Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Vendredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 12a Ordinara Semajno > Vendredo


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Vendredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 1 Sam 25, 14-24.28-39


El la unua libro de Samuelo

Sed al Abigail, edzino de Nabal, unu el la servantoj raportis, dirante: Jen David sendis senditojn el la dezerto, por deziri feliĉon al nia sinjoro, sed li forofendis ilin; kaj tiuj homoj estis tre bonaj por ni, kaj ili ne ofendis nin, kaj nenio perdiĝis ĉe ni dum la tuta tempo, kiun ni iradis kun ili, estante sur la kampo; muro ili estis por ni kiel en la nokto, tiel en la tago, la tutan tempon, kiun ni estis kun ili, paŝtante la ŝafojn; tial nun pripensu kaj rigardu, kion vi devas fari, ĉar decidita estas malbono kontraŭ nia sinjoro kaj kontraŭ lia tuta domo; kaj li estas ja malhumila homo, oni ne povas paroli kun li.

Tiam Abigail rapide prenis ducent panojn kaj du felsakojn da vino kaj kvin pretigitajn ŝafojn kaj kvin mezurojn da rostitaj grajnoj kaj cent kukojn sekvinberajn kaj ducent kukojn figajn, kaj metis ĉion sur azenojn. Kaj ŝi diris al siaj servantoj: Iru antaŭ mi, jen mi venas post vi. Sed al sia edzo Nabal ŝi nenion diris. Dum ŝi estis rajdanta sur la azeno kaj malleviĝanta al la bazo de la monto, jen David kun siaj homoj malleviĝas renkonte al ŝi, kaj ŝi renkontiĝis kun ili. Dume David estis dirinta: Nur vane mi gardis la apartenaĵon de tiu homo en la dezerto, ke nenio perdiĝis el lia havo; li repagis al mi malbonon pro bono; tiel Dio faru al la malamikoj de David kaj pli: el ĉio, kio apartenas al li, mi restigos ĝis la morgaŭa mateniĝo neniun virseksulon.

Kiam Abigail ekvidis Davidon, ŝi rapide deiris de la azeno, kaj ĵetis sin antaŭ David vizaĝaltere kaj adorkliniĝis ĝis la tero. Kaj ŝi ĵetis sin antaŭ liajn piedojn, kaj diris: Sur mi, mia sinjoro, estas la krimo; permesu, ke via sklavino parolu al viaj oreloj, kaj aŭskultu la vortojn de via sklavino. Pardonu, mi petas, la krimon de via sklavino, ĉar la Eternulo aranĝos al mia sinjoro domon fidindan, pro tio, ke mia sinjoro militas la militojn de la Eternulo; kaj malbono neniam estu trovata ĉe vi. Se leviĝis homo, por vin persekuti kaj serĉi vian animon, la animo de mia sinjoro tamen estas ĉirkaŭbarita per ĉirkaŭbaro de vivo ĉe la Eternulo, via Dio; sed la animo de viaj malamikoj estos forĵetita kvazaŭ per ĵetilo. Kiam la Eternulo faros al mia sinjoro ĉion bonan, kiun Li promesis, kaj faros vin estro super Izrael, tiam ĉi tio ne estu por vi puŝiĝilo nek korfalilo por mia sinjoro, se vi verŝos sangon senkaŭze kaj se mia sinjoro helpos sin mem. Tiam la Eternulo faros bonon al mia sinjoro, kaj vi rememoros vian sklavinon.

Tiam David diris al Abigail: Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu sendis vin hodiaŭ al mi renkonte. Kaj benata estu via elokventeco, kaj benata estu vi, kiu malhelpis min hodiaŭ de enfalo en sangon kaj de helpado al mi per mia propra mano. Sed kiel vivas la Eternulo, Dio de Izrael, kiu malhelpis min fari al vi malbonon: se vi ne rapidus kaj ne venus al mi renkonte, ĝis la mateniĝo restus ĉe Nabal neniu virseksulo. Kaj David prenis el ŝia mano tion, kion ŝi alportis al li, kaj li diris al ŝi: Iru pace al via domo; vidu, mi aŭskultis vian voĉon kaj honoris vian vizaĝon.

Kiam Abigail venis al Nabal, jen li havis festenon en sia domo, kiel festeno de reĝo, kaj la koro de Nabal estis gaja en li, kaj li estis tre ebria; sed ŝi diris al li nenion malgrandan nek grandan ĝis la mateniĝo. Matene, kiam la vino eliris el Nabal, lia edzino rakontis al li tion, kio okazis; tiam rigidiĝis en li lia koro, kaj li fariĝis kiel ŝtono. Post dek tagoj la Eternulo frapis Nabalon, kaj li mortis.

Kiam David aŭdis, ke Nabal mortis, li diris: Benata estu la Eternulo, kiu juĝe punis pro la malhonoro, kiun mi havis de Nabal, kaj Sian sklavon Li detenis de malbono, kaj la malbonecon de Nabal la Eternulo returnis sur lian kapon. Kaj David sendis kaj paroligis al Abigail, ke li volas preni ŝin al si kiel edzinon.

Unua Responsorio


Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu sendis vin hodiaŭ al mi renkonte. Vi malhelpis min hodiaŭ de enfalo en sangon kaj de helpado al mi per mia propra mano.

Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu sendis vin hodiaŭ al mi renkonte. Vi malhelpis min hodiaŭ de enfalo en sangon kaj de helpado al mi per mia propra mano.

Feliĉaj estas la kompatemaj, ĉar ili ricevos kompaton.

Vi malhelpis min hodiaŭ de enfalo en sangon kaj de helpado al mi per mia propra mano.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu sendis vin hodiaŭ al mi renkonte. Vi malhelpis min hodiaŭ de enfalo en sangon kaj de helpado al mi per mia propra mano. – el 1 Sam 25, 32-33; Mat 5, 7

Dua Legaĵo – Gregorio el Nyssa


El la homilio de la sankta episkopo Gregorio el Nyssa pri la feliĉ-anoncoj

De spe videndi Deum

Promissio Dei certe tanta est, ut superet extremum terminum beatitudinis. Quid enim aliquis post bonum eiusmodi aliud desideraverit, cum omnia habeat in eo quem viderit? Nam videre, in usu Scripturae, idem significat quod habere; quemadmodum illud: Videas bona Ierusalem, idem quod invenias, significante verbo. Et: Tollatur impius, ne videat gloriam Domini, per non videre, non participem esse Propheta significante.

Ergo qui Deum vidit, quidquid in bonis numeratur, per hoc quod vidit, adeptus est, vitam sine fine, aeternam incorruptibilitatem, immortalem beatitudinem, regnum sine fine, laetitiam continentem, verum lumen, spiritalem et dulcem vocem, gloriam inaccessam, perpetuam exsultationem, omne denique bonum.

Enimvero quod in promissione beatitudinis per spem proponitur, tale ac tantum est; sed quoniam ante demonstratum est, modum videndi Deum confici per hoc, si quis puro corde exstiterit; in hoc rursum mens mea quasi vertigine correpta aestuat, ambigendo anne puritas cordis sit ex iis rebus quae neque effici possunt, et naturam nostram superant et excedunt. Nam si per hanc Deus videtur, Moyses autem et Paulus non viderunt per hoc quod neque ab sese, neque ab alio quoquam Deum videri posse affirmant, ea quae nunc a Verbo beatitudini proponitur, res eiusmodi esse videtur, quae effici atque repraesentari non possit.

Quid igitur lucri nobis accedit ex eo, quod cognovimus qua ratione Deus videatur, si vires rei excogitatae non adsunt? Id enim simile est, ac si quis diceret beatum esse in caelo versari, quoniam illic conspiciuntur ea, quae in hoc saeculo non conspiciuntur. Nam si aliqua ratio expediendi itineris in caelum per sermonem praemonstraretur, utile audientibus esset didicisse quod beatum sit in caelo versari. Quamdiu autem ascensus expeditus non est, quid emolumenti affert cognitio caelestis beatitudinis, angens dumtaxat et male habens nos edoctos qualibus rebus privati simus, et propter ascensum impeditum careamus? Numquid igitur ad id, quod naturam nostram excedit, Dominus hortatur, et superat modum humanarum virium magnificentia praecepti?

Non ita se res habet. Neque enim volucres fieri iubet, quibus alas non prodŭit, neque sub aqua vivere, quibus terrestrem vitam assignavit. Si igitur lex in aliis omnibus accipientium viribus conveniens est et ad nullam rem, quae supra naturam sit, cogit, etiam hoc prorsus ex eo quod consentaneum est intellegemus, non desperandum videlicet esse id quod per beatitudinem praemonstratur, sed et Ioannem et Paulum et Moysen, et si quis alius illorum similis est, non excidisse hac sublimi beatitudine, quae ex conspectione Dei accedit, neque illum qui dixit: Recondita est mihi iustitiae corona, quam reddet mihi iustus iudex, neque eum qui recubuit super pectus Iesu, neque eum qui audivit a voce divina: Cognovi te praeter omnes. Si ergo non ambigitur, quin illi qui contemplationem Dei supra vires esse praedicaverunt, beati sint, beatitudo autem ex conspectione Dei exsistit, atque Deum videre contingit, si quis puro corde sit, certe puritas cordis, per quam beatum fieri licet, non est ex iis rebus quae confici non possunt.

Qui igitur dici potest quod et illi qui cum Paulo contemplationem Dei supra vires esse pronuntiant, vera dicant, et Domini vox illis non adversetur, quae Deum per puritatem cordis conspectum iri pollicetur?


Originala teksto: Gregorius Nyssenus († post 394), Orat. 6 De beatitudinibus; en: Patrologia Græca 44, 1266-1267

Dua Responsorio


Soifas pri Vi mia animo, sopiras pri Vi mia karno, ho Dio, mia Dio.

Soifas pri Vi mia animo, sopiras pri Vi mia karno, ho Dio, mia Dio.

Mi en pieco rigardos Vian vizaĝon; vekiĝante, mi satiĝos per Via bildo.

Sopiras pri Vi mia karno, ho Dio, mia Dio.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Soifas pri Vi mia animo, sopiras pri Vi mia karno, ho Dio, mia Dio. – el Psa 63, 2; el Joh 4, 68

Preĝo


Inspiru, Dio, al ni ĉiam respekton kaj amon al Via sankta nomo,
ĉar neniam Vi lasas sen asisto tiujn,
kiujn Vi firme starigis sur la neskuebla roko de Via amo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo