Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Dimanĉo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 9a Ordinara Semajno > Dimanĉo


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Dimanĉo

Propraj:


► VESPERA LAŬDO (1)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Ne ĉiu, kiu diras al mi: Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la ĉielo;
sed tiu, kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo. – Mat 7, 21

Ciklo B

¶ La sabato estiĝis por la homo,
kaj ne la homo por la sabato,
diras la Sinjoro. – el Mar 2, 27

Ciklo C

¶ La centestro, aŭdinte pri Jesuo, sendis al li pliaĝulojn de la Judoj,
por peti, ke li venu, por savi lian sklavon. – kp. Luk 7, 3

Preĝo


Dio, kiu laŭ Via providenco ĉiam celas nian savon,
forigu de ni ĉion malbonan,
kaj ĉion favoran donu al ni.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Ijo 28, 1-28


El la libro Ijob

Ijob diris:

La arĝento havas lokon, kie oni ĝin elakiras;
Kaj la oro havas lokon, kie oni ĝin fandas.
La fero estas ricevata el polvo,
Kaj el ŝtono oni fandas la kupron.
Oni faras finon al la mallumo,
Kaj rezulte oni trovas la ŝtonojn el grandega mallumo.
Oni fosas kavon tie, kie oni loĝas;
Kaj tie, kie paŝas neniu piedo, ili laboras pendante, forgesitaj de homoj.

La tero, el kiu devenas pano,
Estas trafosata sube kvazaŭ per fajro.
Ĝiaj ŝtonoj estas loko de safiroj,
Kaj terbuloj enhavas oron.
La vojon ne konas rabobirdo,
Kaj la okulo de falko ĝin ne vidis.
Ne paŝis sur ĝi sovaĝaj bestoj,
Ne iris sur ĝi leono.
Sur rokon oni metas sian manon,
Oni renversas montojn de ilia bazo.
En rokoj oni elhakas riverojn,
Kaj ĉion grandvaloran vidis la okulo de homo.
Oni haltigas la fluon de riveroj,
Kaj kaŝitaĵon oni eltiras al la lumo.

Sed kie oni trovas la saĝon?
Kaj kie estas la loko de prudento?
La homo ne scias ĝian prezon;
Kaj ĝi ne estas trovata sur la tero de vivantoj.
La abismo diras: Ne en mi ĝi estas;
La maro diras: Ĝi ne troviĝas ĉe mi.
Oni ne povas doni por ĝi plej bonan oron,
Oni ne pesas arĝenton page por ĝi.
Oni ne taksas ĝin per oro Ofira,
Nek per multekosta onikso kaj safiro.
Ne valoregalas al ĝi oro kaj vitro;
Kaj oni ne povas ŝanĝi ĝin kontraŭ vazoj el pura oro.
Koraloj kaj kristalo ne estas atentataj;
Kaj posedo de saĝo estas pli valora ol perloj.
Ne valoregalas al ĝi topazo el Etiopujo;
Pura oro ne povas esti ĝia prezo.

De kie venas la saĝo?
Kaj kie estas la loko de prudento?
Kaŝita ĝi estas antaŭ la okuloj de ĉio vivanta,
Nevidebla por la birdoj de la ĉielo.
La abismo kaj la morto diras:
Per niaj oreloj ni aŭdis nur famon pri ĝi.
Dio komprenas ĝian vojon,
Kaj Li scias ĝian lokon;
Ĉar Li rigardas ĝis la fino de la tero,
Li vidas sub la tuta ĉielo.
Kiam Li donis pezon al la vento
Kaj aranĝis la akvon laŭmezure,
Kiam Li starigis leĝon por la pluvo
Kaj vojon por la fulmo kaj tondro:
Tiam Li vidis ĝin kaj anoncis ĝin,
Pretigis ĝin kaj esploris ĝin;
Kaj Li diris al la homoj:
Vidu, timo antaŭ Dio estas saĝo,
Kaj evitado de malbono estas prudento.

Unua Responsorio


Ni parolas la saĝecon de Dio en mistero, la saĝecon kaŝitan, kiun Dio antaŭdestinis antaŭ la mondaĝoj por nia glorado.

Ni parolas la saĝecon de Dio en mistero, la saĝecon kaŝitan, kiun Dio antaŭdestinis antaŭ la mondaĝoj por nia glorado.

Vi estas en Kristo Jesuo, kiu fariĝis al ni saĝeco el Dio,

kiun Dio antaŭdestinis antaŭ la mondaĝoj por nia glorado.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ni parolas la saĝecon de Dio en mistero, la saĝecon kaŝitan, kiun Dio antaŭdestinis antaŭ la mondaĝoj por nia glorado. – 1 Kor 2,7; 1, 30a

Dua Legaĵo – Aŭgusteno


El la Konfesoj de la sankte episkopo Aŭgusteno

Inquietum est cor nostrum, donec requiescat in te.

Magnus es, Domine, et laudabilis valde: magna virtus tua, et sapientiae tuae non est numerus. Et laudare te vult homo, aliqua portio creaturae tuae, et homo circumferens mortalitatem suam, circumferens testimonium peccati sui et testimonium quia superbis resistis: et tamen laudare te vult homo, aliqua portio creaturae tuae. Tu excitas, ut laudare te delectet, quia fecisti nos ad te et inquietum est cor nostrum, donec requiescat in te.

Da mihi, Domine, scire et intellegere, utrum sit prius invocare te an laudare te et scire te prius sit an invocare te. Sed quis te invocat, nesciens te? Aliud enim pro alio potest invocare nesciens. An potius invocaris, ut sciaris? Quomodo autem invocabunt, in quem non crediderunt? Aut quomodo credent sine praedicante?

Et laudabunt Dominum qui requirunt eum. Quaerentes enim inveniunt eum et invenientes laudabunt eum. Quaeram te, Domine, invocans te et invocem te credens in te: praedicatus enim es nobis. Invocat te, Domine, fides mea, quam dedisti mihi, quam inspirasti mihi per humanitatem Filii tui, per ministerium praedicatoris tui.

Et quomodo invocabo Deum meum, Deum et Dominum meum quoniam utique in me ipsum eum vocabo, cum invocabo eum? Et quis locus est in me, quo veniat in me Deus meus? Quo Deus veniat in me, Deus qui fecit caelum et terram? Itane, Domine Deus meus, est quidquam in me quod capiat te? An vero caelum et terra, quae fecisti et in quibus me fecisti, capiunt te? An quia sine te non esset quidquid est, fit, ut quidquid est capiat te?

Quoniam itaque et ego sum, quid peto, ut venias in me, qui non essem, nisi esses in me? Non enim ego iam in inferis, et tamen etiam ibi es. Nam etsi descendero in infernum, ades. Non ergo essem, Deus meus, non omnino essem, nisi esses in me. An potius non essem, nisi essem in te, ex quo omnia, per quem omnia, in quo omnia? Etiam sic, Domine, etiam sic. Quo te invoco, cum in te sim? aut unde venias in me? Quo enim recedam extra caelum et terram, ut inde in me veniat Deus meus, qui dixit: Caelum et terram ego impleo?

Quis mihi dabit acquiescere in te? Quis dabit mihi ut venias in cor meum, et inebries illud, ut obliviscar mala mea et unum bonum meum amplectar, te? Quid mihi es? Miserere, ut loquar. Quid tibi sum ipse, ut amari te iubeas a me et, nisi faciam irascaris mihi et mineris ingentes miserias? Parvane ipsa est, si non amem te?

Ei mihi! Dic mihi per miserationes tuas, Domine Deus meus, quid sis mihi. Dic animae meae: Salus tua ego sum. Sic dic, ut audiam. Ecce aures cordis mei ante te, Domine; aperi eas, et dic animae meae: Salus tua ego sum. Curram post vocem hanc et apprehendam te. Noli abscondere a me faciem tuam: moriar, ne moriar, ut eam videam.


Originala teksto: Augustinus († 430): Confessiones, Lib. 1, 1.1 - 2.2; 5.5: CCL 27, 1-3

Dua Responsorio


Kiu estas por mi en la ĉielo? Kaj krom Vi mi nenion volas sur la tero. Konsumiĝas mia karno kaj mia koro; sed la fortikaĵo de mia koro kaj mia parto estas Dio por eterne.

Kiu estas por mi en la ĉielo? Kaj krom Vi mi nenion volas sur la tero. Konsumiĝas mia karno kaj mia koro; sed la fortikaĵo de mia koro kaj mia parto estas Dio por eterne.

Diru al mia animo: Via helpo Mi estas.

La fortikaĵo de mia koro kaj mia parto estas Dio por eterne.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kiu estas por mi en la ĉielo? Kaj krom Vi mi nenion volas sur la tero. Konsumiĝas mia karno kaj mia koro; sed la fortikaĵo de mia koro kaj mia parto estas Dio por eterne. – Psa 73, 25-26; 35, 3b

Preĝo


Dio, kiu laŭ Via providenco ĉiam celas nian savon,
forigu de ni ĉion malbonan,
kaj ĉion favoran donu al ni.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


Ciklo A

¶ Ĉiu, kiu aŭdas ĉi tiujn miajn parolojn kaj plenumas ilin,
estos komparata al saĝa viro,
kiu konstruis sian domon sur roko. – Mat 7, 24

Ciklo B

¶ Jesuo respondis al la Fariseoj:
La Filo de homo estas sinjoro eĉ de la sabato. – el Mar 2, 28

Ciklo C

¶ Sinjoro, mi ne estas inda, ke vi venu sub mian tegmenton.
Sed vorton parolu, kaj mia knabo saniĝos. – el Luk 7, 6-7

Preĝo


Dio, kiu laŭ Via providenco ĉiam celas nian savon,
forigu de ni ĉion malbonan,
kaj ĉion favoran donu al ni.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Falis pluvo, kaj venis inundoj,
kaj blovis ventoj, kaj albatis tiun domon,
kaj ĝi ne falis;
ĉar ĝi estis fondita sur roko. – Mat 7, 25

Ciklo B

¶ Jesuo diris al la viro, kiu havis manon velkintan: Etendu vian manon.
Kaj li etendis ĝin, kaj lia mano resaniĝis. – el Mar 1, 36-38

Ciklo C

¶ Jesuo miris pri la centestro, kaj diris:
Mi diras al vi: Eĉ en Izrael mi ne trovis tiom da fido.
Kaj la senditoj, reveninte al la domo, trovis la sklavon sana. – el Luk 7, 9-10

Preĝo


Dio, kiu laŭ Via providenco ĉiam celas nian savon,
forigu de ni ĉion malbonan,
kaj ĉion favoran donu al ni.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo