Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Sabato ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 16a Ordinara Semajno > Sabato


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Sabato

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 2 Kor 6, 1 - 7, 1


El la dua letero al la Korintanoj

Kunlaborante kun Kristo, ni petegas ankaŭ, ke vi ne vane akceptu la gracon de Dio (ĉar Li diris: En tempo de favoro Mi aŭskultis vin, Kaj en tago de savo Mi helpis vin; jen nun la tempo de favoro; jen nun la tago de savo); ni donu en nenio okazon por maledifo, por ke oni ne kulpigu nian administradon; sed en ĉio ni aprobigu nin, kiel servantoj de Dio, en multa pacienco, en suferoj, en afliktoj, en malfacilaĵoj, en batovundoj, en malliberigoj, en tumultoj, en laboroj, en maldormoj, en malsatoj, en ĉasteco, en sciado, en pacienco, en afableco, en Spirito Sankta, en amo senhipokrita, en la vorto de vero, en la potenco de Dio; per la armaĵo de justeco dekstre kaj maldekstre, per gloro kaj malgloro, per malbonfamo kaj bonfamo; kiel trompantoj, tamen veraj; kiel nekonataj, tamen bone konataj; kiel mortantaj, kaj jen ni vivas; kiel pune korektataj, tamen ne mortigataj; kiel dolorplenaj, tamen ĉiam ĝojantaj; kiel malriĉaj, tamen multajn riĉigantaj; kiel nenion havantaj, tamen posedantaj ĉion.

Nia buŝo estas malfermita al vi, ho Korintanoj, nia koro estas plivastigita. Vi ne estas malvastigitaj en ni, sed vi estas malvastigitaj en viaj propraj internaĵoj. Pro rekompenco samspeca do (mi parolas kiel al infanoj) vi ankaŭ estu plivastigitaj.

Ne estiĝu kunjuguloj maltaŭge kun nekredantoj; ĉar kian partoprenon havas justeco kun maljusteco? aŭ kian komunaĵon havas lumo kun mallumo? Kaj kian akordon havas Kristo kun Belial? aŭ kian kunecon havas kredanto kun nekredanto? Kaj kian konsenton havas templo de Dio kun idoloj? ĉar ni estas templo de Dio vivanta; kiel diris Dio: Mi loĝos inter ili, kaj Mi iros inter ili; kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo. Tial Eliru el inter ili, kaj estu apartaj, diras la Eternulo, Kaj ne tuŝu malpuraĵon; Kaj Mi vin akceptos, Kaj Mi estos por vi Patro, Kaj vi estos Miaj filoj kaj filinoj, diras la Eternulo Plejpotenca.

Havante do ĉi tiujn promesojn, amataj, ni purigu nin de ĉia malpureco karna kaj spirita, perfektigante sanktecon en la timo al Dio.

Unua Responsorio


Kian partoprenon havas justeco kun maljusteco? Kaj kian konsenton havas templo de Dio kun idoloj? Vi estas templo de Dio vivanta.

Kian partoprenon havas justeco kun maljusteco? Kaj kian konsenton havas templo de Dio kun idoloj? Vi estas templo de Dio vivanta.

Ĉu vi ne scias, ke vi estas templo de Dio kaj ke en vi loĝas la Spirito de Dio?

Vi estas templo de Dio vivanta.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kian partoprenon havas justeco kun maljusteco? Kaj kian konsenton havas templo de Dio kun idoloj? Vi estas templo de Dio vivanta. – kp. 2 Kor 6, 14.16; 1 Kor 3, 16

Dua Legaĵo – Johano Krizostomo


El la homilioj de la sankta episkopo Johano Krizostomo pri la dua letero al la Korintanoj

Cor nostrum dilatatum est.

Cor nostrum dilatatum est. Quemadmodum enim id, quod calorem affert, dilatare solet, ita etiam caritatis munus est dilatare: calida quippe ac fervens est virtus. Haec os quoque Pauli aperiebat et cor dilatabat. «Neque enim ore tantum amo, inquit; verum etiam cor ipsum in amore consonat: ideo cum fiducia loquor, toto ore ac tota mente». Non enim Pauli corde quidquam latius erat, quod pios omnes, perinde atque amasius quispiam, adeo arcto amore complectebatur, non sese scindente ipsius amicitia et imbecillitatem contrahente, sed integra in unoquoque manente. Et quid mirum talem ipsius in pios viros animum fuisse, cum etiam in infidelibus cor ipsius universum terrarum orbem amplecteretur?

Ideo non dixit: «Amo vos», sed, quod maiorem emphasim habet: Os nostrum patet, cor nostrum dilatatum est; omnes intus habemus, ac ne id quidem utcumque, sed cum ingenti amplitudine. Nam qui amatur, in intimo amantis corde sine ullo metu obambulat; idcirco ait: Non angustiamini in nobis, angustiamini autem in visceribus vestris. Obiurgationem vide non parva indulgentia temperatam: id quod magnopere amantium est. Non dixit: «Vos me non amatis», sed: «Non pari modo»; neque enim vult asperius eos insectari.
Ac passim cernere est quomodo incredibili quodam fidelium amore flagret, si quis ex singulis epistolis testimonia seligat. Ad Romanos enim scribens ait: Cupio videre vos; et: Saepe proposui venire ad vos; et: Si quo modo tandem aliquando prosperum iter habeam ad vos. Ad Galatas autem haec dicit: Filioli mei, quos iterum parturio; ad Ephesios rursus: Huius rei gratia flecto genua mea pro vobis; ad Thessalonicenses autem: Quae enim est spes mea aut gaudium aut gloriae corona? annon vos? Quia se et in corde et in vinculis eos circumferre dicebat.

Porro cum ad Colossenses scribit: Cupio, inquit, videre vos quantum certamen habeam pro vobis, et quicumque faciem meam non viderunt in carne, ut consolationem habeant corda vestra; et ad Thessalonicenses: Quemadmodum si nutrix foveat filios suos, ita desiderantes vos, cupiebamus vobis dare non solum Evangelium, sed etiam animas nostras. Non angustiamini in nobis, inquit. Nec vero se dumtaxat eos amare ait, sed ab ipsis etiam amari, quo nimirum hinc quoque eorum animos alliciat. Atque de his quidem hoc testificans, ait: Titus venit, referens nobis vestrum desiderium, vestrum fletum, vestram aemulationem.


Originala teksto: Ioannes Chrysostomus († 407): Homiliæ in Epistolam secundam ad Corinthios: Hom. 13, 1-2; en: Patrologia Græca 61, 491-492

Dua Responsorio


Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin. Ĝi ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco.

Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin. Ĝi ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco.

Malamo kaŭzas malpacon; sed amo kovras ĉiujn pekojn.

Ĝi ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin. Ĝi ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco. – 1 Kor 13, 4.6; Sen 10, 12

Preĝo


Estu favora, Dio, al Viaj servantoj,
kaj donu abunde al ni la riĉaĵojn de Via graco,
por ke, fervoraj en espero, kredo kaj karitato,
ni estu konstantaj en la observo de Viaj ordonoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo