Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Lundo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 17a Ordinara Semajno > Lundo


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Lundo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 2 Kor 8, 1-24


El la dua letero al la Korintanoj

Cetere, fratoj, ni sciigas al vi la gracon de Dio, kiu estas donacita en la eklezioj Makedonaj; nome, en grava provo per suferado, la abundo de ilia ĝojo kaj ilia profunda malriĉeco abundis al la riĉo de ilia malavareco. Ĉar mi konstatas, ke laŭ sia povo – jes, kaj super sia povo – ili donis memvole, petegante nin per multe da petado fari tiun komplezon kaj la komunan helpservadon al la sanktuloj; kaj ne kiel ni esperis, sed unue ili sin dediĉis al la Sinjoro, kaj al ni per la volo de Dio. Tiel, ke ni instigis Titon, ke kiel li antaŭe komencis, tiel same li perfektigu en vi ĉi tiun pluan gracon.

Sed kiel al vi ĉio abundas: fido kaj parolo kaj scio kaj fervoro kaj via amo al ni, tiel abundu al vi ankaŭ ĉi tiu graco. Mi parolas ne ordonante, sed provante per la fervoro de aliaj la sincerecon de via amo ankaŭ. Ĉar vi scias la gracon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke kvankam li estis riĉa, tamen pro vi li fariĝis malriĉa, por ke vi per lia malriĉeco fariĝu riĉaj. Kaj en tio mi donas mian opinion; ĉar ĉi tio utilas por vi, kiuj unuaj komencis, antaŭ unu jaro, ne nur fari, sed ankaŭ voli. Sed nun kompletigu la faradon ankaŭ; tiel ke, kiel estis la volonteco voli, tiel ankaŭ estu la plenumo el via havo. Ĉar kie ekzistas la volonteco, ĝi estos akceptita laŭ la havo, ne laŭ la nehavo. Ĉar mi diras tion, ne por ke aliaj estu faciligataj kaj vi premataj, sed laŭ egaleco: via abundo nuntempe fariĝu por ilia manko, por ke ilia abundo fariĝu por via manko, por ke estu egaleco; kiel estas skribite: Tiu, kiu kolektis pli, ne havis superflue, kaj tiu, kiu kolektis malpli, ne havis mankon.

Sed danko estu al Dio, kiu metas en la koron de Tito la saman zorgon pri vi. Ĉar li ja akceptis la instigon; sed estante mem tre fervora, li ekiris al vi memvole. Kaj ni sendis kune kun li la fraton, kies laŭdo en la evangelio disvastiĝas tra ĉiuj eklezioj; kaj krom tio, li ankaŭ estis elektita de la eklezioj, por vojaĝadi kune kun ni rilate al ĉi tiu graco, kiun ni administradas al la gloro de la Sinjoro, kaj por elmontri nian volontecon, evitante tion, ke iu riproĉus nin rilate al ĉi tiu monhelpo, kiun ni administras; ĉar ni celas aferojn konvenajn ne nur antaŭ la Sinjoro, sed ankaŭ antaŭ homoj. Kaj ni sendis kune kun ili nian fraton, kiun ni ofte pruvis fervora en multaj aferoj, sed nun multe pli fervora pro la granda fido, kiun li havas al vi.

Se iu demandas pri Tito, li estas mia kunulo kaj mia kunlaboranto rilate al vi; se pri niaj fratoj, ili estas apostoloj de eklezioj, la gloro de Kristo. Vi do elmontru al ili antaŭ la eklezioj la pruvon de via amo kaj de nia fanfaronado pro vi.

Unua Responsorio


Vi scias la gracon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke kvankam li estis riĉa, tamen pro vi li fariĝis malriĉa, por ke vi per lia malriĉeco fariĝu riĉaj.

Vi scias la gracon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke kvankam li estis riĉa, tamen pro vi li fariĝis malriĉa, por ke vi per lia malriĉeco fariĝu riĉaj.

Li sin malplenigis, alprenante la formon de sklavo,

por ke vi per lia malriĉeco fariĝu riĉaj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Vi scias la gracon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke kvankam li estis riĉa, tamen pro vi li fariĝis malriĉa, por ke vi per lia malriĉeco fariĝu riĉaj. – 2 Kor 8, 9; kp. Flp 2, 7

Dua Legaĵo – Cezario el Arlezo


El la predikoj de la sankta episkopo Cezario el Arlezo

De misericordia divina et humana

Beati misericordes, quoniam ipsi misericordiam consequentur. Dulce est nomen misericordiae, fratres carissimi; et si nomen, quanto magis res ipsa? Et cum eam omnes homines habere velint, quod peius est, non toti sic agunt ut eam accipere mereantur; cum omnes misericordiam velint accipere, pauci sunt qui velint misericordiam dare.

O homo, qua fronte vis petere, quod dissimulas dare? Debet ergo in hoc mundo misericordiam dare, qui illam optat in caelo recipere. Et ideo, fratres carissimi, quia omnes misericordiam volumus, faciamus nobis illam patronam in hoc saeculo, ut nos ipsa liberet in futuro. Est enim in caelo misericordia, ad quam per terrenas misericordias pervenitur. Sic enim Scriptura dicit: Domine, in caelo misericordia tua.

Est ergo et terrena et caelestis misericordia, humana scilicet et divina. Qualis est misericordia humana? Ipsa utique, ut respicias miserias pauperum. Qualis vero est misericordia divina? Illa sine dubio, quae tribuit indulgentiam peccatorum. Quicquid enim misericordia humana largitur in via, misericordia divina reddit in patria. Deus enim in hoc mundo in omnibus pauperibus et alget et esurit, sicut ipse dixit: Quamdiu fecistis uni ex minimis istis, mihi fecistis. Deus ergo qui de caelo dignatur dare, vult in terra recipere.

Quales sumus nos, qui, quando donat Deus, volumus accipere; quando petit, nolumus dare? Quando enim pauper esurit, Christus indiget, sicut ipse dixit: Esurivi, et non dedistis mihi manducare. Noli ergo despicere miseriam pauperum, si vis securus sperare indulgentiam peccatorum. Esurit modo Christus, fratres, in omnibus pauperibus ipse et esurire et sitire dignatur; et quod in terra accipit, in caelo reddit.

Rogo vos, fratres, quid vultis aut quid quaeritis, quando ad ecclesiam venitis? quid utique nisi misericordiam? Date ergo terrenam, et accipietis caelestem. Petit a te pauper, et tu petis a Deo: ille buccellam, tu vitam aeternam. Da mendico, quod accipere merearis a Christo; audi ipsum dicentem: Date, et dabitur vobis. Nescio qua fronte velis accipere, quod non vis dare. Et ideo quando ad ecclesiam venitis, secundum vires vestras qualescumque eleemosynas pauperibus exhibete.


Originala teksto: Caesarius Arelatensis († 542): Sermo 25, 1; en: CCL 103, 111-112

Dua Responsorio


Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. Liberigu, kaj vi estos liberigitaj. Donu, kaj estos donite al vi.

Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. Liberigu, kaj vi estos liberigitaj. Donu, kaj estos donite al vi.

Feliĉaj estas la kompatemaj, ĉar ili ricevos kompaton.

Liberigu, kaj vi estos liberigitaj. Donu, kaj estos donite al vi.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. Liberigu, kaj vi estos liberigitaj. Donu, kaj estos donite al vi. – el Luk 6, 36-38; Mat 5, 7

Preĝo


Dio, protektanto de tiuj, kiuj Vin esperas,
sen Vi nenio estas valora, nenio estas sankta;
elverŝu riĉe sur nin Vian mizerikordon,
por ke, per Via regado, per Via gvidado,
ni ĉitempe uzu la bonojn pereontajn tiel,
ke ni daŭre jam celas la eternajn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo