Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Sabato ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 11a Ordinara Semajno > Sabato


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Sabato

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Juĝ 16, 4-6. 16-31


El la libro Juĝistoj

Post tio li ekamis virinon en la valo Sorek; ŝia nomo estis Delila. Kaj venis al ŝi la estroj de la Filiŝtoj, kaj diris al ŝi: Allogu lin, kaj vidu, en kio konsistas lia granda forto, kaj per kio ni povus fortosuperi lin, ke ni ligu lin kaj humiligu lin; tiam ni donos al vi ĉiu po mil kaj cent arĝentaj moneroj.

Kaj Delila diris al Ŝimŝon: Diru al mi, mi petas, en kio konsistas via granda forto, kaj per kio oni povas ligi vin, por humiligi vin.

Kaj ĉar ŝi tedadis lin per siaj vortoj ĉiutage kaj turmentadis lin, lia animo morte laciĝis. Kaj li malkaŝis al ŝi sian tutan koron, kaj diris al ŝi: Tondilo ne tuŝis mian kapon, ĉar mi estas konsekrita al Dio de el la ventro de mia patrino. Se oni tondos miajn harojn, tiam forlasos min mia forto, mi senfortiĝos kaj fariĝos kiel la aliaj homoj.

Kiam Delila vidis, ke li malkaŝis al ŝi sian tutan koron, ŝi sendis kaj vokigis la estrojn de la Filiŝtoj, dirante: Venu ĉi tiun fojon, ĉar li malkaŝis al mi sian tutan koron. Kaj venis al ŝi la estroj de la Filiŝtoj kaj alportis la arĝenton en siaj manoj. Kaj ŝi endormigis lin sur siaj genuoj, [kaj alvokis homon,] kaj detondigis la sep buklojn de lia kapo. Kaj ŝi komencis humiligadi lin, kaj lia forto lin forlasis. Kaj ŝi diris: Filiŝtoj iras al vi, Ŝimŝon! Li vekiĝis de sia dormo, kaj diris: Mi eliros, kiel ĉiufoje, kaj mi vigliĝos; sed li ne sciis, ke la Eternulo forlasis lin. Kaj la Filiŝtoj kaptis lin kaj elpikis liajn okulojn, kaj venigis lin en Gazan kaj ligis lin per kupraj ĉenoj; kaj li devis mueli en la malliberejo.

Dume la haroj de lia kapo komencis rekreski post la fortondo. La estroj de la Filiŝtoj kunvenis, por alporti grandan oferon al sia dio Dagon kaj por festeni, kaj ili diris: Nia dio transdonis en niajn manojn nian malamikon Ŝimŝon.

Kaj la popolo vidis lin, kaj gloris sian dion, dirante: Nia dio transdonis en niajn manojn nian malamikon kaj la ruiniganton de nia lando kaj la mortiginton de multaj el ni.

Kiam ilia koro gajiĝis, ili diris: Voku Ŝimŝonon, ke li amuzu nin. Kaj oni vokis Ŝimŝonon el la malliberejo, kaj li faris amuzon al ili, kaj oni starigis lin inter la kolonoj. Kaj Ŝimŝon diris al la junulo, kiu kondukis lin je la mano: Lasu min, ke mi palpu la kolonojn, sur kiuj la domo staras, kaj mi apogos min al ili. Kaj la domo estis plena de viroj kaj virinoj, kaj tie estis ĉiuj estroj de la Filiŝtoj; kaj sur la tegmento estis ĉirkaŭ tri mil viroj kaj virinoj, kiuj rigardis la amuzadon de Ŝimŝon. Kaj Ŝimŝon vokis al la Eternulo, kaj diris: Mia Sinjoro, ho Eternulo, mi petas, rememoru min kaj fortigu min nur ĉi tiun fojon, ho Dio, por ke mi faru al la Filiŝtoj venĝon per unu fojo pro miaj du okuloj. Kaj Ŝimŝon kaptis la du mezajn kolonojn, sur kiuj staris la domo, kaj apogis sin al ili, al unu per sia dekstra mano kaj al la dua per sia maldekstra mano. Kaj Ŝimŝon diris: Mortu mia animo kune kun la Filiŝtoj! Kaj li ekpremis forte; kaj falis la domo sur la estrojn, kaj sur la tutan popolon, kiu estis en ĝi. Kaj la nombro de la mortintoj, kiujn li mortigis ĉe sia morto, estis pli granda, ol la nombro de tiuj, kiujn li mortigis dum sia vivo.

Kaj venis liaj fratoj kaj la tuta domo de lia patro kaj prenis lin, kaj iris kaj enterigis lin inter Corea kaj Eŝtaol, en la tombo de lia patro Manoaĥ. Li estis juĝisto de Izrael dum dudek jaroj.

Unua Responsorio


Juĝu min, ho Dio, kaj defendu mian aferon kontraŭ popolo nepia; ĉar Vi estas mia roko kaj mia kastelo.

Juĝu min, ho Dio, kaj defendu mian aferon kontraŭ popolo nepia; ĉar Vi estas mia roko kaj mia kastelo.

Rememoru min kaj fortigu min nur ĉi tiun fojon;

ĉar Vi estas mia roko kaj mia kastelo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Juĝu min, ho Dio, kaj defendu mian aferon kontraŭ popolo nepia; ĉar Vi estas mia roko kaj mia kastelo. – el Psa 43, 1; 31, 4; el Juĝ 16, 28

Dua Legaĵo – Cipriano el Kartago


El la traktato de la sankta episkopo kaj martiro Cipriano pri la Preĝo de la Sinjoro

Nec verbis tantum, sed et factis orandum est.

Quid mirum, fratres dilectissimi, si oratio talis est quam Deus docuit, qui magisterio suo omnem precem nostram salutari sermone breviavit? Hoc iam per Isaiam prophetam fuerat ante praedictum, cum plenus Spiritu Sancto de Dei maiestate ac pietate loqueretur. Verbum consummans, inquit, et brevians in iustitia, quoniam sermonem breviatum faciet Deus in toto orbe terrae. Nam cum Dei sermo Dominus noster Iesus Christus omnibus venerit et colligens doctos pariter et indoctos, omni sexui atque aetati praecepta salutis ediderit, praeceptorum suorum fecit grande compendium, ut in disciplina caelesti discentium memoria non laboraret, sed quod esset simplici fidei necessarium velociter disceret.

Sic cum doceret quid sit vita aeterna, sacramentum vitae magna et divina brevitate complexus est dicens: Haec est autem vita aeterna, ut cognoscant te solum et verum Deum, et quem misisti Iesum Christum. Item cum de lege et prophetis praecepta prima et maiora decerperet: Audi, inquit, Israel: Dominus Deus tuus Dominus unus est; et: Diliges Dominum Deum tuum de toto corde tuo et de tota anima tua et de tota virtute tua. Hoc primum, et secundum simile huic: Diliges proximum tuum tamquam te. In his duobus praeceptis tota lex pendet et prophetae. Et iterum: Quaecumque volueritis ut faciant vobis homines bona, ita et vos facite illis. Haec est enim lex et prophetae.

Nec verbis tantum sed et factis Deus orare nos docuit, ipse orans frequenter et deprecans, et quid nos facere oporteret exempli sui contestatione demonstrans, sicut scriptum est: Ipse autem fuit secedens in solitudines et adorans; et iterum: Exivit in montem orare et fuit pernoctans in oratione Dei.

Orabat autem Dominus et rogabat non pro se — quid enim pro se innocens precaretur? — sed pro delictis nostris, sicut et ipse declarat cum dicit ad Petrum: Ecce Satanas postulabat ut vos vexaret quomodo triticum. Ego autem rogavi pro te, ne deficiat fides tua. Et postmodum pro omnibus Patrem deprecatur dicens: Non pro his autem rogo solis, sed et pro illis qui credituri sunt per verbum ipsorum in me, ut omnes unum sint, sicut et tu, Pater, in me et ego in te, ut et ipsi in nobis sint.

Magna Dei propter salutem nostram benignitas pariter et pietas, ut non contentus, quod nos sanguine suo redimeret, adhuc pro nobis amplius et rogaret. Rogantis autem desiderium videte quod fuerit, ut quomodo unum sunt Pater et Filius, sic et nos in ipsa unitate maneamus.


Originala teksto: Cyprianus Carthaginiensis († 258): Tractatus de dominica oratione, Cap. 28-30; en: Corpus Scriptorum Ecclesiasticorum Latinorum 3, 280-281; 287-289

Dua Responsorio


Al Vi, ho Eternulo, mi levas mian animon. Ho mia Dio, Vin mi fidas; ne lasu min hontiĝi.

Al Vi, ho Eternulo, mi levas mian animon. Ho mia Dio, Vin mi fidas; ne lasu min hontiĝi.

Gvidu min en Via vero kaj lernigu min, ĉar Vi estas la Dio, kiu min helpas; al Vi mi esperas ĉiun tagon.

Ho mia Dio, Vin mi fidas; ne lasu min hontiĝi.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Al Vi, ho Eternulo, mi levas mian animon. Ho mia Dio, Vin mi fidas; ne lasu min hontiĝi. – Psa 25, 1-2a.5

Preĝo


Dio, forto de tiuj, kiuj esperas al Vi,
aŭskultu favore nian alvokon:
Ĉar nenion ni kapablas fari sen Via helpo,
protektu nin ĉiam per Via graco,
por ke ni, plenumante Viajn ordonojn,
plaĉu al Vi pri niaj intencoj kaj agadoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo