Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Lundo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 9a Ordinara Semajno > Lundo


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Lundo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Ijo 29, 1-10; 30, 1.9-23


El la libro Ijob

Kaj plue Ijob parolis siajn sentencojn, kaj diris:

Ho, se estus al mi tiel, kiel en la antaŭaj monatoj,
Kiel en la tempo, kiam Dio min gardis;
Kiam Lia lumilo lumis super mia kapo;
Kaj sub Lia lumo mi povis iri en mallumo;
Kiel estis al mi en la tagoj de mia juneco,
Kiam la ŝirmado de Dio estis super mia tendo;
Kiam la Plejpotenculo estis ankoraŭ kun mi,
Kaj ĉirkaŭ mi estis miaj infanoj;
Kiam miaj paŝoj laviĝadis en butero,
Kaj la roko verŝadis al mi fluojn da oleo!

Kiam mi eliris el la pordego al la urbo
Kaj aranĝis al mi sidon sur la placo,
Vidis min junuloj kaj kaŝis sin,
Kaj maljunuloj leviĝis kaj staris;
Eminentuloj ĉesis paroli
Kaj metis la manon sur sian buŝon;
La voĉo de altranguloj sin kaŝis,
Kaj ilia lango algluiĝis al ilia palato.

Sed nun ridas pri mi homoj pli junaj ol mi,
Kies patrojn mi ne volus starigi kun la hundoj de miaj ŝafaroj;
Kaj nun mi fariĝis objekto de ilia mokokanto,
Mi fariĝis por ili objekto de babilado.
Ili abomenas min, malproksimiĝas de mi,
Ne timas kraĉi sur mian vizaĝon.
Li malligis mian ŝnuron kaj turmentas min,
Kaj ili forĵetis antaŭ mi la bridon.
Dekstre buboj stariĝis, kaj puŝas miajn piedojn;
Ili ebenigis kontraŭ mi siajn pereigajn vojojn;
Ili disfosis mian vojon, facile pereigas min,
Ne bezonante helpanton;
Ili venas kiel tra larĝa breĉo,
Ĵetas sin tumulte.

Teruroj turnis sin kontraŭ min,
Forpelis mian majeston kiel vento;
Kiel nubo foriris mia feliĉo.
Kaj nun elverŝiĝas mia animo;
Kaptis min tagoj de mizero.
En la nokto miaj ostoj traboriĝas en mi,
Kaj miaj mordetantoj ne dormas.
Kun granda malfeliĉo demetiĝas mia vesto;
Premas min la rando de mia ĉemizo.
Oni komparas min kun koto;
Mi similiĝis al polvo kaj cindro.

Mi krias al Vi, sed Vi ne respondas al mi;
Mi staras, ke Vi atentu min.
Vi fariĝis kruelulo por mi;
Per la forto de Via mano Vi montras al mi Vian malamon.
Vi levis min en la venton,
Lasis min kaj neniigis min en la ventego.
Mi scias, ke Vi transdonos min al la morto,
En la kunvenejon de ĉio vivanta.

Unua Responsorio


En la nokto miaj ostoj traboriĝas en mi, kaj miaj mordetantoj ne dormas. Oni komparas min kun koto; mi similiĝis al polvo kaj cindro.

En la nokto miaj ostoj traboriĝas en mi, kaj miaj mordetantoj ne dormas. Oni komparas min kun koto; mi similiĝis al polvo kaj cindro.

Forlasu min, ĉar miaj tagoj estas vantaĵo.

Oni komparas min kun koto; mi similiĝis al polvo kaj cindro.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

En la nokto miaj ostoj traboriĝas en mi, kaj miaj mordetantoj ne dormas. Oni komparas min kun koto; mi similiĝis al polvo kaj cindro. – Ijo 30, 17.19; 7, 16b

Dua Legaĵo – Dorotheos


El la Doktrinoj de la sankta abato Doroteo el Gaza

Ratio omnis perturbationis ea est, quod nemo seipsum accusat

Quaeramus, fratres, id unde potissimum eveniat, ut cum verbum quis ullum molestum acceperit, quasi illud non audiverit, saepe absque ulla afflictione discedat, nonnumquam vero statim ut illud audiverit, turbetur et affligatur? Quae, oro, causa est huiusce varietatis? Unamne rationem habeat res haec, an plures? Ego multas inesse rationes et causas animadverto, atque unam in primis, quae ceteras omnes gignit, ut quidam ait: Ex ipso interdum statu, in quo quisque reperitur, hoc provenit.

In oratione enim aut contemplatione repertus, facile conviciantem fratrem fert et immobilis perstat. Aliquando ex affectatione nimia, qua quis in aliquem fratrem tenetur; omnia enim prae amore ab eo patientissime tolerat. Nonnumquam quoque ex contemptu, cum scilicet quis contemnit et spernit eum qui sese turbare voluerit, dedignaturque in illum tamquam in vilissimum omnium intueri, aut verbum illi respondere, aut de ipsius iniuriis et maledictis cum aliquo mentionem facere.

Hinc igitur, ut dixi, provenit non turbari aliquem aut affligi, si quae dicuntur, spernat et neglegat. Turbari autem et affligi ex verbis fratris inde fit, quod vel in statu nullo bono reperitur vel quod fratrem illum oderit. Sunt autem et aliae plurimae huiusce rei causae, quae differenter dictae sunt. Sed ratio omnis perturbationis, si quaeramus diligenter, ea est, quod nemo seipsum accusat.

Hinc fluit omnis molestia et afflictio, hinc est ut nullam aliquando requiem habeamus; nec mirari licet, cum a sanctis hominibus acceperimus, nullam praeter hanc nobis ad quietem viam dari. Quod ita esse in plurimis vidimus; et nos desides et amantes requiem speramus, vel credimus viam rectam a nobis incedi, cum in omnibus simus impatientissimi, numquam sustinentes nosmetipsos accusare.

Ita se res habet. Quotquot virtutes possederit homo, etsi innumeras atque infinitas, a via autem hac declinaverit, numquam quiescet, sed semper vel affligetur vel affliget alios laboresque suos omnes deperdet.


Originala teksto: Dorotheos († ĉ. 580): Doctrina 7, De accusatione sui ipsius, 1-2; en: Patrologia Græca 88, 1695-1699

Dua Responsorio


Se ni diras, ke pekon ni ne havas, ni nin trompas, kaj la vero ne estas en ni. Se ni konfesas niajn pekojn, Li estas fidela kaj justa por pardoni al ni niajn pekojn.

Se ni diras, ke pekon ni ne havas, ni nin trompas, kaj la vero ne estas en ni. Se ni konfesas niajn pekojn, Li estas fidela kaj justa por pardoni al ni niajn pekojn.

Kiu kaŝas siajn pekojn, tiu ne estos feliĉa.

Se ni konfesas niajn pekojn, Li estas fidela kaj justa por pardoni al ni niajn pekojn.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Se ni diras, ke pekon ni ne havas, ni nin trompas, kaj la vero ne estas en ni. Se ni konfesas niajn pekojn, Li estas fidela kaj justa por pardoni al ni niajn pekojn. – 1 Joh 1, 8-9; Sen 28, 13

Preĝo


Dio, kiu laŭ Via providenco ĉiam celas nian savon,
forigu de ni ĉion malbonan,
kaj ĉion favoran donu al ni.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo