Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Mardo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 21a Ordinara Semajno > Mardo


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Mardo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Jer 1, 1-19


Komenciĝas la libro Jeremia.

Paroloj de Jeremia, filo de Ĥilkija, el la pastroj, kiuj estis en Anatot, en la lando de Benjamen; al kiu aperis la vorto de la Eternulo en la tempo de Joŝija, filo de Amon, reĝo de Judujo, en la dek-tria jaro de lia reĝado, kaj poste en la tempo de Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo, ĝis la fino de la dek-unua jaro de Cidkija, filo de Joŝija, reĝo de Judujo, ĝis la forkonduko de la Jerusalemanoj en la kvina monato.

Aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante: Antaŭ ol Mi formis vin en la utero, Mi vin konis, kaj antaŭ ol vi eliris el la ventro, Mi vin sanktigis, Mi faris vin profeto por la popoloj.

Mi diris: Ho ve, Sinjoro, ho Eternulo! mi ne povoscias paroli, ĉar mi estas juna.

Sed la Eternulo diris al mi: Ne diru, ke vi estas juna; sed ĉien, kien Mi sendos vin, iru, kaj ĉion, kion Mi ordonos al vi, parolu. Ne timu ilin; ĉar Mi estas kun vi, por savi vin, diras la Eternulo.

Kaj la Eternulo etendis Sian manon kaj ektuŝis mian buŝon, kaj la Eternulo diris al mi: Jen Mi enmetis Miajn vortojn en vian buŝon. Vidu, Mi starigas vin hodiaŭ super la popoloj kaj super la regnoj, por elŝiri, rompi, pereigi, kaj detrui, por konstrui kaj planti.

Kaj aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante: Kion vi vidas, Jeremia? Kaj mi diris: Mi vidas bastonon maldormantan. Kaj la Eternulo diris al mi: Vi vidis bone; ĉar Mi maldormos pri Mia vorto, por plenumi ĝin.

Kaj duafoje aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante: Kion vi vidas? Kaj mi diris: Mi vidas flame bolantan poton, kaj ĝi rigardas de norde. Kaj la Eternulo diris al mi: De norde venos la malfeliĉo sur ĉiujn loĝantojn de la lando. Ĉar jen Mi alvokos ĉiujn gentojn de la nordaj regnoj, diras la Eternulo, kaj ili venos kaj starigos ĉiu sian tronon antaŭ la pordegoj de Jerusalem kaj ĉirkaŭ ĝiaj muregoj kaj antaŭ ĉiuj urboj de Judujo. Kaj Mi eldiros Mian verdikton pri ili pro ĉiuj iliaj malbonagoj, pro tio, ke ili forlasis Min kaj incensis al aliaj dioj kaj adorkliniĝis antaŭ la faritaĵo de siaj manoj. Kaj vi zonu viajn lumbojn, leviĝu, kaj diru al ili ĉion, kion Mi ordonas al vi; ne tremu antaŭ ili, por ke Mi ne tremigu vin antaŭ ili. Jen Mi faras vin hodiaŭ fortikigita urbo, fera kolono, kaj kupraj muroj en la tuta lando, kontraŭ la reĝoj de Judujo, kontraŭ ĝiaj princoj, kontraŭ ĝiaj pastroj, kaj kontraŭ la popolo de la lando. Ili batalos kontraŭ vi, sed ne venkos vin; ĉar Mi estas kun vi, diras la Eternulo, por savi vin.

Unua Responsorio


Antaŭ ol Mi formis vin en la utero, Mi vin konis, kaj antaŭ ol vi eliris el la ventro, Mi vin sanktigis. Jen Mi enmetis Miajn vortojn en vian buŝon.

Antaŭ ol Mi formis vin en la utero, Mi vin konis, kaj antaŭ ol vi eliris el la ventro, Mi vin sanktigis. Jen Mi enmetis Miajn vortojn en vian buŝon.

Mi, la Eternulo, alvokis vin por la vero, kaj faros vin interligo por la popolo, lumo por la nacioj.

Jen Mi enmetis Miajn vortojn en vian buŝon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Antaŭ ol Mi formis vin en la utero, Mi vin konis, kaj antaŭ ol vi eliris el la ventro, Mi vin sanktigis. Jen Mi enmetis Miajn vortojn en vian buŝon. – el Jer 1, 5.9; el Jes 42, 6

Dua Legaĵo – Johano Krizostomo


El la homilio de la sankta episkopo Johano Krizostomo pri la diablo tentanta

Quinque paenitentiae viae

Vultis etiam paenitentiae vias commemorem? Multae sane sunt illae, variae ac differentes, et omnes ad caelum ducunt.

Prima est paenitentiae via: damnatio peccatorum: Dic enim tu primus peccata tua, ut iustificeris. Propterea quoque dicebat Propheta: Dixi, pronuntiabo adversum me iniustitiam meam Domino, et tu remisisti impietatem cordis mei. Damna igitur et tu ea, in quibus peccasti; hoc Domino sufficit ad excusationem; qui enim ea damnat, in quibus peccavit, tardius in eadem rursus incidit; domesticum accusatorem excita conscientiam tuam, ne accusatorem illic habeas coram Domini tribunali.

Haec igitur una est optima paenitentiae via; adhuc autem altera est nihilo inferior ista, ut acceptarum ab inimicis iniuriarum memores non simus, ut irae imperemus, ut conservorum peccata dimittamus; sic enim et quae in Dominum commissa fuerint, dimittentur; en alteram etiam peccatorum expiationem. Si enim dimiseritis, inquit, debitoribus vestris, dimittet et vobis Pater vester caelestis.

Vis et tertiam paenitentiae viam discere? Oratio fervens et accurata atque ex intimo corde promanans.

Quod si quartam etiam nosse velis, eleemosynam dicam: multam enim ea et copiosam vim habet.

Et vero, si modeste agat quis et humilis sit, hoc non minus quam quae dicta sunt omnia, peccatorum naturam absumit: cuius rei testis est publicanus, qui recte facta quidem commemorare non poterat, sed omnium loco humilitatem obtulit et grave peccatorum onus deposuit.

Ecce quinque paenitentiae vias indicavimus: primam peccatorum damnationem, secundam cum proximis peccata dimittimus, tertiam quae in oratione consistit, quartam quae in eleemosyna, quintam quae in humilitate.

Noli igitur otiari, sed cotidie per has omnes incede; sunt enim faciles viae, nec paupertatem potes obtendere; sed licet egestate graviori vitam traducas, et iram deponere et humilitatem prae te ferre poteris et assidue precari et peccata damnare, neque paupertas uspiam impedimentum affert: quid dico hic, quandoquidem nec in illa paenitentiae via, in qua pecunias licet erogare (eleemosynam dico), ne illic quidem nobis ad mandatum exsequendum obicit impedimentum paupertas? Id vero vidua demonstravit, quae duo minuta misit.

Cum igitur hanc vulnera nostra curandi rationem didicerimus, haec medicamenta adhibeamus, ut vera sanitate recuperata, sacra mensa cum fiducia perfruamur, et multa cum gloria Christo regi gloriae occurramus aeternaque assidue bona consequamur, gratia, misericordia et benignitate Domini nostri Iesu Christi.


Originala teksto: Ioannes Chrysostomus († 407): Homilia De diabolo tentatore 2, 6; en: Patrologia Græca 49, 263-264

Dua Responsorio


Estas bone preĝi kaj fasti, doni almozojn kaj agi juste. Estas pli bone almozdoni ol amasigi monon. Ĉar almozdonado purigas de ĉia peko.

Estas bone preĝi kaj fasti, doni almozojn kaj agi juste. Estas pli bone almozdoni ol amasigi monon. Ĉar almozdonado purigas de ĉia peko.

Liberigu, kaj vi estos liberigitaj; donu, kaj estos donite al vi.

Ĉar almozdonado purigas de ĉia peko.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Estas bone preĝi kaj fasti, doni almozojn kaj agi juste. Estas pli bone almozdoni ol amasigi monon. Ĉar almozdonado purigas de ĉia peko. – el Tob 12, 8-9; Luk 6, 37-38

Preĝo


Dio, kiu kunigas laŭ unu volo la korojn de Viaj kredantoj,
ebligu, ke ili amu tion, kion Vi ordonas, kaj deziru tion, kion Vi promesas;
por ke inter la ŝanĝiĝemaj okazaĵoj de la mondo, niaj koroj celu tien, kie estas la vera ĝojo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo