Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Mardo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 12a Ordinara Semajno > Mardo


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Mardo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 1 Sam 17, 57 - 18, 9.20-30


El la unua libro de Samuelo

Kiam David revenis post la mortigo de la Filiŝto, Abner prenis lin kaj venigis lin antaŭ Saulon, kaj la kapo de la Filiŝto estis en lia mano. Kaj Saul diris al li: Kies filo vi estas, junulo? Kaj David respondis: Filo de via sklavo Jiŝaj, la Bet-Leĥemano.

Kiam li finis la paroladon kun Saul, la animo de Jonatan alligiĝis al la animo de David, kaj Jonatan ekamis lin kiel sian animon. Kaj Saul prenis lin en tiu tago, kaj ne lasis lin reiri al la domo de sia patro. Kaj Jonatan faris kun David interligon, ĉar li ekamis lin kiel sian animon. Kaj Jonatan deprenis la tunikon, kiu estis sur li, kaj donis ĝin al David, ankaŭ siajn militajn vestojn, inkluzive sian glavon, sian pafarkon, kaj sian zonon. Kaj David iradis ĉien, kien sendis lin Saul, kaj agadis prudente; kaj Saul faris lin estro de la militistoj, kaj tio plaĉis al la tuta popolo kaj ankaŭ al la servantoj de Saul.

Okazis, ke dum ilia revenado, kiam David revenis post la mortigo de la Filiŝto, eliris la virinoj el ĉiuj urboj de Izrael, kantante kaj dancante, renkonte al la reĝo Saul, kun tamburinoj, ĝojkrioj, kaj cimbaloj. Kaj la ludantaj virinoj kantis unuj al la aliaj, kaj diris: Saul frapis milojn, Kaj David dekmilojn.

Kaj tio tre kolerigis Saulon kaj ne plaĉis al li, kaj li diris: Ili donis al David dekmilojn, kaj al mi ili donis milojn; nun mankas al li ankoraŭ nur la reĝeco. De tiu tago kaj plue Saul malamike rigardadis Davidon.

Dume Miĥal, filino de Saul, ekamis Davidon, kaj oni diris tion al Saul, kaj la afero plaĉis al li. Kaj Saul pensis: Mi donos ŝin al li, por ke ŝi fariĝu por li falilo, kaj por ke trafu lin la manoj de la Filiŝtoj. Kaj Saul diris al David: Per la dua filino fariĝu nun mia bofilo. Kaj Saul ordonis al siaj servantoj: Parolu al David sekrete, kaj diru: Jen la reĝo vin favoras, kaj ĉiuj liaj servantoj vin amas; boparenciĝu do nun kun la reĝo. Kaj la servantoj de Saul diris tiujn vortojn al David; sed David diris: Ĉu vi opinias, ke estas afero facila boparenciĝi kun la reĝo? mi estas ja homo malriĉa kaj ne eminenta. Kaj la servantoj de Saul raportis al li, dirante: Tiajn vortojn diris David. Tiam Saul diris: Tiamaniere diru al David: La reĝo ne deziras alian edziĝan donacon krom cent prepucioj de Filiŝtoj, por venĝi al la malamikoj de la reĝo. Kaj Saul esperis faligi Davidon per la manoj de la Filiŝtoj.

Kaj liaj servantoj diris al David tiujn vortojn, kaj al David plaĉis la afero, ke li boparenciĝos kun la reĝo. Kaj antaŭ ol venis la destinita tempo, David leviĝis kaj iris kun siaj viroj kaj mortigis el la Filiŝtoj ducent virojn, kaj David alportis iliajn prepuciojn en plena nombro al la reĝo, por boparenciĝi kun la reĝo.

Kaj Saul donis al li sian filinon Miĥal kiel edzinon. Kaj Saul vidis kaj komprenis, ke la Eternulo estas kun David, kaj ke Miĥal, la filino de Saul, lin amas. Tiam Saul ankoraŭ pli ektimis Davidon, kaj Saul fariĝis malamiko de David por ĉiam. La estroj de la Filiŝtoj eliradis, kaj ĉiufoje, kiam ili eliris, David agis pli prudente ol ĉiuj servantoj de Saul, kaj lia nomo fariĝis tre glora.

Unua Responsorio


Korfavoru min, ho Dio, ĉar homo volas min engluti. Dum la tuta tago malamiko min premas. Mi fidas Vin.

Korfavoru min, ho Dio, ĉar homo volas min engluti. Dum la tuta tago malamiko min premas. Mi fidas Vin.

Ĉar Vi savis mian animon de la morto, kaj miajn piedojn de falpuŝiĝo.

Mi fidas Vin.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Korfavoru min, ho Dio, ĉar homo volas min engluti. Dum la tuta tago malamiko min premas. Mi fidas Vin. – el Psa 56, 2.4.14

Dua Legaĵo – Gregorio el Nyssa


El la traktato de la sankta episkopo Gregorio el Nyssa pri la perfekta formo de kristano

Tota vita Christum declaremus.

Tria sunt quae christiani vitam declarant atque distinguunt: actio, sermo, cogitatio. Ex his prima obtinet cogitatio; secundo loco ponitur sermo, qui conceptam et impressam animo cogitationem verbis aperit et exponit; post cogitationem et sermonem actio ordine collocatur, quae animo cogitata factis exsequitur. Si quid horum igitur nos, ut fit, aut ad agendum, aut ad cogitandum, aut ad loquendum ducit: opus est, ut omnia nostra tum dicta, tum facta, tum cogitata ad divinam earum notionum quibus Christus declaratur, regulam sic dirigantur, ut nihil cogitemus, nihil dicamus, nihil faciamus, quod a sublimi earum significatione recedat.

Quid igitur aliud eum oportet facere, qui magno Christi cognomine dignus effectus est, nisi ut omnia sua tum cogitata, tum dicta, tum facta diligenter exploret, et, utrum eorum singula ad Christum tendant, an ab illo sint aliena, diiudicet? Multis autem modis fit haec praeclara diiudicatio. Quidquid enim perturbatione aliqua aut agitur aut cogitatur aut dicitur, id cum Christo minime congruit, sed adversarii notam et imaginem gerit, qui animi margaritae pro caeno perturbationes admiscet, ut pretiosi lapidis splendorem deformet ac deleat.

Quod vero ab omni turbida affectione vacuum et purum est, id ad tranquillitatis auctorem et principem spectat, qui Christus est, ex quo tamquam ex puro incorruptoque fonte, qui suas animi notiones atque affectiones haurit et derivat, talem cum principio atque origine similitudinem prae se feret, qualem obtinet cum ipso fonte, quae in rivulo decurrit, quaeque in amphora resplendet aqua.

Etenim una et eadem est, quae in Christo, et quae in mentibus nostris conspicitur puritas. Sed illa in fonte nascitur, haec inde manat et in nos derivatur: eam notionum pulchritudinem ad vitam secum trahens, ut absconditi manifestique hominis convenientia et tamquam concentus quidam appareat, cum vitae modestiam et honestatem notiones ex Christo provenientes moderentur et moveant. In hoc igitur (meo quidem iudicio) christianae vitae perfectio sita est, ut nominum quibus Christi nomen significatur participes, eorum vim et animo et oratione et vivendi institutis exprimamus.


Originala teksto: Gregorius Nyssenus († post 394), De perfecta christiani forma; en: Patrologia Græca 46, 283-286

Dua Responsorio


Kion ajn vi faras per vorto aŭ ago, faru ĉion en la nomo de la Sinjoro Jesuo.

Kion ajn vi faras per vorto aŭ ago, faru ĉion en la nomo de la Sinjoro Jesuo.

Ĉar neniu el ni vivas al si mem, kaj neniu mortas al si mem,

faru ĉion en la nomo de la Sinjoro Jesuo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kion ajn vi faras per vorto aŭ ago, faru ĉion en la nomo de la Sinjoro Jesuo. – el Kol 3,17; Rom 14, 7

Preĝo


Inspiru, Dio, al ni ĉiam respekton kaj amon al Via sankta nomo,
ĉar neniam Vi lasas sen asisto tiujn,
kiujn Vi firme starigis sur la neskuebla roko de Via amo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo