Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Sabato ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 8a Ordinara Semajno > Sabato


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Sabato

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Ijo 13, 13 - 14, 6


El la libro Ijob

Kaj Ijob respondis kaj diris:

Silentu antaŭ mi, kaj parolos mi,
Kio ajn trafos min.
Por kio mi portu mian karnon en miaj dentoj
Kaj metu mian animon en mian manon?
Li ja mortigos min, kaj mi ne havas esperon;
Sed pri mia konduto mi volas disputi antaŭ Li.
Tio jam estos savo por mi,
Ĉar ne hipokritulo venos antaŭ Lin.
Aŭskultu mian parolon
Kaj mian klarigon antaŭ viaj oreloj.
Jen mi pretigis juĝan aferon;
Mi scias, ke mi montriĝos prava.
Kiu povas procesi kontraŭ mi?
Tiam mi eksilentus kaj mortus.
Nur du aferojn ne faru al mi,
Tiam mi ne kaŝos min antaŭ Via vizaĝo:
Malproksimigu de mi Vian manon,
Kaj Via teruro ne timigu min.
Tiam voku, kaj mi respondos;
Aŭ mi parolos, kaj Vi respondu al mi.
Kiom da malbonagoj kaj pekoj estas sur mi?
Sciigu al mi miajn krimojn kaj pekojn.
Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon
Kaj rigardas min kiel Vian malamikon?
Ĉu Vi volas montri Vian forton kontraŭ deŝirita folio?
Kaj ĉu sekiĝintan pajleron Vi volas persekuti?
Ĉar Vi skribas kontraŭ mi maldolĉaĵon
Kaj venigas sur min la pekojn de mia juneco.
Vi metis miajn piedojn en ŝtipon,
Vi observas ĉiujn miajn vojojn,
Kaj Vi observas la plandojn de miaj piedoj;
Dum mi ja disfalas kiel putraĵo,
Kiel vesto dismanĝita de tineoj.

Homo, naskita de virino,
Havas mallongan vivon kaj abundon da afliktoj.
Kiel floro li elkreskas kaj velkas;
Li forkuras kiel ombro kaj ne restas.
Kaj kontraŭ tia Vi malfermas Viajn okulojn,
Kaj min Vi vokas al juĝo kun Vi!
Ĉu povas purulo deveni de malpurulo? Neniu.
Se liaj tagoj estas difinitaj, la nombro de liaj monatoj estas ĉe Vi;
Vi difinis lian limon, kiun li ne transpasos.
Deturnu do Vin de li, ke li estu trankvila,
Ĝis venos lia tempo, kiun li sopiras kiel dungito.

Unua Responsorio


Mi ne kaŝos min antaŭ Via vizaĝo. Malproksimigu de mi Vian manon. Kaj Via teruro ne timigu min.

Mi ne kaŝos min antaŭ Via vizaĝo. Malproksimigu de mi Vian manon. Kaj Via teruro ne timigu min.

Punu min, ho Eternulo, sed laŭjuĝe, ne en Via kolero, por ke Vi min ne tro dispremu.

Kaj Via teruro ne timigu min.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi ne kaŝos min antaŭ Via vizaĝo. Malproksimigu de mi Vian manon. Kaj Via teruro ne timigu min. – el Ijo 13, 20-21; Jer 10, 24

Dua Legaĵo – Zenono el Verono


El la traktatoj de la sankta episkopo Zenono el Verono

Iob Christi imaginem præferebat

Iob, quantum intéllegi datur, fratres caríssimi, Christi imáginem præferébat. Dénique comparátio indúcat veritátem. Iob iustus dictus a Deo est. Ipse iustítia, de cuius fonte omnes, qui beáti sunt, gustant; ecce enim de ipso dictum est: Oriétur vobis sol iustítiæ. Iob verax est appellátus. At est vera véritas Dóminus, qui ait in Evangélio: Ego sum via et véritas.

Iob dives fuit. Et quid dítius Dómino? cuius sunt omnes dívites servi, cuius est orbis totus omnísque natúra, beatíssimo David dicénte: Dómini est terra et plenitúdo eius, orbis terrárum et univérsi qui hábitant in eo. Iob diábolus ter tentávit. Simíliter, Evangelísta perhibénte, et Dóminum ter est tentáre conátus. Iob facultátes, quas hábuit, amísit. Et Dóminus cæléstia sua bona amóre nostro negléxit pauperémque se fecit, ut nos dívites fáceret. Iob fílios furens diábolus interémit. Et Dómini fílios prophétas insánus pópulus pharisæus occídit. Iob ulcéribus maculátus est. Et Dóminus suméndo carnem totíus humáni géneris peccatórum est sórdibus obsolefáctus.

Iob ŭor sua hortátur, ut peccet. Et Dóminum, ut corruptélam seniórum sequátur, synagóga compéllit. Iob amíci sui insultásse perhibéntur. Et Dómino sui sacerdótes, sui insultavére cultóres. Iob in sterquilínio pleno vérmibus sedet. Dóminus quoque in vero sterquilínio, id est in huius mundi cæno versátus est inter ebulliéntes divérsis sceléribus ac libidínibus hómines, qui veri sunt vermes.

Iob et sanitátem recépit et facultátem. At Dóminus resúrgens non sanitátem tantum, sed immortalitátem in se credéntibus præstitit dominiúmque totíus natúræ recuperávit, sicut est ipse testátus dicens: Omnia mihi trádita sunt a Patre meo. Iob vicários fílios génuit. Dóminus quoque post prophétas fílios sanctos Apóstolos procreávit. Iob beátus quiévit in pace. Dóminus autem manet benedíctus in ætérnum ante sæcula et a sæculis et in cuncta sæcula sæculórum.


Originala teksto: Zenon Veronensis († 371 aŭ 372), Tractatus 15, 2; en: Patrologia Latina 11, 441-443

Dua Responsorio


Persiste ni kuru la kuradon antaŭ ni metitan, direktante nian rigardon al la aŭtoro kaj perfektiganto de la fido, Jesuo.

Persiste ni kuru la kuradon antaŭ ni metitan, direktante nian rigardon al la aŭtoro kaj perfektiganto de la fido, Jesuo.

En ĉio ni aprobigu nin, kiel servantoj de Dio, en multa pacienco, en suferoj, en afliktoj, en malfacilaĵoj, en batovundoj, en malliberigoj,

direktante nian rigardon al la aŭtoro kaj perfektiganto de la fido, Jesuo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Persiste ni kuru la kuradon antaŭ ni metitan, direktante nian rigardon al la aŭtoro kaj perfektiganto de la fido, Jesuo. – el Heb 12, 1-2; kp. 2 Kor 6, 4-5

Preĝo


Donu al ni, Sinjoro,
ke la mondo iru, laŭ Via volo, en justeco kaj paco;
kaj ke Via Eklezio ĝuu trankvilan vivon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo