Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Ĵaŭdo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 15a Ordinara Semajno > Ĵaŭdo


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Ĵaŭdo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 1 Reĝ 22, 1-9.15-23.29.34-38


El la unua libro de la Reĝoj

Pasis tri jaroj, kaj estis nenia milito inter Sirio kaj Izrael. En la tria jaro Jehoŝafat, reĝo de Judujo, venis al la reĝo de Izrael. La reĝo de Izrael diris al siaj servantoj: Ĉu vi scias, ke Ramot en Gilead apartenas al ni? kaj ni ne zorgas preni ĝin el la manoj de la reĝo de Sirio! Kaj li diris al Jehoŝafat: Ĉu vi iros kun mi milite kontraŭ Ramoton en Gilead?

Kaj Jehoŝafat diris al la reĝo de Izrael: Mi estas kiel vi, mia popolo kiel via popolo, miaj ĉevaloj kiel viaj ĉevaloj. Kaj Jehoŝafat diris al la reĝo de Izrael: Demandu hodiaŭ la vorton de la Eternulo. Tiam la reĝo de Izrael kunvenigis la profetojn, ĉirkaŭe kvarcent homojn, kaj diris al ili: Ĉu mi iru milite kontraŭ Ramoton en Gilead, aŭ mi tion ne faru? Kaj ili respondis: Iru, la Sinjoro ĝin transdonos en la manon de la reĝo.

Sed Jehoŝafat diris: Ĉu ne troviĝas ĉi tie ankoraŭ iu profeto de la Eternulo, kiun ni povus demandi? Kaj la reĝo de Izrael diris al Jehoŝafat: Ekzistas ankoraŭ unu homo, per kiu ni povas demandi la Eternulon, sed mi lin malamas, ĉar li profetas pri mi ne bonon, sed nur malbonon; tio estas Miĥaja, filo de Jimla. Sed Jehoŝafat diris: La reĝo ne parolu tiel. Tiam la reĝo de Izrael alvokis unu korteganon, kaj diris: Venigu rapide Miĥajan, filon de Jimla.

Kaj kiam li venis al la reĝo, la reĝo diris al li: Miĥaja! ĉu ni iru milite kontraŭ Ramoton en Gilead, aŭ ni tion ne faru? Kaj tiu respondis al li: Iru kaj sukcesu, kaj la Eternulo ĝin transdonos en la manon de la reĝo. Kaj la reĝo diris al li: Multfoje mi vin ĵurligas, ke vi parolu al mi nur la veron en la nomo de la Eternulo. Kaj tiu diris: Mi vidis ĉiujn Izraelidojn disĵetitaj sur la montoj, kiel ŝafoj, kiuj ne havas paŝtanton; kaj la Eternulo diris: Ili ne havas estrojn, ili reiru pace ĉiu al sia domo.

Kaj la reĝo de Izrael diris al Jehoŝafat: Ĉu mi ne diris al vi, ke li profetos pri mi ne bonon, sed nur malbonon?

Sed Miĥaja diris: Tial aŭskultu la vorton de la Eternulo: mi vidis la Eternulon, sidantan sur Sia trono, kaj la tuta armeo de la ĉielo staris antaŭ Li dekstre kaj maldekstre de Li. Kaj la Eternulo diris: Kiu allogos Aĥabon, ke li iru kaj falu en Ramot en Gilead? Kaj unu parolis tiel, alia parolis alie. Tiam eliris spirito kaj stariĝis antaŭ la Eternulo, kaj diris: Mi lin allogos. Kaj la Eternulo diris al li: Per kio? Kaj tiu diris: Mi eliros kaj faros min spirito mensoga en la buŝo de ĉiuj liaj profetoj. Tiam Li diris: Vi allogos kaj havos sukceson; eliru kaj agu tiel. Kaj nun jen la Eternulo metis mensogan spiriton en la buŝon de ĉiuj tiuj viaj profetoj, kaj la Eternulo decidis por vi malbonon.

Kaj la reĝo de Izrael, kaj Jehoŝafat, reĝo de Judujo, iris al Ramot en Gilead.

Kaj unu viro sen ia celo streĉis la pafarkon, kaj pafe trafis la reĝon de Izrael inter la artikoj de la kiraso. Tiam ĉi tiu diris al sia veturiganto: Turnu vian manon, kaj elveturigu min el la militistaro, ĉar mi estas vundita. Sed la batalo plifortiĝis en tiu tago, kaj la reĝo staris sur la ĉaro kontraŭ la Sirianoj, kaj li mortis vespere. Kaj la sango el la vundo fluis en la mezon de la ĉaro. Post la subiro de la suno tra la militistaro ekkuris voko: Ĉiu en sian urbon, ĉiu en sian landon.

La reĝo mortis, kaj oni venigis lin en Samarion. Kaj oni lavis la ĉaron ĉe la lageto de Samario, kaj la hundoj lekis lian sangon kaj malĉastistinoj lavis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris.

Unua Responsorio


Viaj profetoj, kiuj estas inter vi, kaj viaj magiistoj ne forlogu vin; ĉar malveraĵon ili profetas al vi en Mia nomo. Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo.

Viaj profetoj, kiuj estas inter vi, kaj viaj magiistoj ne forlogu vin; ĉar malveraĵon ili profetas al vi en Mia nomo. Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo.

Profeton Mi starigos; kaj Mi metos Miajn vortojn en lian buŝon.

Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Viaj profetoj, kiuj estas inter vi, kaj viaj magiistoj ne forlogu vin; ĉar malveraĵon ili profetas al vi en Mia nomo. Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo. – el Jes 29, 8-9.11; el Rea 18, 18

Dua Legaĵo – Ambrozio el Milano


El la traktato de la sankta episkopo Ambrozio el Milano pri la sakramentoj

Catechesis rituum post baptismum

Post haec utique ascendisti ad sacerdotem. Considera quid secutum sit. Nonne illud quod ait David: Sicut unguentum in capite, quod descendit in barbam, barbam Aaron? Hoc est unguentum de quo et Salomon ait: Unguentum exinanitum est nomen tuum, propterea adulescentulae dilexerunt te et attraxerunt te. Quantae hodie renovatae animae dilexerunt te, Domine Iesu, dicentes: Attrahe nos post te, in odorem vestimentorum tuorum curremus, ut odorem resurrectionis haurirent.

Quare hoc fiat intellege, quia oculi sapientis in capite ipsius. Ideo in barbam defluit, id est in gratiam iuventutis, ideo in barbam Aaron ut fias electum genus, sacerdotale, pretiosum. Omnes enim in regnum Dei et in sacerdotium ungimur gratia spiritali.

Accepisti post haec vestimenta candida, ut esset indicio quod exueris involucrum peccatorum, indueris innocentiae casta velamina de quibus dixit Propheta: Asperges me hyssopo et mundabor, lavabis me et super nivem dealbabor. Qui enim baptizatur, et secundum legem et secundum Evangelium videtur esse mundatus: secundum legem, quia hyssopi fasciculo Moyses agni aspergebat sanguinem; secundum Evangelium, quia Christi erant candida vestimenta sicut nix cum resurrectionis suae gloriam in Evangelio demonstraret. Super nivem dealbatur cui culpa dimittitur. Unde et per Isaiam Dominus ait: Si fuerint peccata vestra sicut phoenicium, ut nivem dealbabo.

Haec vestimenta habens Ecclesia, per lavacrum regenerationis assumpta, dicit in Canticis: Nigra sum et decora, filiae Ierusalem. Nigra per fragilitatem condicionis humanae, decora per gratiam, nigra quia ex peccatoribus, decora fidei sacramento. Haec vestimenta cernentes filiae Ierusalem stupefactae dicunt: Quae est haec quae ascendit dealbata? Haec erat nigra, unde nunc subito dealbata?

Christus autem videns Ecclesiam suam in vestimentis candidis — pro qua ipse, ut habes in Zachariae libro prophetae, sordida vestimenta susceperat — vel animam regenerationis lavacro mundam atque ablutam, dicit: Ecce formosa es, proxima mea, ecce es formosa, oculi tui sicut columbae, in cuius specie Spiritus Sanctus descendit de caelo.

Unde repete quia accepisti signaculum spiritale, Spiritum sapientiae et intellectus, spiritum consilii atque virtutis, spiritum cognitionis atque pietatis, spiritum sancti timoris, et serva quod accepisti. Signavit te Deus Pater, confirmavit te Christus Dominus et dedit pignus Spiritum in cordibus tuis, sicut apostolica lectione didicisti.


Originala teksto: Ambrosius Mediolanensis († 397): Tractatus De mysteriis, nn. 29-30.34-35.37.42; en: SCh 25bis, 172-178

Dua Responsorio


Vi estas sigelitaj per la Sankta Spirito de promeso, kiu estas antaŭgarantiaĵo de nia heredaĵo, por la elaĉeto de la posedaĵo, por laŭdo de Lia gloro.

Vi estas sigelitaj per la Sankta Spirito de promeso, kiu estas antaŭgarantiaĵo de nia heredaĵo, por la elaĉeto de la posedaĵo, por laŭdo de Lia gloro.

Sanktoleis nin Dio, kiu nin ankaŭ sigelis kaj donis al ni la antaŭgarantiaĵon de la Spirito en niaj koroj,

por la elaĉeto de la posedaĵo, por laŭdo de Lia gloro.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Vi estas sigelitaj per la Sankta Spirito de promeso, kiu estas antaŭgarantiaĵo de nia heredaĵo, por la elaĉeto de la posedaĵo, por laŭdo de Lia gloro. – el Efe 1, 13-14; kp. 2 Kor 1, 21-22

Preĝo


Dio, kiu montras la lumon de Via vero al la devojiĝantoj,
por ke ili povu reveni al la ĝusta vojo,
ebligu, ke ĉiuj, kiuj sin konfesas kristanoj,
forigu ĉion, kio kontraŭas ĉi tiun nomon,
kaj praktiku ĉion, kio kun ĝi kongruas.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo