Vi aŭdis mian voĉon. Vi diris: Ne timu. Vi, ho Sinjoro, defendis mian juĝaferon; Vi liberigis mian vivon.

Senkaŭze ĉasas min kiel birdon miaj malamikoj, kaj mi diris: Mi tute pereis. Vi aŭdis mian voĉon. Vi diris: Ne timu. Vi, ho Sinjoro, defendis mian juĝaferon; Vi liberigis mian vivon.

Mi estas preta ne nur esti ligita, sed ankaŭ morti pro la nomo de la Sinjoro Jesuo.

Vi diris: Ne timu. Vi, ho Sinjoro, defendis mian juĝaferon; Vi liberigis mian vivon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Senkaŭze ĉasas min kiel birdon miaj malamikoj, kaj mi diris: Mi tute pereis. Vi aŭdis mian voĉon. Vi diris: Ne timu. Vi, ho Sinjoro, defendis mian juĝaferon; Vi liberigis mian vivon. – el Lam 3, 52.54.56-58; el Ago 21, 13

Dua Legaĵo – Isaak el Stella


El prediko de la beata abato Isaak el Stella

Nihil vult Christus sine Ecclesia dimittere.

Duo sunt, quae soli Deo conveniunt: honor confessionis et potestas remissionis. Exhibenda est a nobis illi confessio; exspectanda ab illo nobis remissio. Solius enim Dei est peccata dimittere: et ideo illi confitendum est. Sed cum desponsasset sibi infirmam omnipotens, humilem excelsus, ancillam fecit reginam: quae retro erat sub pedibus, assumpsit ad latus. De latere enim eius exiit, unde eam sibi subarrhavit. Et sicut Patris omnia Filii sunt, et quae Filii Patris, cum sint naturaliter unum: sic omnia sua dedit sponsus sponsae, et omnia sponsae communicavit sibi sponsus, quam cum semetipso et Patre fecit etiam unum. Volo, inquit Filius Patri, pro sponsa interpellans, ut, sicut ego et tu unum sumus, ita et isti unum sint nobiscum.

Sponsus itaque cum Patre unum, cum sponsa unus, quod in sponsa repperit alienum, abstulit, affigens cruci, ubi peccata eius pertulit super lignum abstulitque per lignum. Quod naturale ac proprium, assumpsit et induit; quod ipsius sui proprium ac divinum, contulit. Abstulit enim diabolicum, assumpsit humanum, contulit divinum, ut omnia sponsae sint sponsi; propter quod dicat qui peccatum non fecit, nec in eius ore inventus est dolus: Miserere mei, Domine, quoniam infirmus sum; ut qui eius habet infirmitatem, habeat et planctum, sintque omnia sponsi sponsae. Unde honor confessionis et potestas remissionis: propter quod dici debeat: Vade, ostende te sacerdoti.

Nihil ergo potest Ecclesia sine Christo dimittere; nihil vult Christus sine Ecclesia dimittere. Nihil potest Ecclesia, nisi paenitenti, id est quem Christus tetigit, dimittere; nihil vult Christus Ecclesiam contemnenti dimissum servare. Quod ergo Deus coniunxit, homo non separet. Ego dico, sacramentum hoc magnum in Christo et in Ecclesia.

Noli ergo caput corpori subtrahere, ut nusquam sit totus Christus: neque enim totus Christus sine Ecclesia usquam, sicut tota Ecclesia sine Christo nusquam. Totus enim et integer Christus caput et corpus: propter quod dicit: Nemo ascendit in caelum, nisi Filius hominis, qui est in caelo. Iste est solus homo, qui peccata dimittit.


Originala teksto: Isaac de Stella († 1169): Sermo 11; en: Patrologia Latina 194, 1728-1729

Dua Responsorio


Mi preĝas por ili, por ke ili ĉiuj estu unu; kiel Vi, Patro, estas en mi, kaj mi en Vi. Kaj la gloron, kiun Vi donis al mi, mi donis al ili; por ke ili estu unu tiel same, kiel ni estas unu.

Mi preĝas por ili, por ke ili ĉiuj estu unu; kiel Vi, Patro, estas en mi, kaj mi en Vi. Kaj la gloron, kiun Vi donis al mi, mi donis al ili; por ke ili estu unu tiel same, kiel ni estas unu.

Kiel Vi min sendis en la mondon, tiel ankaŭ mi ilin sendis en la mondon;

por ke ili estu unu tiel same, kiel ni estas unu.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi preĝas por ili, por ke ili ĉiuj estu unu; kiel Vi, Patro, estas en mi, kaj mi en Vi. Kaj la gloron, kiun Vi donis al mi, mi donis al ili; por ke ili estu unu tiel same, kiel ni estas unu. – el Joh 17, 20-22.18

Preĝo


Dio, kiu elaĉetis la homojn kaj proponis al ili fariĝi adoptaj gefiloj,
rigardu korfavore tiun familion, kiu fidas je Kristo,
kaj donu al ĝi la veran liberecon en la ĉiela regno.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo