Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Mardo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 8a Ordinara Semajno > Mardo


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Mardo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Ijo 3, 1-26


El la libro Ijob

Poste Ijob malfermis sian buŝon, kaj malbenis sian tagon. Kaj Ijob ekparolis, kaj diris:

Pereu la tago, en kiu mi naskiĝis,
Kaj la nokto, kiu diris: Embriiĝis homo.
Tiu tago estu malluma;
Dio de supre ne rigardu ĝin,
Neniu lumo ekbrilu super ĝi.
Mallumo kaj tomba ombro ekposedu ĝin;
Nubo ĝin kovru;
Eklipsoj de tago faru ĝin terura.
Tiun nokton prenu mallumego;
Ĝi ne alkalkuliĝu al la tagoj de la jaro,
Ĝi ne eniru en la kalkulon de la monatoj.
Ho, tiu nokto estu soleca;
Neniu ĝojkrio aŭdiĝu en ĝi.
Malbenu ĝin la malbenantoj de la tago,
Tiuj, kiuj estas pretaj eksciti levjatanon.
Mallumiĝu la steloj de ĝia krepusko;
Ĝi atendu lumon, kaj ĉi tiu ne aperu;
Kaj la palpebrojn de matenruĝo ĝi ne ekvidu;
Pro tio, ke ĝi ne fermis la pordon de la utero de mia patrino
Kaj ne kaŝis per tio la malfeliĉon antaŭ miaj okuloj.

Kial mi ne mortis tuj el la utero,
Ne senviviĝis post la eliro el la ventro?
Kial akceptis min la genuoj?
Por kio estis la mamoj, ke mi suĉu?
Mi nun kuŝus kaj estus trankvila;
Mi dormus kaj havus ripozon,
Kune kun la reĝoj kaj la konsilistoj sur la tero,
Kiuj konstruas al si izolejojn,
Aŭ kun la potenculoj, kiuj havas oron,
Kiuj plenigas siajn domojn per arĝento;
Aŭ kiel abortitaĵo kaŝita mi ne ekzistus,
Simile al la infanoj, kiuj ne vidis lumon.

Tie la malpiuloj ĉesas tumulti;
Kaj tie ripozas tiuj, kies fortoj konsumiĝis.
Tie la malliberuloj kune havas ripozon;
Ili ne aŭdas la voĉon de premanto.
Malgranduloj kaj granduloj, tie ili estas;
Kaj sklavo estas libera de sia sinjoro.

Por kio al suferanto estas donita la lumo,
Kaj la vivo al tiuj, kiuj havas maldolĉan animon,
Kiuj atendas la morton, kaj ĝi ne aperas,
Kiuj elfosus ĝin pli volonte ol trezorojn,
Kiuj ekĝojus kaj estus ravitaj,
Se ili trovus tombon?
Al la homo, kies vojo estas kaŝita,
Kaj antaŭ kiu Dio starigis barilon?

Antaŭ ol mi ekmanĝas panon, mi devas ĝemi,
Kaj mia plorkriado verŝiĝas kiel akvo;
Ĉar teruraĵo, kiun mi timis, trafis min,
Kaj tio, pri kio mi estis maltrankvila, venis al mi.
Mi ne havas trankvilon, mi ne havas kvieton, mi ne havas ripozon;
Trafis min kolero.

Unua Responsorio


Antaŭ ol mi ekmanĝas panon, mi devas ĝemi, kaj mia plorkriado verŝiĝas kiel akvo. Ĉar teruraĵo, kiun mi timis, trafis min, kaj tio, pri kio mi estis maltrankvila, venis al mi. Trafis min Via kolero, ho Eternulo.

Antaŭ ol mi ekmanĝas panon, mi devas ĝemi, kaj mia plorkriado verŝiĝas kiel akvo. Ĉar teruraĵo, kiun mi timis, trafis min, kaj tio, pri kio mi estis maltrankvila, venis al mi. Trafis min Via kolero, ho Eternulo.

Mi havas ja nenian helpon, kaj savo estas forpuŝita for de mi.

Trafis min Via kolero, ho Eternulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Antaŭ ol mi ekmanĝas panon, mi devas ĝemi, kaj mia plorkriado verŝiĝas kiel akvo. Ĉar teruraĵo, kiun mi timis, trafis min, kaj tio, pri kio mi estis maltrankvila, venis al mi. Trafis min Via kolero, ho Eternulo. – Ijo 3, 24-26; 6, 13

Dua Legaĵo – Aŭgusteno


El la Konfesoj de la sankta episkopo Aŭgusteno

Tibi, Domine, manifestus sum quicumque sim

Cognóscam te, cógnitor meus, cognóscam, sicut et cógnitus sum. Virtus ánimæ meæ, intra in eam et coápta tibi, ut hábeas et possídeas sine mácula et ruga. Hæc est mea spes, ídeo loquor et in ea spe gáudeo, quando sanum gáudeo. Cétera vero vitæ huius tanto minus flenda, quanto magis fletur, et tanto magis flenda, quanto minus fletur in eis. Ecce enim veritátem dilexísti, quóniam qui facit eam, venit ad lucem. Volo eam fácere in corde meo coram te in confessióne, in stilo autem meo coram multis téstibus.

Et tibi quidem, Dómine, cuius óculis nuda est abýssus humánæ consciéntiæ, quid occúltum esset in me, etiámsi nollem confitéri tibi? Te enim mihi abscónderem, non me tibi. Nunc autem quod gémitus meus testis est displicére me mihi, tu refúlges et places, et amáris et desideráris; ut erubéscam de me, et abíciam me atque éligam te et nec tibi nec mihi pláceam nisi de te.

Tibi ergo, Dómine, maniféstus sum quicúmque sim. Et quo fructu tibi confítear, dixi. Neque enim id ago verbis carnis et vócibus, sed verbis ánimæ et clamóre cogitatiónis, quem novit auris tua. Cum enim malus sum, nihil est áliud confitéri tibi quam displicére mihi; cum vero pius, nihil est áliud confitéri tibi, quam hoc non tribúere mihi, quóniam tu, Dómine, benedícis iustum, sed prius eum iustíficas ímpium. Conféssio ítaque mea, Deus meus, in conspéctu tuo tibi tácite fit et non tácite. Tacet enim strépitu, clamat afféctu.

Tu enim, Dómine, diiúdicas me, quia etsi nemo scit hóminum, quæ sunt hóminis, nisi spíritus hóminis, qui in ipso est, tamen est áliquid hóminis, quod nec ipse scit spíritus hóminis, qui in ipso est; tu autem, Dómine, scis eius ómnia, qui fecísti eum. Ego vero, quamvis præ tuo conspéctu me despíciam et æstimem me terram et cínerem, tamen áliquid de te scio, quod de me néscio.

Et certe nunc vidémus per spéculum in ænígmate, nondum fácie ad fáciem; et ídeo quámdiu peregrínor abs te, mihi sum præséntior quam tibi et tamen te novi nullo modo posse violári; ego vero quibus tentatiónibus resístere váleam quibúsve non váleam, néscio. Et spes est, quia fidélis es, qui nos non sinis tentári supra quam póssumus ferre, sed facis cum tentatióne étiam éxitum ut possímus sustinére.

Confítear ergo quid de me sciam, confítear et quid de me nésciam, quóniam et quod de me scio, te mihi lucénte scio, et quod de me néscio, támdiu néscio, donec fiant ténebræ meæ sicut merídies in vultu tuo.


Originala teksto: Augustinus († 430): Confessiones, Lib. 10, 1.1 - 2.2; 5.7; en: CCL 27, 155.158

Dua Responsorio


Ho Eternulo, Vi min esploras kaj min konas. Vi komprenas mian penson de malproksime.

Ho Eternulo, Vi min esploras kaj min konas. Vi komprenas mian penson de malproksime.

Kien mi iros for de Via spirito? Kaj kien mi kuros for de Via vizaĝo?

Vi komprenas mian penson de malproksime.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ho Eternulo, Vi min esploras kaj min konas. Vi komprenas mian penson de malproksime. – el Psa 139, 1-2.7

Preĝo


Donu al ni, Sinjoro,
ke la mondo iru, laŭ Via volo, en justeco kaj paco;
kaj ke Via Eklezio ĝuu trankvilan vivon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo