Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Merkredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 20a Ordinara Semajno > Merkredo


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Merkredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Jes 9, 8 - 10, 4


El la libro Jesaja

Vorton sendis la Sinjoro al Jakob, kaj ĝi falis en Izrael. Tion sciu la tuta popolo, Efraim kaj la loĝantoj de Samario, kiuj diras kun fiereco kaj kun malhumila koro: Brikoj falis, sed el hakitaj ŝtonoj ni konstruos; sikomoroj estas dishakitaj, sed ni anstataŭigos ilin per cedroj.

La Eternulo fortigos kontraŭ ili la malamikojn de Recin, kaj liajn kontraŭulojn Li ekscitos, la Sirianojn de antaŭe kaj la Filiŝtojn de malantaŭe; kaj ili formanĝos Izraelon per la tuta buŝo. Malgraŭ ĉio ĉi tio ne kvietiĝis Lia kolero, kaj Lia brako estas ankoraŭ etendita. Sed la popolo ne turnas sin al Tiu, kiu ĝin batas, kaj la Eternulon Cebaot ili ne serĉas. Tial la Eternulo dehakos ĉe Izrael la kapon kaj la voston, branĉon kaj kanon, en unu tago. Maljunulo kaj eminentulo estas la kapo; kaj profeto, kiu instruas malveraĵon, estas la vosto. La gvidantoj de tiu popolo erarigas, kaj la gvidatoj pereos.

Tial la Sinjoro ne ĝojos pro iliaj junuloj, kaj iliajn orfojn kaj vidvinojn Li ne kompatos; ĉar ĉiuj estas hipokrituloj kaj malbonaguloj, kaj ĉiu buŝo parolas malnoblaĵon. Malgraŭ ĉio ĉi tio ne kvietiĝis Lia kolero, kaj Lia brako estas ankoraŭ etendita. Ĉar la malbonageco ekbrulis kiel fajro, dornojn kaj pikarbustojn ĝi formanĝas, ĝi brulas en densejo de arbaro, kaj leviĝas kolonoj da fumo. De la kolero de la Eternulo Cebaot ekbrulis la tero, kaj la popolo fariĝis manĝaĵo por la fajro; neniu kompatas sian fraton. Oni tranĉas dekstre kaj restas malsataj, oni manĝas maldekstre kaj ne satiĝas; ĉiu manĝas la karnon de sia brako. Manase estas kontraŭ Efraim, kaj Efraim kontraŭ Manase, ambaŭ kune kontraŭ Jehuda. Malgraŭ ĉio ĉi tio Lia kolero ne kvietiĝis, kaj Lia brako estas ankoraŭ etendita.

Ve al la leĝdonantoj, kiuj starigas maljustajn leĝojn, kaj al tiuj, kiuj skribas maljustajn verdiktojn, por forpuŝi malriĉulojn de la leĝo kaj forrabi la justecon de senhavuloj de Mia popolo, por ke la vidvinoj fariĝu ilia rabakiro, kaj por prirabi la orfojn! Sed kion vi faros en la tago de puno kaj de pereo, kiu venos de malproksime? al kiu vi kuros, por serĉi helpon? kaj kie vi lasos vian honoron, por ne fleksiĝi inter la kaptitoj kaj ne fali inter la mortigitoj? Malgraŭ ĉio ĉi tio Lia kolero ne kvietiĝis, kaj Lia brako estas ankoraŭ etendita.

Unua Responsorio


Kiele la Sinjoro en Sia kolero kovris per mallumo la filinon de Cion! De la ĉielo sur la teron Li ĵetegis la belecon de Izrael.

Kiele la Sinjoro en Sia kolero kovris per mallumo la filinon de Cion! De la ĉielo sur la teron Li ĵetegis la belecon de Izrael.

Li ne rememoris Sian piedbenketon en la tago de Sia kolero.

De la ĉielo sur la teron Li ĵetegis la belecon de Izrael.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kiele la Sinjoro en Sia kolero kovris per mallumo la filinon de Cion! De la ĉielo sur la teron Li ĵetegis la belecon de Izrael. – Lam 2, 1

Dua Legaĵo – Aŭgusteno


El la predikoj de la sankta episkopo Aŭgusteno

Qui perseveraverit usque in finem, hic salvus erit.

Quotiescumque pressurae seu tribulationis aliquid patimur, admonitiones sunt et simul correptiones nostrae. Nam et ipsae sanctae litterae nostrae non nobis promittunt pacem, securitatem et quietem, sed tribulationes, pressuras, scandala non tacet Evangelium; sed qui perseveraverit usque in finem, hic salvus erit. Quid enim boni aliquando habuit ista vita ab ipso primo homine, ex quo meruit mortem, ex quo maledictum accepit, de quo maledicto nos Christus Dominus liberavit?

Non ergo murmurandum est, fratres, sicut quidam illorum murmuraverunt, ut ait Apostolus, et a serpentibus perierunt. Quid tale modo, fratres, genus humanum patitur insolitum, quod non patres passi sunt? aut quando talia patimur, alia illos passos fuisse cognovimus? Et invenis homines murmurare de temporibus suis, et quod illa tempora bona fuerint parentum nostrorum. Quid, si possent revocari ad tempora parentum suorum, et ibi murmurarent? Quae enim putas tempora bona fuisse praeterita, quia iam non tua sunt, ideo bona sunt.

Si iam a maledicto liberatus es, si iam in Dei Filium credidisti, si iam sacris litteris vel imbutus vel eruditus es, miror computes bona tempora habuisse Adam. Et parentes tui Adam portaverunt. Certe ille est Adam, cui dictum est: In sudore vultus tui edes panem tuum, et operaberis terram de qua sumptus es; spinas et tribulos pariet tibi. Hoc meruit, hoc accepit, hoc de Dei iusto iudicio consecutus est. Quid ergo putas praeterita tempora fuisse meliora quam tua? Ab illo Adam usque ad hodiernum Adam, labor et sudor, spinae et tribuli. Excidit nobis diluvium? Excidere laboriosa tempora famis atque bellorum, quae ideo scripta sunt, ne de praesenti tempore contra Deum murmuremus?

Qualia ergo illa tempora fuerunt! Nonne omnes audita, omnes lecta perhorrescimus? Ut habeamus potius unde gratulemur, quam unde de nostris temporibus murmuremus.


Originala teksto: Augustinus († 430): Sermo Caillau-Saint-Yves 2, 92; en: PLS 2, 441-442

Dua Responsorio


Mi meditas pri la tagoj antikvaj, pri la jaroj antaŭlonge pasintaj. Mi parolas en la nokto kun mia koro. Kaj mi diras: Korfavoru min, ho Dio, laŭ Via boneco.

Mi meditas pri la tagoj antikvaj, pri la jaroj antaŭlonge pasintaj. Mi parolas en la nokto kun mia koro. Kaj mi diras: Korfavoru min, ho Dio, laŭ Via boneco.

En la tago de mia suferado mi serĉas mian Sinjoron; en la nokto mia mano estas etendita kaj ne malleviĝas.

Kaj mi diras: Korfavoru min, ho Dio, laŭ Via boneco.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi meditas pri la tagoj antikvaj, pri la jaroj antaŭlonge pasintaj. Mi parolas en la nokto kun mia koro. Kaj mi diras: Korfavoru min, ho Dio, laŭ Via boneco. – el Psa 77, 6-7; el Psa 51, 3; el Psa 77, 3

Preĝo


Dio, kiu ne videblajn bonojn pretigis al tiuj, kiuj Vin amas,
verŝu en niajn korojn la ardon de Via amo,
por ke ni,
amante Vin en ĉio kaj super ĉio,
atingu la bonojn de Vi promesitajn,
kiuj superas ĉiujn dezirojn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo