Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Ĵaŭdo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 21a Ordinara Semajno > Ĵaŭdo


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Ĵaŭdo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Jer 3, 1-5.19 - 4, 4


El la libro Jeremia

Oni diras: Se viro forigas sian edzinon, kaj ŝi foriras de li kaj edziniĝas kun alia viro, ĉu li tiam povas reveni al ŝi denove? ĉu ne malpuriĝus per tio tiu lando? Kaj vi malĉastis kun multaj amantoj; tamen revenu al Mi, diras la Eternulo. Levu viajn okulojn al la altaĵoj, kaj rigardu; kie vi ne adultis? Ĉe la vojoj vi sidis por ili, kiel Arabo en la dezerto, kaj vi malpurigis la landon per via malĉastado kaj malbonagoj. Pro tio estas retenitaj la pluvoj, kaj la printempa pluvo ne aperis; sed vi havas frunton de malĉastistino, vi ne plu volas honti. Tamen vi kriis al Mi: Mia patro, Vi, gvidinto de mia juneco! ĉu Vi koleros eterne kaj konservos la koleron por ĉiam? Tiel vi parolas, kaj tamen vi faras malbonon kaj kontraŭstaras.

Mi diris: Kiamaniere Mi alkalkulos vin al la filoj, kaj donos al vi la ĉarman landon, la plej belan heredaĵon inter multe da popoloj? Kaj Mi diris: Vi nomos Min patro, kaj vi ne fordeturnos vin de Mi. Sed kiel virino, kiu perfidis sian amanton, tiel vi perfidis Min, ho domo de Izrael, diras la Eternulo. Voĉo estas aŭdata sur la altaĵoj, plenda plorado de la filoj de Izrael, ĉar ili malvirtigis sian vojon, forgesis la Eternulon, sian Dion. Revenu, defalintaj infanoj; Mi resanigos vian defalon. Jen ni venis al Vi, ĉar Vi estas la Eternulo, nia Dio. Vere, mensogo estis en la altaĵoj, en la multo da montoj; nur en la Eternulo, nia Dio, estas la savo de Izrael. La hontindaĵo formanĝis la penadon de niaj patroj de post nia juneco: iliajn ŝafojn, iliajn bovojn, iliajn filojn, kaj iliajn filinojn. Ni kuŝu en nia abomenindaĵo, kaj nia hontindaĵo nin kovru; ĉar kontraŭ la Eternulo, nia Dio, ni pekis, ni kaj niaj patroj, de nia juneco ĝis la nuna tago, kaj ni ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo, nia Dio.

Se vi volas rekonverti vin, ho Izrael, diras la Eternulo, rekonvertu vin al Mi; kaj se vi forigos viajn abomenindaĵojn de antaŭ Mia vizaĝo, kaj ne plu vagados, kaj se vi en vero, bonordo, kaj pieco ĵuros: Kiel la Eternulo vivas, tiam ankaŭ la popoloj benos sin per Li kaj gloros sin per Li. Ĉar tiele diras la Eternulo al la viroj de Judujo kaj al Jerusalem: Plugu al vi novan plugokampon, kaj ne semu inter dornaĵo. Cirkumcidu vin al la Eternulo kaj forigu la prepucion de via koro, ho viroj de Judujo kaj loĝantoj de Jerusalem, por ke Mia kolero ne eliru kiel fajro kaj ne brulu pro viaj malbonagoj tiel, ke neniu ĝin estingos.

Unua Responsorio


Se niaj malbonagoj akuzas nin, ho Eternulo, tiam agu pro Via nomo. Ĉar granda estas nia perfido, ni pekis antaŭ Vi.

Se niaj malbonagoj akuzas nin, ho Eternulo, tiam agu pro Via nomo. Ĉar granda estas nia perfido, ni pekis antaŭ Vi.

Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn, kiu povus stari, ho mia Sinjoro?

Ĉar granda estas nia perfido, ni pekis antaŭ Vi.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Se niaj malbonagoj akuzas nin, ho Eternulo, tiam agu pro Via nomo. Ĉar granda estas nia perfido, ni pekis antaŭ Vi. – Jer 14, 7; Psa 130, 3

Dua Legaĵo – Kolumbano el Iona


El la instrukcioj de la sankta abato Kolumbano el Iona pri Kristo, la fonto de la vivo

Tu es, Deus, omnia nostra

Fratres, vocationem sequamur, qua ad vitae fontem vocamur a vita, qui est fons non solum aquae vivae, sed et fons aeternae vitae, fons lucis idem et fons luminis; ab illo enim haec omnia sunt, sapientia et vita, lŭ aeterna. Auctor vitae fons vitae est, lucis creator fons luminis est; et ideo contemptis his quae videntur, transcenso saeculo in superioribus caelorum, fontem luminis, fontem vitae, fontem aquae vivae ut rationabiles et sagacissimi pisces quaeramus, ut ibi bibamus aquam vivam et salientem in vitam aeternam.

Utinam me illuc dignares adsciscere ad illum fontem, Deus misericors, pie Domine, ut ibi et ego cum sitientibus tuis vivam undam vivi fontis aquae vivae biberem, cuius nimia dulcedine delectatus sursum semper ei haererem et dicerem: «Quam dulcis est fons aquae vivae, cuius non deficit aqua saliens in vitam aeternam!».

O Domine, tu es ipse iste fons semper et semper desiderandus, semper licet et semper hauriendus. Nobis semper da, Domine Christe, hanc aquam, ut sit in nobis quoque fons aquae vivae et salientis in vitam aeternam. Magna quidem posco, quis nesciat? Sed tu, rex gloriae, magna donare nosti et magna promisisti; nihil te maius, et te nobis donasti, te pro nobis dedisti.

Unde te rogamus, ut sciamus quod amamus, quia nihil aliud praeter te nobis dari postulamus; tu es enim omnia nostra, vita nostra, lŭ nostra, salus nostra, cibus noster, potus noster, Deus noster. Inspira corda nostra, rogo, Iesu noster, illa tui Spiritus aura, et vulnera nostras tua caritate animas, ut possit uniuscuiusque nostrum anima in veritate dicere: Indica mihi quem dilexit anima mea, quoniam vulnerata caritate ego sum.

Opto illa vulnera in me sint, Domine. Beata talis anima, quae caritate sic vulneratur; talis fontem quaerit, talis bibit, semper tamen sitit bibendo, semper haurit desiderando, quae semper bibit sitiendo; sic semper quaerit amando, quae sanatur vulnerando; quo salutari vulnere animae nostrae interiora Deus et Dominus noster Iesus Christus, pius ille salutarisque medicus, vulnerare dignetur, cui cum Patre et cum Spiritu Sancto unitas est in saecula saeculorum. Amen.


Originala teksto: Columbanus (Columba Hiensis, Colum Cille, Colm Cille, † 597): Instructio 13, De Christo fonte vitae, 2-3; en: Opera, Dublin, 1957, pp. 118-120

Dua Responsorio


Kiu trinkos el la akvo, kiun mi donos al li, tiu neniam soifos. La akvo, kiun mi donos al li, fariĝos en li fonto de akvo, ŝprucanta supren por eterna vivo.

Kiu trinkos el la akvo, kiun mi donos al li, tiu neniam soifos. La akvo, kiun mi donos al li, fariĝos en li fonto de akvo, ŝprucanta supren por eterna vivo.

Sinjoro, donu al mi ĉi tiun akvon, por ke mi ne plu soifu.

La akvo, kiun mi donos al li, fariĝos en li fonto de akvo, ŝprucanta supren por eterna vivo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kiu trinkos el la akvo, kiun mi donos al li, tiu neniam soifos. La akvo, kiun mi donos al li, fariĝos en li fonto de akvo, ŝprucanta supren por eterna vivo. – el Joh 4, 14-15

Preĝo


Dio, kiu kunigas laŭ unu volo la korojn de Viaj kredantoj,
ebligu, ke ili amu tion, kion Vi ordonas, kaj deziru tion, kion Vi promesas;
por ke inter la ŝanĝiĝemaj okazaĵoj de la mondo, niaj koroj celu tien, kie estas la vera ĝojo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo