Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Mardo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 13a Ordinara Semajno > Mardo


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Mardo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 2 Sam 2, 1-11; 3, 1-5


El la dua libro de Samuelo

Post tio David demandis la Eternulon, dirante: Ĉu mi eniru en unu el la urboj de Jehuda? Kaj la Eternulo diris al li: Eniru. Kaj David diris: Kien mi eniru? Kaj Li respondis: En Ĥebronon. Kaj David tien eniris, kune kun siaj edzinoj, Aĥinoam, la Jizreelanino, kaj Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino. Ankaŭ siajn virojn, kiuj estis kun li, David alkondukis, ĉiun kun lia domo; kaj ili ekloĝis en la urboj de Ĥebron. Tiam venis la viroj de Jehuda kaj sanktoleis tie Davidon kiel reĝon super la domo de Jehuda.

Kiam oni sciigis al David, ke la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead enterigis Saulon, David sendis senditojn al la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead, kaj dirigis al ili: Estu benataj de la Eternulo pro tio, ke vi faris tiun favorkoraĵon al via sinjoro, al Saul, kaj enterigis lin; nun la Eternulo faru al vi favorkoraĵon kaj justaĵon; kaj mi ankaŭ repagos al vi tiun bonaĵon, kiun vi faris; nun fortiĝu viaj manoj, kaj estu kuraĝaj; ĉar mortis via sinjoro Saul, sed jam min sanktoleis la Judoj kiel reĝon super ili.

Dume Abner, filo de Ner, militestro de Saul, prenis Iŝ-Boŝeton, filon de Saul, kaj transkondukis lin en Maĥanaimon, kaj starigis lin kiel reĝon super Gilead kaj super la Aŝuridoj kaj super Jizreel kaj super Efraim kaj super Benjamen kaj super la tuta Izrael. Iŝ-Boŝet, filo de Saul, havis la aĝon de kvardek jaroj, kiam li fariĝis reĝo de Izrael, kaj du jarojn li reĝis. Nur la domo de Jehuda sekvis Davidon. La daŭro de la tempo, dum kiu David estis reĝo en Ĥebron super la domo de Jehuda, estis sep jaroj kaj ses monatoj.

Kaj la milito estis longedaŭra inter la domo de Saul kaj la domo de David. Sed David fariĝadis ĉiam pli forta, kaj la domo de Saul fariĝadis ĉiam pli malforta.

Al David naskiĝis filoj en Ĥebron. Lia unuenaskito estis Amnon, de Aĥinoam, la Jizreelanino; lia dua filo estis Kilab, de Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino; la tria, Abŝalom, de Maaĥa, filino de Talmaj, reĝo de Geŝur; la kvara, Adonija, filo de Ĥagit; la kvina, Ŝefatja, filo de Abital; la sesa, Jitream, de Egla, edzino de David. Ĉi tiuj naskiĝis al David en Ĥebron.

Unua Responsorio


Ne forpreniĝos sceptro de Jehuda, nek regbastono de inter liaj piedoj, ĝis venos li, al kiu humiliĝos la popoloj.

Ne forpreniĝos sceptro de Jehuda, nek regbastono de inter liaj piedoj, ĝis venos li, al kiu humiliĝos la popoloj.

Jehuda, vin laŭdos viaj fratoj, kliniĝos antaŭ vi la filoj de via patro,

ĝis venos li, al kiu humiliĝos la popoloj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ne forpreniĝos sceptro de Jehuda, nek regbastono de inter liaj piedoj, ĝis venos li, al kiu humiliĝos la popoloj. – kp. Gen 49, 10.8

Dua Legaĵo – Aŭgusteno


El la predikoj de la sankta episkopo Aŭgusteno

Si hominibus placere vellem, Christi servus non essem.

Gloria nostra haec est: testimonium conscientiae nostrae. Sunt homines temerarii iudices, detractores, susurrones, murmuratores, quaerentes suspicari quod non vident, quaerentes etiam iactare quod nec suspicantur: contra tales quid remanet, nisi testimonium conscientiae nostrae? Neque enim, fratres, etiam in illis quibus placere volumus, gloriam nostram quaerimus, aut gloriam nostram quaerere debemus, sed illorum salutem, ut si bene ambulamus, nos sequendo non errent. Imitatores nostri sint, si nos Christi; si autem nos non Christi, imitatores sint Christi. Ipse enim pascit gregem suum, et cum omnibus bene pascentibus ipse solus est, quia omnes in illo sunt.

Non ergo utilitatem nostram quaerimus, quando placere hominibus volumus, sed gaudere hominibus volumus, sed gaudemus eis placere quod bonum est, propter ipsorum utilitatem, non propter nostram dignitatem. Contra quos dixerit Apostolus: Si hominibus placere vellem, Christi servus non essem, manifestum est. Et propter quos dixerit: Placete omnibus per omnia, sicut et ego omnibus placeo per omnia, manifestum est. Utrumque dilucidum, utrumque tranquillum, utrumque purum, utrumque non perturbatum. Tu tantum pasce et bibe, noli conculcare et turbare.

Nam et Dominum ipsum Iesum Christum magistrum Apostolorum utique audisti: Luceant opera vestra coram hominibus, ut videant bona facta vestra, et glorificent Patrem vestrum qui in caelis est, id est, qui vos fecit tales. Nos enim populus pascuae eius, et oves manuum eius. Ille ergo laudetur qui te fecit bonum si bonus es, non tu qui per te ipsum non poteras esse nisi malus. Quid vis autem in contrarium ducere veritatem, ut quando boni aliquid facis, te velis laudari; quando mali aliquid facis, Dominum velis vituperari? Utique enim qui dixit: Luceant opera vestra coram hominibus, ipse dixit in eodem sermone: Nolite facere iustitiam vestram coram hominibus. Sed sicut tibi in Apostolo ista contraria videbantur, sic et in Evangelio. Si autem non perturbas aquam cordis tui, et hic agnosces pacem Scripturarum, et habebis cum eis et tu pacem.

Curemus ergo, fratres, non tantum bene vivere, sed etiam coram hominibus bene conversari, nec tantum curare habere bonam conscientiam, sed quantum potest nostra infirmitas, quantum vigilantia fragilitatis humanae, curemus nihil etiam facere quod veniat in malam suspicionem infirmo fratri, ne forte puras herbas mandendo et puras aquas bibendo, conculcemus pascua Dei, et oves infirmae conculcatum manducent, et turbatum bibant.


Originala teksto: Augustinus († 430): Sermo 47, 12-14, De ovibus; en: CCL 41, 582-584

Dua Responsorio


Plenigu mian ĝojon, ke vi tiel same sentu, havante la saman amon, kun humileco rigardante unu la alian kiel pli indan, ol li mem. Ne atentu ĉiu siajn proprajn aferojn, sed ĉiu ankaŭ la aferojn de aliaj.

Plenigu mian ĝojon, ke vi tiel same sentu, havante la saman amon, kun humileco rigardante unu la alian kiel pli indan, ol li mem. Ne atentu ĉiu siajn proprajn aferojn, sed ĉiu ankaŭ la aferojn de aliaj.

Subtenu la malfortulojn, estu paciencaj kontraŭ ĉiuj. Ĉiam sekvu tion, kio estas bona, unu por alia kaj por ĉiuj.

Ne atentu ĉiu siajn proprajn aferojn, sed ĉiu ankaŭ la aferojn de aliaj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Plenigu mian ĝojon, ke vi tiel same sentu, havante la saman amon, kun humileco rigardante unu la alian kiel pli indan, ol li mem. Ne atentu ĉiu siajn proprajn aferojn, sed ĉiu ankaŭ la aferojn de aliaj. – el Flp 2, 2-4; el 1 Tes 5, 14-15

Preĝo


Dio, kiu per Via amoplena adopto volis, ke ni estu filoj de la lumo,
donu al ni gracon, ke ni ne revenu en la mallumon de la kulpo,
sed ke ni ĉiam brilu pro la lumo de la vero.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo