Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Sabato ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 12a Ordinara Semajno > Sabato


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Sabato

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 1 Sam 26, 5-25


El la unua libro de Samuelo

Tiam David leviĝis, kaj venis al la loko, kie staris tendare Saul, kaj David rigardis la lokon, kie kuŝis Saul, kaj Abner, filo de Ner, lia militestro. Saul kuŝis en la centro de la tendaro, kaj la tuta popolo ĉirkaŭ li. Kaj David ekparolis kaj diris al Aĥimeleĥ la Ĥetido, kaj al Abiŝaj, filo de Ceruja, frato de Joab, jene: Kiu iros kun mi al Saul en la tendaron? Kaj Abiŝaj diris: Mi iros kun vi.

Kaj David kaj Abiŝaj venis al la popolo nokte; kaj jen Saul kuŝas kaj dormas en la centro de la tendaro, kaj lia lanco estas enfiksita en la tero apud lia kaploko, kaj Abner kaj la popolo kuŝas ĉirkaŭe. Tiam Abiŝaj diris al David: Dio transdonis hodiaŭ vian malamikon en viajn manojn; nun permesu, ke mi trapiku lin per la lanco al la tero unu fojon; duan fojon mi tion ne faros al li. Sed David diris al Abiŝaj: Ne pereigu lin; ĉar kiu povas senpune etendi sian manon kontraŭ la sanktoleiton de la Eternulo? Kaj David diris: Mi ĵuras per la Eternulo, ke nur la Eternulo lin frapos; aŭ venos lia tago kaj li mortos, aŭ li iros en militon kaj pereos. La Eternulo gardu min, ke mi ne etendu mian manon kontraŭ sanktoleiton de la Eternulo! nun prenu la lancon, kiu estas apud lia kaploko, kaj la vazon kun la akvo, kaj ni foriru. Kaj David prenis la lancon kaj la vazon kun la akvo de la kaploko de Saul, kaj ili foriris; kaj neniu vidis, neniu rimarkis, kaj neniu vekiĝis, sed ĉiuj dormis; ĉar dormego venanta de la Eternulo falis sur ilin.

Kaj David transiris sur la alian flankon, kaj stariĝis sur la supro de la monto, malproksime, tiel ke granda interspaco estis inter ili. Kaj David ekkriis al la popolo, kaj al Abner, filo de Ner, jene: Ĉu vi ne respondos, Abner? Kaj Abner respondis kaj diris: Kiu vi estas, kiu krias kontraŭ la reĝo? Tiam David diris al Abner: Ĉu vi ne estas viro? kaj kiu estas egala al vi en Izrael? kial do vi ne gardis vian sinjoron, la reĝon? ĉar venis unu el la popolo, por pereigi la reĝon, vian sinjoron. Ne bona estas tio, kion vi faris. Kiel vivas la Eternulo, vi meritas la morton pro tio, ke vi ne gardis vian sinjoron, la sanktoleiton de la Eternulo. Nun rigardu, kie estas la lanco de la reĝo, kaj la vazo kun la akvo, kiu estis apud lia kaploko.

Tiam Saul rekonis la voĉon de David, kaj diris: Ĉu tio estas via voĉo, mia filo David? Kaj David diris: Ĝi estas mia voĉo, mia sinjoro, ho reĝo. Kaj li diris plue: Kial mia sinjoro persekutas sian sklavon? kion mi faris? kaj kia malbono estas en mia mano? Nun mia sinjoro la reĝo volu aŭskulti la vortojn de sia sklavo: se la Eternulo incitas vin kontraŭ mi, ekodoru farunofero; sed se homoj, tiam ili estu malbenitaj antaŭ la Eternulo; ĉar ili elpelis min nun, ke mi ne partoprenu en la heredaĵo de la Eternulo, kaj ili diras: Iru, servu al aliaj dioj. Nun mia sango ne falu sur la teron malproksime de la vizaĝo de la Eternulo; la reĝo de Izrael eliris ja, por serĉi iun pulon, kiel oni postkuras perdrikon en la montoj.

Tiam Saul diris: Mi pekis; revenu, mia filo David, ĉar mi ne plu faros al vi malbonon, pro tio, ke mia animo estis kara antaŭ viaj okuloj hodiaŭ. Jen mi agis malsaĝe kaj tre multe eraris. Kaj David respondis kaj diris: Jen estas la lanco de la reĝo; unu el la servantoj venu kaj prenu ĝin; kaj la Eternulo repagu al ĉiu laŭ lia justeco kaj fideleco. La Eternulo transdonis vin hodiaŭ en miajn manojn, sed mi ne volis etendi mian manon kontraŭ sanktoleiton de la Eternulo. Jen, kiel via animo havis hodiaŭ grandan valoron en miaj okuloj, tiel mia animo havu grandan valoron en la okuloj de la Eternulo, kaj Li savu min de ĉia mizero.

Kaj Saul diris al David: Benata vi estu, mia filo David; vi faros vian faron, kaj vi venkos. Kaj David iris sian vojon, kaj Saul reiris al sia loko.

Unua Responsorio


Fremduloj leviĝis kontraŭ mi. Fortuloj serĉas mian animon. Ho Dio, per Via nomo helpu min. Per Via forto donu al mi justecon.

Fremduloj leviĝis kontraŭ mi. Fortuloj serĉas mian animon. Ho Dio, per Via nomo helpu min. Per Via forto donu al mi justecon.

Kun volonteco mi faros al Vi oferdonon. Ho Dio, aŭskultu mian preĝon.

Per Via forto donu al mi justecon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Fremduloj leviĝis kontraŭ mi. Fortuloj serĉas mian animon. Ho Dio, per Via nomo helpu min. Per Via forto donu al mi justecon. – el Psa 54, 5.3.8.4

Dua Legaĵo – Gregorio el Nyssa


El la homilio de la sankta episkopo Gregorio el Nyssa pri la feliĉ-anoncoj

Deus inveniri potest in corde homini.

Bonum quoddam in vita humana sanitas corporis est, sed beatum est, non modo scire rationem sanitatis, verum in sanitate vivere. Nam si quis, laudes sanitatis persecutus, cibum sumat qui malos umores et morbos generet, quid huic, dum morbis conficitur, laudes sanitatis prosunt? Eodem igitur modo propositam quoque orationem intellegamus, quod non cognoscere aliquid de Deo Dominus beatum esse dicat, sed in sese Deum habere. Beati enim puro praediti corde, quoniam ipsi Deum videbunt.

Non enim mihi videtur quasi ex adverso spectandum Deum proponere ei, qui animae oculum habuerit expurgatum, sed forsitan hoc nobis magnificentia dicti suggerit quod etiam ad alios sermo apertius exprimit, ubi dixit: Intra vos est regnum Dei; ut doceamur quod, qui cor suum ab omni creatura atque vitiosa affectione expurgavit, in sua ipsius pulchritudine divinae naturae imaginem intuetur.

Ac mihi videtur Verbum paucis, quae dixit, eiusmodi consilium complecti: O vos homines, quibus inest aliqua cupiditas contemplandi id quod vere bonum est, cum audiveritis divinam maiestatem supra caelos elatam et exaltatam, gloriam eius inexplicabilem, pulchritudinem ineffabilem esse, naturam comprehendi ac percipi non posse, ne prolabamini ad desperationem, qua non possitis intueri quod desideratis.

Si igitur diligenti et accurata vita sordes cordi illitas et obductas rursus ablueris, resplendebit in te divina pulchritudo. Quemadmodum in ferro fieri solet, cum id, quod paulo ante nigrum erat, per cotem detracta rubigine, splendores quosdam in se ad solem refulgens et nitores edit, ita homo quoque internus, quem cor Dominus nominat, cum sordes rubiginosas, quae propter pravum situm in forma effloruerunt, absterserit, rursus cum originali et principali forma similitudinem recuperabit, ac bonus erit. Nam quod boni simile, bonum prorsus est.

Ergo qui seipsum videt, in seipso quod desiderat intuetur; atque ita beatus fit, qui corde puro praeditus est, quoniam dum suam puritatem intuetur, per imaginem, formam principalem animadvertit. Quemadmodum enim ii qui in speculo solem vident, etiamsi caelum ipsum fixis oculis non contueantur, nihilo secius in splendore speculi solem vident quam illi qui ipsum orbem solis intuentur; ita, inquit, etiam vos, etiamsi vires vobis non suppetant ad contemplandum et animadvertendum lumen inaccessum, si ad eum qui ab initio in vobis constitutus est imaginis decorem ac gratiam reversi fueritis, in vobis ipsis quod quaeritis habetis.

Puritas enim et vitiorum affectuumque vacuitas, et ab omni malo alienatio deitas est. Si igitur haec in te sunt, Deus prorsus in te est. Cum igitur ab omni vitiositate pura, ab affectu ac vitio libera atque ab omni inquinatione seiuncta in te ratio fuerit, beatus es propter acumen atque claritudinem visus, quoniam id, quod effugit visum eorum qui non fuerint purgati, ipse expurgatus animadvertis, ac materiali caligine ab oculis animi dempta, per puram cordis serenitatem beatum spectaculum clare cernis. Hoc autem quid est? sanctimonia, puritas, simplicitas, omnes eiusmodi lucidi divinae naturae splendores, per quos Deus videtur.


Originala teksto: Gregorius Nyssenus († post 394), Orat. 6 De beatitudinibus; en: Patrologia Græca 44, 1270-1271

Dua Responsorio


Jesuo diras: Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo. Tiu, kiu vidas min, vidas ankaŭ la Patron.

Jesuo diras: Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo. Tiu, kiu vidas min, vidas ankaŭ la Patron.

Kiu kredas, tiu havas vivon eternan.

Tiu, kiu vidas min, vidas ankaŭ la Patron.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Jesuo diras: Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo. Tiu, kiu vidas min, vidas ankaŭ la Patron. – kp. Joh 14, 6.9; el Joh 6, 47

Preĝo


Inspiru, Dio, al ni ĉiam respekton kaj amon al Via sankta nomo,
ĉar neniam Vi lasas sen asisto tiujn,
kiujn Vi firme starigis sur la neskuebla roko de Via amo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo