Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Merkredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 15a Ordinara Semajno > Merkredo


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Merkredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 1 Reĝ 21, 1-21.27-29


El la unua libro de la Reĝoj

Post tiu historio okazis jeno: Nabot, Jizreelano, havis vinberĝardenon en Jizreel, apud la palaco de Aĥab, reĝo de Samario. Kaj Aĥab ekparolis al Nabot, dirante: Donu al mi vian vinberĝardenon, por ke ĝi fariĝu por mi legomĝardeno, ĉar ĝi estas proksime de mia domo; kaj mi donos al vi anstataŭ ĝi vinberĝardenon pli bonan ol ĝi; se vi volas, mi donos al vi per arĝento ĝian prezon. Sed Nabot diris al Aĥab: La Eternulo gardu min, ke mi ne fordonu al vi la heredaĵon de miaj patroj.

Tiam Aĥab revenis hejmen malĝoja kaj afliktita pro la vortoj, kiujn diris al li Nabot, la Jizreelano, dirante: Mi ne donos al vi la heredaĵon de miaj patroj. Kaj li kuŝiĝis sur sia lito kaj forturnis sian vizaĝon kaj ne manĝis panon. Kaj venis al li lia edzino Izebel, kaj diris al li: Kial via spirito estas tiel malĝoja, ke vi ne manĝas panon? Li respondis al ŝi: Kiam mi parolis al Nabot, la Jizreelano, kaj diris al li: Donu al mi vian vinberĝardenon pro mono, aŭ, se vi volas, mi donos al vi alian vinberĝardenon anstataŭ ĝi, li diris: Mi ne donos al vi mian vinberĝardenon. Tiam diris al li lia edzino Izebel: Nun vi montru vian reĝecon super Izrael; leviĝu, manĝu panon, kaj estu bonhumora: mi donos al vi la vinberĝardenon de Nabot, la Jizreelano.

Kaj ŝi skribis leterojn en la nomo de Aĥab kaj sigelis per lia sigelilo, kaj ŝi sendis la leterojn al la plejaĝuloj kaj al la eminentuloj, kiuj loĝis kun Nabot en lia urbo. Kaj ŝi skribis en la leteroj jenon: Proklamu faston kaj sidigu Naboton sur la ĉefa loko inter la popolo; kaj sidigu apud li du homojn malvirtajn, kaj ili atestu kontraŭ li kaj diru: Vi blasfemis kontraŭ Dio kaj la reĝo; kaj oni elkonduku lin, kaj priĵetu lin per ŝtonoj, ke li mortu. Kaj la viroj de lia urbo, la plejaĝuloj kaj la eminentuloj, kiuj loĝis en lia urbo, faris kiel ordonis al ili Izebel, kiel estis skribite en la leteroj, kiujn ŝi sendis al ili. Ili proklamis faston kaj sidigis Naboton sur la ĉefa loko inter la popolo. Kaj venis du homoj malvirtaj kaj sidiĝis apud li, kaj la malvirtaj homoj atestis kontraŭ Nabot antaŭ la popolo, dirante: Nabot blasfemis kontraŭ Dio kaj la reĝo. Kaj oni elkondukis lin ekster la urbon kaj priĵetis lin per ŝtonoj, kaj li mortis. Kaj oni sendis al Izebel, por diri: Nabot estas priĵetita per ŝtonoj kaj mortis.

Kiam Izebel aŭdis, ke Nabot estas priĵetita per ŝtonoj kaj mortis, Izebel diris al Aĥab: Leviĝu, ekposedu la vinberĝardenon de Nabot, la Jizreelano, kiun li ne volis doni al vi pro mono; ĉar Nabot jam ne vivas; li mortis. Kiam Aĥab aŭdis, ke Nabot mortis, Aĥab leviĝis, por iri en la vinberĝardenon de Nabot, la Jizreelano, por ekposedi ĝin.

Tiam aperis la vorto de la Eternulo al Elija, la Teŝebano, dirante: Leviĝu, iru renkonte al Aĥab, reĝo de Izrael, kiu estas en Samario; jen li nun estas en la vinberĝardeno de Nabot, kien li iris, por ekposedi ĝin; kaj diru al li jene: Tiele diras la Eternulo: Vi mortigis, kaj vi ankoraŭ prenas en posedon! Kaj diru al li: Tiele diras la Eternulo: Sur la loko, kie la hundoj lekis la sangon de Nabot, la hundoj lekos ankaŭ vian sangon. Kaj Aĥab diris al Elija: Vi trovis min, ho mia malamiko! Kaj tiu diris: Mi trovis, ĉar vi vin vendis, por fari malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo. Jen Mi venigos sur vin malbonon, kaj forbalaos la postesignojn post vi, kaj Mi ekstermos ĉe Aĥab ĉiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon en Izrael.

Kiam Aĥab aŭdis tiujn vortojn, li disŝiris siajn vestojn kaj metis sakaĵon sur sian korpon kaj fastis kaj dormis en la sakaĵo kaj iradis malĝoje. Tiam aperis vorto de la Eternulo al Elija, la Teŝebano, dirante: Ĉu vi vidas, kiel Aĥab humiliĝis antaŭ Mi? Pro tio, ke li humiliĝis antaŭ Mi, Mi ne venigos la malbonon dum lia vivo; dum la vivo de lia filo Mi venigos la malbonon sur lian domon.

Unua Responsorio


Purigu la manojn, vi pekuloj, kaj ĉastigu la korojn, vi duoblanimuloj. Mizeru kaj malĝoju kaj ploru, humiliĝu antaŭ la Sinjoro.

Purigu la manojn, vi pekuloj, kaj ĉastigu la korojn, vi duoblanimuloj. Mizeru kaj malĝoju kaj ploru, humiliĝu antaŭ la Sinjoro.

Vi kondamnis, vi mortigis la justulon; li ne kontraŭstaras al vi.

Mizeru kaj malĝoju kaj ploru, humiliĝu antaŭ la Sinjoro.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Purigu la manojn, vi pekuloj, kaj ĉastigu la korojn, vi duoblanimuloj. Mizeru kaj malĝoju kaj ploru, humiliĝu antaŭ la Sinjoro. – el Jak 4, 9; 5, 6

Dua Legaĵo – Ambrozio el Milano


El la traktato de la sankta episkopo Ambrozio el Milano pri la sakramentoj

Aqua non mundat sine Spiritu Sancto.

Ideo tibi ante praedictum est ut non hoc solum crederes quod videbas, ne forte et tu diceres: Hoc est illud magnum mysterium quod oculus non vidit nec auris audivit nec in cor hominis ascendit? Aquas video quas videbam cotidie, istae me habent mundare in quas saepe descendi et numquam mundatus sum? Hinc cognosce quod aqua non mundat sine Spiritu.

Ideoque legisti quod tres testes in baptismate unum sunt: aqua, sanguis et Spiritus, quia si unum horum detrahas, non stat baptismatis sacramentum. Quid est enim aqua sine cruce Christi, nisi elementum commune sine ullo sacramenti profectu? Nec iterum sine aqua regenerationis mysterium est: nisi enim quis renatus fuerit ex aqua et Spiritu, non potest introire in regnum Dei. Credit autem etiam catechumenus in crucem Domini Iesu qua et ipse signatur, sed nisi baptizatus fuerit in nomine Patris et Filii et Spiritus Sancti, remissionem non potest accipere peccatorum nec spiritalis gratiae munus haurire.

Ergo ille Syrus septies mersit in lege, tu autem baptizatus es in nomine Trinitatis. Confessus es Patrem — recordare quid feceris — confessus es Filium, confessus es Spiritum. Tene ordinem rerum. In hac fide, mundo mortuus es, Deo resurrexisti, et quasi in illo mundi consepultus elemento, peccato mortuus ad vitam es resuscitatus aeternam. Crede ergo quia non sunt vacuae aquae.

Denique paralyticus ille (Probaticae piscinae) exspectabat hominem. Quem illum nisi Dominum Iesum natum ex virgine, cuius adventu iam non umbra sanaret singulos, sed veritas universos? Iste est ergo qui exspectabatur ut descenderet, de quo dixit Deus Pater ad Ioannem Baptistam: Super quem videris Spiritum descendentem de caelo et manentem super eum, hic est qui baptizat in Spiritu Sancto. De quo testificatus est Ioannes, dicens: Quia vidi Spiritum descendentem de caelo quasi columbam et manentem super eum. Et hic quare Spiritus sicut columba descendit, nisi ut tu videres, nisi ut tu cognosceres etiam illam columbam, quam Noe iustus emisit ex arca, istius columbae speciem fuisse, ut typum agnosceres sacramenti?

Est adhuc quod dubitare debeas? cum evidenter tibi clamet in Evangelio Pater, qui ait: Hic est Filius meus in quo complacui; clamet Filius, super quem sicut columba se demonstravit Spiritus Sanctus; clamet et Spiritus Sanctus, qui sicut columba descendit; clamet David: Vox Domini super aquas, Deus maiestatis intonuit, Dominus super aquas multas, cum tibi Scriptura testetur quod ad Hieroboal preces ignis descendit de caelo et rursus, precante Elia, ignis est missus qui sacrificium consecravit.

Non merita personarum consideres, sed officia sacerdotum. Et si merita spectes, sicut Eliam consideres, Petri quoque merita spectato vel Pauli, qui acceptum a Domino Iesu hoc nobis mysterium tradiderunt. Ignis illis visibilis mittebatur ut crederent, nobis invisibilis operatur qui credimus, illis in figuram, nobis ad commonitionem. Credo ergo adesse Dominum Iesum invocatum precibus sacerdotum qui ait: Ubicumque fuerit duo vel tres, ibi et ego sum. Quanto magis ubi Ecclesia est, ubi mysteria sunt, ibi dignatur suam impertire praesentiam.

Descendisti igitur. Recordare quid responderis, quod credas in Patrem, credas in Filium, credas in Spiritum Sanctum. Non habes illic: Credo in maiorem et minorem et ultimum, sed eadem vocis tuae cautione constringeris, ut similiter credas in Filium sicut in Patrem credis, similiter in Spiritum credas sicut credis in Filium, hoc solo excepto quod in crucem solius Domini Iesu fateris tibi esse credendum.


Originala teksto: Ambrosius Mediolanensis († 397): Tractatus De mysteriis, nn. 19-21.24.26-28; en: SCh 25bis, 164-170

Dua Responsorio


Tiu, kiu venas post mi, estas pli potenca ol mi; liajn ŝuojn mi ne estas inda porti. Li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro.

Tiu, kiu venas post mi, estas pli potenca ol mi; liajn ŝuojn mi ne estas inda porti. Li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro.

Ĉesu malbonagi, lernu agi bone, diras la Eternulo.

Li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Tiu, kiu venas post mi, estas pli potenca ol mi; liajn ŝuojn mi ne estas inda porti. Li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro. – el Mat 3, 11; Mar 3, 35

Preĝo


Dio, kiu montras la lumon de Via vero al la devojiĝantoj,
por ke ili povu reveni al la ĝusta vojo,
ebligu, ke ĉiuj, kiuj sin konfesas kristanoj,
forigu ĉion, kio kontraŭas ĉi tiun nomon,
kaj praktiku ĉion, kio kun ĝi kongruas.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo