Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Lundo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 13a Ordinara Semajno > Lundo


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Lundo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 1 Sam 31, 1-4; 2 Sam 1, 1-16


El la libroj de Samuelo

Dume la Filiŝtoj batalis kontraŭ Izrael; kaj la Izraelidoj forkuris de la Filiŝtoj kaj falis mortigitaj sur la monto Gilboa. Kaj la Filiŝtoj kuratingis Saulon kaj liajn filojn, kaj la Filiŝtoj mortigis Jonatanon kaj Abinadabon kaj Malki-Ŝuan, filojn de Saul.

La batalo fortiĝis kontraŭ Saul; kaj la arkpafistoj trovis lin, kaj li estis forte vundita de la arkpafistoj. Tiam Saul diris al sia armilportisto: Eltiru vian glavon kaj trapiku min per ĝi, por ke ne venu tiuj necirkumciditoj, por trapiki min kaj mokmalhonori min. Sed lia armilportisto ne volis, ĉar li forte timis. Tiam Saul prenis sian glavon kaj faligis sin sur ĝin.

Post la morto de Saul, kiam David revenis de la venkobato de Amalek, kaj David estis en Ciklag de du tagoj, okazis, ke en la tria tago iu viro venis el la tendaro, de Saul, kaj liaj vestoj estis disŝiritaj kaj terpolvo estis sur lia kapo; kaj kiam li alvenis al David, li ĵetis sin sur la teron kaj adorkliniĝis. Kaj David diris al li: De kie vi venas? Kaj tiu diris al li: El la tendaro de la Izraelidoj mi forsavis min. Kaj David diris al li: Kiel estis la afero? diru al mi, mi petas. Kaj tiu diris, ke la popolo forkuris el la batalo, ke multaj falis el la popolo kaj mortis, kaj ke ankaŭ Saul kaj lia filo Jonatan mortis.

Kaj David diris al la junulo, kiu raportis al li: Kiamaniere vi eksciis, ke mortis Saul kaj lia filo Jonatan? Kaj la junulo raportanta al li diris: Okaze mi venis sur la monton Gilboa, kaj jen mi vidis, ke Saul apogas sin sur sia glavo kaj la ĉaroj kaj rajdantoj atingas lin. Kaj li ekrigardis malantaŭen, kaj ekvidis min kaj vokis min; kaj mi diris: Jen mi estas. Kaj li diris al mi: Kiu vi estas? Kaj mi diris al li: Mi estas Amalekido. Kaj li diris al mi: Stariĝu, mi petas, super mi, kaj mortigu min, ĉar kaptis min agonio; ĉar mia animo ĝis nun ankoraŭ estas en mi. Tiam mi stariĝis super li kaj mortigis lin, ĉar mi sciis, ke li ne vivos post sia falo; kaj mi prenis la kronon, kiu estis sur lia kapo, kaj la brakornamon, kiu estis sur lia brako, kaj mi alportis ilin al mia sinjoro ĉi tien.

Tiam David kaptis siajn vestojn kaj disŝiris ilin, ankaŭ ĉiuj homoj, kiuj estis kun li. Kaj ili funebris kaj ploris kaj fastis ĝis la vespero, pro Saul, kaj pro Jonatan, lia filo, kaj pro la popolo de la Eternulo, kaj pro la domo de Izrael, ke ili falis de glavo. Kaj David diris al la junulo, kiu raportis al li: De kie vi estas? Kaj tiu respondis: Mi estas filo de fremdulo Amalekido. Tiam David diris al li: Kiel vi ne timis etendi vian manon, por pereigi la sanktoleiton de la Eternulo? Kaj David alvokis unu el la servantoj, kaj diris: Alproksimiĝu, kaj frapu lin. Kaj tiu frapis lin, kaj li mortis. Kaj David diris al li: Via sango estu sur via kapo; ĉar via buŝo atestas kontraŭ vi per tio, ke vi diris: Mi mortigis la sanktoleiton de la Eternulo.

Unua Responsorio


Montoj en Gilboa, nek roso nek pluvo estu sur vi. La beleco de Izrael estas mortigita sur viaj altaĵoj!

Montoj en Gilboa, nek roso nek pluvo estu sur vi. La beleco de Izrael estas mortigita sur viaj altaĵoj!

Ĉiujn montojn ĉirkaŭe vizitu la Eternulo, sed vin, Gilboa, Li preterpasu.

La beleco de Izrael estas mortigita sur viaj altaĵoj!

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Montoj en Gilboa, nek roso nek pluvo estu sur vi. La beleco de Izrael estas mortigita sur viaj altaĵoj! – el 2 Sam 21.19

Dua Legaĵo – Aŭgusteno


El la predikoj de la sankta episkopo Aŭgusteno

Ipse est Dominus Deus noster, nos populus pascuae eius.

Verba quae cantavimus continent professionem nostram, quia oves Dei sumus: Quoniam ipse est Dominus Deus noster, qui fecit nos. Ille Deus noster; nos populus pascuae eius et oves manuum eius. Pastores homines, oves quas habent non ipsi fecerunt, oves quas pascunt non ipsi creaverunt. Noster autem Dominus Deus, quia Deus et creator est, fecit sibi oves quas habeat et quas pascat. Nec alter instituit quas ipse pascit, nec quas ipse instituit alter pascit.
Professi ergo in hoc cantico quia oves eius sumus, populus pascuae eius, oves manuum eius, audiamus quid ad nos loquatur tamquam ad oves suas. Pridem pastoribus loquebatur; nunc autem ovibus loquitur. In illis ergo eius verbis nos cum tremore audiebamus, vos cum securitate. Quid ergo in istis verbis hodiernis? numquid vicissim nos cum securitate, vos cum tremore? Non utique. Primo, quia et si pastores sumus, pastor, non solum quod dicitur ad pastores, cum tremore audit, sed etiam quod dicitur ad oves. Si enim securus audit quod ad oves dicitur, non est illi cura de ovibus. Deinde iam et tunc diximus caritati vestrae, duo quaedam in nobis esse consideranda: unum quod christiani sumus, alterum quod praepositi sumus. Quod ergo praepositi sumus, inter pastores deputamur, si boni sumus; quod autem christiani sumus, et nos vobiscum oves sumus. Sive ergo Dominus pastoribus loquatur sive ovibus, nos omnia cum tremore oportet audire, nec recedat sollicitudo de cordibus nostris.

Audiamus itaque, fratres, unde Dominus oves improbas corripiat, et quid promittat ovibus suis. Et vos, inquit, oves meae. Primo, quanta felicitas est esse gregem Dei, si quis cogitet, fratres, etiam in istis lacrimis et in istis tribulationibus magnum gaudium concipit. Illi enim dictum est: Qui pascis Israel, de quo dictum est: Non dormitabit nec dormiet qui custodit Israel. Vigilat ergo ille super nos vigilantibus nobis, vigilat et dormientibus nobis. Si ergo de pastore homine securum est pecus hominis, quanta esse debet nostra securitas pascente Deo, non tantum quia pascit nos, sed etiam quia fecit nos.

Et vos, inquit, oves meae, haec dicit Dominus Deus: Ecce ego iudico inter ovem et ovem, et arietes et hircos. Quid hic faciunt hirci in grege Dei? In eisdem pascuis, in eisdem fontibus, et hirci tamen sinistrae destinati dextris miscentur, et prius tolerantur qui separabuntur. Et hic exercetur ovium patientia ad similitudinem patientiae Dei. Separatio enim ab illo erit, aliorum ad sinistram, aliorum ad dexteram.


Originala teksto: Augustinus († 430): Sermo 47, 1. 2. 3. 6, De ovibus; en: CCL 41, 572-573. 575-576

Dua Responsorio


Miaj ŝafoj aŭskultas mian voĉon, kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas; kaj mi donas al ili eternan vivon; kaj ili neniam pereos, kaj neniu ilin forkaptos el mia mano.

Miaj ŝafoj aŭskultas mian voĉon, kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas; kaj mi donas al ili eternan vivon; kaj ili neniam pereos, kaj neniu ilin forkaptos el mia mano.

Mi paŝtos Miajn ŝafojn, kaj Mi ripozigos ilin;

kaj ili neniam pereos, kaj neniu ilin forkaptos el mia mano.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Miaj ŝafoj aŭskultas mian voĉon, kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas; kaj mi donas al ili eternan vivon; kaj ili neniam pereos, kaj neniu ilin forkaptos el mia mano. – Joh 10, 27-28; el Jeĥ 34,15

Preĝo


Dio, kiu per Via amoplena adopto volis, ke ni estu filoj de la lumo,
donu al ni gracon, ke ni ne revenu en la mallumon de la kulpo,
sed ke ni ĉiam brilu pro la lumo de la vero.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo